Novaĵoj

Komenciĝis hodiaŭ nova RISKO-monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-01 09:45:22

          Ĵus finiĝis la sepa ludmonato en RISKO kaj hodiaŭ komenciĝis nova turno.  Bonvolu kapti la okazon kaj ekludi ankaŭ por malaltigi la ŝancon de la ĝisnunaj konkurantoj. :-) Kvankam la registritaj ludantoj estas preskaŭ 500, monate ludas regule ĉ. 150 personoj. Ni ŝatus havi pli da ludantoj. Estus bone se oni trejnus sin ĉar...

Legi pli...

UEA-estroj ĉe edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-21 10:00:54

Mi informas vin ke en la pasintaj tagoj Mark Fettes prezidanto kaj Stefan MacGill vic-prezidanto de UEA gastis ĉe mi en Hago kaj ni pridiskutis multajn elementojn de la nova strategia plano, skizis eblajn konkretajn kunlaborojn inter edukado.net kaj UEA, kun aparta atento pri la pli vasta uzo de la KLERIGEJO , lanĉo de kampanjo por la registrado de KURSOJ en la KURSEJO kaj pliaj sesioj kaj faciligoj  de la KER-ekzamenoj. Profitante el la ĉeesto de tiuj gravuloj...

Legi pli...

Mark Fettes pri la etiko de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-19 21:53:37

La 17an kaj 18an de oktobro, 2013, okazis en Wassenaar, Nederlando, malgranda lingvoscienca kolokvo pri "iloj por multlingveco". Inter la dudeko de diverslandaj fakuloj partoprenis ankaŭ d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, kies kontribuo titoliĝis "La etiko de Esperanto: Normoj de konduto en kosmopolita parolkomunumo." Lia anglalingva prezento rilatigis diversajn trajtojn de la Esperanto-komunumo al la sociologia koncepto "kosmopolitismo", kaj en la fino argumentis, ke la ĉefa propedeŭtika valoro de Esperanto estas ĝia kapablo stimuli kosmopolitan pensmanieron pri lingva diverseco kaj perlingva komunikado. En la aranĝo partoprenis ankaŭ tri aliaj esperantistoj:...

Legi pli...

Stefan MacGill pri la kurso-projekto Esperanto etape

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-15 09:49:55

Dum la instruista trejnado en Poznan Stefan MacGill prelegis pri la projekto Esperanto etape , antaŭe nomita Esperanto 125 .  La prelego estis filmata kaj post redaktado nun eblas spekti ĝin kaj ekkoni la detalojn pri la kurso kaj laboro, subtenata de ILEI kaj UEA, gvidata de Stefan MacGill.  La filmitan prelegon vi trovas en nia FILMEJO .  Por vidi la ĝis nun pretajn erojn de la kurso bonvolu viziti...

Legi pli...

Situacio de Esperanto-instruado en la mondo - 4a de oktobro 2013

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-04 10:43:01

Antaŭ tri semajnoj ni lanĉis kampanjon por stimuli niajn kolegojn al la registrado de siaj kursoj. Rezulte de la kampanjo venis 36 novaj enskriboj el 10 landoj. El Brazilo 15, Germanio 8, Francio 5, Belgio 2 kaj po 1 el Argentino, Hispanio, Islando, Italio, Litovio kaj Rusio.  El la novaj registraĵoj 4 estas kursgvidantoj, 7 lernejaj kursoj kaj 25 movadaj kursoj.  Ni dankas ĉiujn kolegojn, kiuj registris, speciale danko iru al Benedito da Silva Pereira (BR) kiu aldonis al la kolekto dekojn da kursoj, ĉefe el Rio...

Legi pli...

1 ... 62 63 64 65 66 67 68 69 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.