Novaĵoj

HURA! - Ni estas 3000-ope.

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-26 07:06:31

  Mi kun ĝojo informas vin ke ni ĵus (je la 9a horo 50 minutoj laŭ la Universala tempo) ekhavis la 3000-an membron. Li estas studento, Tobias Rano , el Pollando. Bonvenon, Tobias! Kiam mi la 6an de aprilo kun 2918 membroj lanĉis la ludon por taksigi al vi tiun momenton mi mem antaŭvidis la daton por junio.  La populareco de la ludo RISKO altigis enorme ne nur la vizitojn de la paĝaro,...

Legi pli...

HURA - denove funkcias la paĝaro - eblas ludi

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-13 20:59:41

Post malfacila posttagmezo, kiam ni ĉiuj riskumi volis, unu el la durdiskoj de E@I plene kraŝis.  La programistoj dum longaj horoj provis ripari la eraron kaj savi kio saveblis.  Espereble ĉe edukado.net okazis neniu damaĝo kaj la samon mi deziras al la aliaj retejoj, kiuj hejmas sur tiu disko. Do, konsoliĝu. Dum vi pensis ke vi nur ludi ne povas, la redaktoro havis eĉ pli pesimismajn pensojn. Sekve ni nun kunĝoju ke ni rehavis la retejon. Dankon al la programistoj,...

Legi pli...

Intervjuo kun Mireille Grosjean - ĉu estonta prezidantino de ILEI?

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-11 02:50:24

Antaŭ nelonge ni publikigis filmintervjuon kun la demisiinta ILEI-prezidanto, Stefan MacGill.  Nun Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net intervjuis sinjorinon Mireille Grosjean okaze de tio, ke ŝi kandidatiĝis por esti la posteulo de Stefan MacGill. Kvankam niaj membroj jam konas Mirejon, ŝian agadon kaj kontribuaĵojn al nia paĝaro, la filmo helpos al vi pli bone ekkoni ŝin, ŝiajn agadojn kaj planojn.  Eble estas interese, ke la interparolo okazis skajpe, tiel ke la du parolantoj filmis sin, Katalin en Nederlando, Mirejo en Svislando kaj poste Katalin...

Legi pli...

Sabaton ekos nia nova ludo: RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-09 23:10:36

HURA - pretiĝis nia nova ludo: RISKO.  La lanĉo okazos sabaton, la 13an de aprilo,  nokte je la 2a horo (GTM +1). Tiam ekvideblos la menupunkto: LUDOJ sub la sekcio NOVAĴOJ kaj ekde tiu momento vi povas "riskumi".  La ludo celas klerigi la ludantojn pri kulturo, lingvo kaj movado de Esperanto. Krom la klerigado ni intencas ankaŭ amuzi vin kaj per premio ĉiumonate kaj ankaŭ jare honori la plej bonajn ludintojn. Por la...

Legi pli...

Kiam ni estos 3000-ope?

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-06 10:48:39

Edukado.net momente (la 6an de aprilo 2013) havas 2918 membrojn . Tre baldaŭ ni atingos 3000, kio ĝojigas nin ĉiujn.  Ni invitas vin sendi proponojn pri la tago, horo, kiam ni ekhavos la jubilean membron? Kaj por li/ŝi kaj por la persono, kies prognozo plej proksimos al la ĝusta tempo, ni sendos premion. Por ke vi povu iom kalkuli, ni konsilas al vi studi la statistikajn indikojn pri la aliĝoj . ...

Legi pli...

1 ... 69 70 71 72 73 74 75 76 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.