Novaĵoj

Mardon reta prelego kaj diskuto pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-08-10 19:58:59

Sciu pri la nuna kaj nova modeloj de la KER-ekzamenoj   Katalin Kovats, komisiita de UEA, estas la ĉeforganizanto de la KER-ekzamenoj. Dum 10 jaroj sukcese ekzameniĝis jam 2407 personoj el 75 landoj ( https://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=kandidatoj ).  La ekzamenoj okazas dum grandaj aranĝoj kun la ĉeesto de la ekzamenantoj, tamen pli oftas KER-sesioj en urboj, kluboj, kie la organizajn taskojn devas fari lokaj respondeculoj.  Nun Katalin informos volontulojn por ke ili povu facile okazigi ekzamenojn en sia loko. Gravas tia formado precipe kiam temas pri la...

Legi pli...

Edukado.net en la Virtuala Kongreso de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-07-31 22:50:20

Jen la programo pri kaj de Edukado.net kaj agado de Katalin Kovats dum la virtuala Kongreso de Esperanto.   La horoj estas indikitaj en UTC, do por mezeuropo, ekz. Amsterdamo aldonu 2 horojn.  Venu aŭdi, vidi, demandi kaj kuraĝigi!      PDF-versio ĉi tie.  ...

Legi pli...

Hodiaŭ finiĝis VEKI

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-07-31 18:40:29

 Hodiaŭ finiĝos VEKI,  la Virtuala Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Dum la semajno okazis multaj interesaj prelegoj, prezentaĵoj, podiaj diskutoj kaj funkciis liberaj babilejoj kun proponataj temoj. La partoprenantoj povis ĝui plurajn koncertojn, kuiri kune, eĉ jogumi, por refreŝigi la korpon, kiu kelkfoje dum longaj horoj estis glufiksita antaŭ la komputilo.  La programhoraro trateksis la tutan tagnokton, sed ĉiu povas, eĉ mistrafinte la vivan elsendon, spekti la registritajn programojn. Pluraj el ili aperos ankaŭ postkongrese kaj spekteblos en la reto ankaŭ al tiuj, kiuj ne aliĝis al...

Legi pli...

Rekorda monato en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-30 23:11:06

Ni kun ĝojo anoncas al ĉiuj membroj de edukado.net ke en nia programo Ekparolu! ni ĵus finis rekordan monaton. Nia ĉi-monata sesio-nombro estis 110, kiu ne nur pli altas ol en kiu ajn monato ĝis nun, sed signife superas la antaŭan rekordon. En la lastaj tri monatoj kreskas la okazigitaj sesioj, kaj la nunaj  110 sesioj kompare al 96 en marto 2017 estas vere esperigaj.. La nunajn 110 sesiojn donis 25 geonkloj, el inter kiuj  Paweł Fischer-Kotowski  , kiu instruis 16 fojojn ĉi-monate.  Al kio ŝuldiĝas tiu kresko nun? Estas kelkaj kialoj....

Legi pli...

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-16 23:32:35

La Tutmonda Ekzameno, kiun ni planis por junio, bedaŭrinde ne povis okazi pro la pandemio. Tamen meze de junio ni havis unusolan ekzamenon en La Chaux-de-Fonds (Svislando), en la lernejo Granda Ursino , kie 4 lernantoj trapasis ekzamenojn je B1 kaj B2 niveloj. La ekzamenon organizis surloke Mónika Molnár, la parolajn ekzamenojn okazigis Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.  La aliajn sesiojn ni ŝovis al novembra dato kaj la plimulto...

Legi pli...

1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.