Novaĵoj

James Piton el Brazilo gajnis la junian RISKO-ludon

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-01 00:15:07

Denove pasis unu plena monato de la RISKO-ludo. Ĝis nun 402 personoj aliĝis al la ludo, en majo venis 24 novaj riskemuloj kaj en junio ludis 196 ludantoj.  La gajninto de la junio RISKO-ludo estas sudastelaro   kiu fakte estas  James Rezende Piton  el Brazilo. Li kun multaj aliaj diligente ludis ĉiun tagon kaj  lastage sukcesis venki Pawel, nian majan gajninton, kiu denove estis proksime al la venko.  James elektis kiel...

Legi pli...

Stipendioj anoncataj por instruista trejnado

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-19 10:29:30

  Ekde septembro 2013 denove okazos unu-jara instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI, UEA kaj edukado.net. La aliĝa limdato por la kurso estas la 10a de aŭgusto; la studjaro komenciĝos en la 14a de septembro per unu-semajna ĉeesta kurso . Informoj pri la kurso troviĝas ankaŭ en la  novaĵ-anonco . Eblas viziti ankaŭ la esperantlingvan hejmpaĝon ĉe UAM . ILEI (pli precize ĝia Fondaĵo Szerdahelyi) kaj UEA...

Legi pli...

Bilanco post la Dua Tutmonda KER-ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-10 22:55:02

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net - simile al la pasinta jaro - denove sukcesis kunlaborigi ĉ. 70 personojn el 16 landoj por okazigi samtempan ekzamensesion tra la tuta mondo. Al la ekzameno aliĝis 250 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis 243. Unu polo kaj 6 rusoj ne aperis en la indikita tempo. La kampanjon partoprenis 24 urboj, laŭalfabete: Arras 17 - Avinjono 8 - Berlino 7 - Bonaero 7 - Gento 12 - Helsinko 8 - Kalio 8 - Kuritibo 13 - Chaux-de-Fonds 9 - La Roshe-sur-Yon 13 -...

Legi pli...

Hodiaŭ per skajpaj sesioj komenciĝos la Dua Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-07 09:05:40

Hodiaŭ komenciĝos la serio de la Dua Tutmonda KER-ekzameno.  Je la 14a horo (laŭ amsterdama tempo) Liono, ekde la 17a horo Limoĝo, ambaŭ el Francio konektiĝos kun la ekzamenantoj pere de skajpo kaj la tieaj kandidatoj trapasos la parolan parton de la ekzameno.  La eventoj pluiros morgaŭ, la 8an de junio, kun skribaj sesioj en   25 lokoj de 16 landoj . Samtempe paralele okazos ankaŭ parolaj ekzamenoj en la urboj  Arras (Francio) kaj   Tecamac (Meksiko). En La Chaux-de-Fonds kaj en Tuluzo la parolaj sesioj disvolviĝos la...

Legi pli...

La RISKO-gajninto de majo 2013

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-01 00:11:08

        Mi kun ĝojo komunikas al vi, ke ĝis nun al la ludo aliĝis entute 378 ludantoj, kaj el ili en majo ludis 217 personoj. La gajninto de la maja RISKO-ludo estas Paweł Fischer-Kotowski . La juna pola esperantisto brile (kaj rapide :-)) ludis, ĉiun tagon de la monato, ne perdinte sian gvidan pozicion. Lin diligente sekvis dekoj...

Legi pli...

1 ... 67 68 69 70 71 72 73 74 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.