Novaĵoj

Leciono por diplomatoj dum la Zamenhof-festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-20 12:53:48

En centoj da lokoj kaj manieroj festis nia komunumo la Zamenhof-tagon. Rimarkeble estis, ke en pluraj lokoj ni sukcesis montri nin ekster la movado, kiel ekzemple ĉe UNESCO en Parizo. 

Nia retejo same elpaŝis, partoprenis kaj kontribuis en la Zamenhof-festo de la Ambasadejo de Pollando en Hago, Nederlando. 

Komence de la posttagmezo de la 15a de decembro Jean-Jacques Wintraecken, nia plej aktiva onklo de la Ekparolu-programo vizitis Katalin Kovats, la redaktoron, kaj ili faris filmitan intervjuon, kiun ni publikigos en la unua tago de la nova jaro. 

Poste la du samideanoj kune iris al la ambasadejo por partopreni la Zamenhof-feston. 

La kunveno ne estis tre granda, sed inter la partoprenantoj estis ankaŭ la ambasadoroj de Turkio, Kartvelio kaj Karibiaj Insuloj. La kolektiĝantajn gastojn bonvenigis pianoludado de Maciej Wierzchołowski, pola muzikisto. La feston malfermis kaj la gastojn bonvenigis la vic-ambasadorino de Pollando. La anglalingvan ĉefprelegon  pri Zamenhof kaj pri la Bjalistoka Centro faris Agnieszka Kajdanowska. Jerzy Jurczyński parolis pri Esperanto, ties evoluo kaj internaciaj kontaktoj. Inter la prelegoj per ĉarmaj kaj amuzaj muzikpecoj Nanne kaj Ankie, la du muzikistoj de la frisa-Esperanto grupo KAJTO, amuzis la gastojn. Por la fino de la programo estis planita tre mallonga lingvoleciono. Katalin Kovats, nia redaktoro ene de sekundoj varmigis la etoson, kunigis, interparoligis kaj kunridigis la publikon. Ne temis pri prelego, nek klarigo de reguloj, sed tuja interagigo kaj roligo, en kiu volonte kaj kun granda ĝuo partoprenis la tri ambasadoroj, nia muzikgrupo, kelkaj gastoj kaj esperantistoj. Entute ni nombris 9 naciojn, kiuj almenaŭ dum 10 minutoj komprenis kaj interkomunikiĝis en Esperanto. La morala mesaĝo de la leciono estis ĝuste tio, ke la ĉeestantoj sentu, ke interparolo en la angla ne donas egalajn ŝancojn, dum Esperanto povas esti ĉies lingvo sen diskriminacio. 

Pluraj gastoj vere ekinteresiĝis pri la lingvo kaj tre ĝojis por la ricevitaj libretoj Poŝamiko, kiu estis kontribuo de edukado.net al la festo. Post la oficiala programo okazis gastigado kaj liberaj konversacioj, kie pluraj interesiĝis pri la lernebloj kaj kursebloj pri Esperanto. Post la festo Katalin, kun helpo de Vasil Kadifeli, turka samideano, jam preparis turklingvan informmaterialon, por la okazo se la turka ambasadoro petos konkretan helpon. 

Eble ni ne varbis verajn adeptojn por Esperanto, sed certe dissemis bonan impreson pri la lingvo en politike grava medio.  

Tiu tago estis la naskiĝtago de nia retejo, festi tion ni lanĉis monkolektan kampanjon. Se vi volas helpi kaj kontribui, akiru puzlo-pecon de la portreto de Zamenhof. La jam aĉetitaj 30 pecoj ankoraŭ tute ne vidigas rekonebla nian karan majstron. Do, via kontribuo vere helpus! 

Fotoj de Paweł Kleineder kaj Andries Hovinga

RISKO-resumo pri 2017 Al la listo Dudek du novaj eminentuloj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.