| |
Redaktoro
|
MIAJ KONSTANTAJ KUNLABORANTOJ
|
Kontribuantoj, ekzercosendintoj
|
 |
| |
| |
| Redaktoro |
|
|
 |
Katalin Kováts (hungarino loĝanta en Nederlando)
Mi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.
Mi kunlaboras kun ILEI kaj MONATO kaj estas aŭtoro (sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj. Nuntempa mia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de tiu ĉi hejmpaĝo por helpi al tiuj kiuj volas disvastigi nian lingvon.
En tiu laboro multe helpas mia edzo Sylvain kaj iom malpli nia fileto Martin kaj ankoraŭ pluraj aliaj amikoj, kolegoj kiujn mi prezentas al vi sube.
Por pli scii pri mi vidu mian profilon kaj informojn ĉe la kursgvidantoj. Kaj jen miaj ekzercoj kaj kelkaj libroj.
|
|
|
|
 |
| |
| MIAJ KONSTANTAJ KUNLABORANTOJ |
|
| Permesu al mi prezenti ilin laŭ alfabeta vicordo. |
|
|
|
Beatrice ALLÉE (germanino, loĝanta delonge en Francio). Profesie ŝi estas programisto, kiu eklernis Esperanton antaŭ du jaroj. Ŝia energio kaj entuziasmo, la progreso en la lingvolernado impresis min. Ni amikiĝis tra la paĝaro pere de ofta korespondado pri ekzercoj, lingvaj problemoj. Bea jam ekinstruis Esperanton, gvidas MAZI-kurson en sia vilaĝo kaj ties spertojn kaj materialojn ŝi dividas kun ni en la METIEJO. Admirinda laboro, vere. Ŝi ankaŭ bele ilustris aliajn ekzercojn, komentas aferojn, ŝajne ĉiam ĉeestas, ĉion atentas. Ne nur ideala kolego, sed ankaŭ ideala uzanto de la paĝaro. Vidu ŝian profilon ŝiajn ekzercojn en la Lerniloteko kaj MAZI-lecionojn en la Metiejo. |
 |
|
Birke DOCKHORN (germanino, loĝanta nun en Koreio)
Ŝi studis koreologion, germanan lingvistikon kaj la germanan kiel fremdan lingvon. Nuntempe ŝi vivas en Seulo kaj instruas la germanan en la Korea Universitato por fremdaj lingvoj. Esperantisto ekde 1991. Ŝi estas diplomita Cseh-instruisto - studis dum miaj seminarioj antaŭ pluraj jaroj - favoras la komunikcentran instruadon. Gvidis Esperanto-kursojn nacie kaj internacie. Kun pluraj artikoloj kontribuis al la verkado de la Manlibro pri instruado de Esperanto. Hejme ĉiutage uzas la lingvon kun sia edzo Bertilo Wennergren. Ŝi bele ludas fluton.
Por la paĝaro ŝi kreis ekzercojn, kaj helpas aglookule provlegi, konsili la materialojn ĉefe de Monda Mozaiko
Vidu ŝian profilon , ŝiajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj.
|
|
|
Blazio VAHA (hungaro)
Li estis mia unua instruisto pri Esperanto en miaj studentaj jaroj, kie mi lernis de li ankaŭ la rusan. Blazio estas lingvisto, kiu esploras historion de la hungara lingvo, precipe ties vortordon kaj sintakson. Famiĝis en Esperantujo ankaŭ kiel la verkinto de la romano Adolesko, kaj nuntempe aperas ankaŭ liaj poemoj en la reto.
Li edukis siajn tri gefilojn en Esperanto, parolante al ili ĉiam nur tiel, dum jardekoj - kio ĉiam impresis min.
Blazio jam dekomence kontribuas al la paĝaro per siaj ekzercoj kaj prilingvaj rimarkoj, kuraĝigaj vortoj. Ĉi-aŭtune mi invitis lin lingve konsili nin pri la materialoj de la Monda Mozaiko, kion li faras diligente, sed ĉiam tre modeste, kun aparta favoro al la -ata formo de la kunmetitaj verbotempoj. Vidu ankaŭ lian profilon kaj liajn ekzercojn.
|
|
|
Mónika MOLNÁR (hungarino, loĝanta en Svislando)
Ŝi estis mia studentino en Hungario kiun mi tre sukcese infektis pri la internacia kaj itala lingvoj. Mi fieras pri ŝi. Fariĝis diplomita instruisto pri informatiko, itala lingvo, kinarto, gvidis dekojn da Esperanto-kursoj nacie kaj internacie dum diversaj aranĝoj en pluraj landoj. Ŝi ilustris la lernilojn de Stefan MacGill, "Okulo" kaj "Okulo-Gvidilo" kaj kunlaboras kun la revuo "Juna Amiko". Nuntempe laboras kiel instruisto de Esperanto en bazlernejo en Svislando kaj volontulas en CDELI (Centro Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia). En 2005 ŝi finis siajn 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlaboraĵon pri la uzo de muziko dum la lingvoinstruado. Por la paĝaro ŝi ofte sendas ekzercojn kaj provlegas dokumentojn, kontribuas ankaŭ en la Metiejo.
Vidu ŝian profilon, ŝajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj.
|
|
|
Petra SMIDÉLIUSZ (hungarino)
Ŝi estas mia filino, kiu eklernis Esperanton memstare (sen mia helpo) jam infanaĝe kaj eksentis la forton de la movado veturante kun mi al someraj kursoj. Ŝi partoprenis plurajn Infanajn Kongresetojn kaj studis dufoje dum NASK en Usono, kie en 2004 finis ankaŭ 3-semajnan metodikan seminarion. Nun ŝi studas la anglan kaj la hispanan lingvojn kaj la koncernajn literaturojn ĉe Eötvös Loránd Universitato en Budapeŝto (ELTE) sed parolas ankoraŭ 4-5 aliajn lingvojn. Ŝi ankaŭ aktive sportbiciklas kaj konkursas.
Por la paĝaro ŝi ofte provlegas dokumentojn, kontribuas en la Monda Mozaiko kaj helpas en la teĥnika testado de novaj sekcioj.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn.
|
|
|
Sylvain LELARGE (franco, loĝanta delonge en Nederlando)
Fine venas en la vico, sed fakte la plej granda helpo estas mia edzo, kiu maksimume subtenas min en tiu ĉi laboro. Lia merito estas ankaŭ la transiro al la nova paĝaro. Li estas lingvoinstruisto pri la franca, trejnisto, havante propran lingvoinstituton. Aplikas cerbamikan kaj sugestopedian metodojn, kreas ĉiam proprajn materialojn, el kiuj plurajn transformas volonte al Esperanto. Ankaŭ li iam estis mia studento, sed nun jam plenrajta kolego. Ni gvidis jam kelkajn E-kursojn kune: en la projekto Indiĝenaj Dialogoj, dum la Pluezekaj renkontiĝoj kaj dum la lastjaraj UK-oj. Nia lasta granda kunlaboro okazis dum NASK 2006 en Usono.
Sylvain lernis la lingvon antaŭ 10 jaroj, el kiuj en la lastaj 5 aplikas ĝin kun mi ĉiutage ankaŭ kiel la unuan hejman lingvon. Kiel kontribuanto li helpas konstante provlegante, provante kaj kreante ekzercojn. Ekde septembro 2005 li estas la raportisto de la Monda Mozaiko.
Vidu lian profilon kaj liajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj.
|
|
|
Martin (6-jara, hungaro-franco, loĝanta en Nederlando)
Ni ne forgesu ankaŭ nian filon, kiu bone lernis kunvivi kun edukado.net kaj antaŭ nelonge (post la hungara, franca kaj nederlanda) ekparolis ankaŭ en Esperanto. Por la Lerniloteko ni kelkfoje uzis ekzercojn, kie li aŭ liaj fotoj, ludiloj rolas. Li estas kiu alarmas kiam venas nova mesaĝo aŭ paĝara alskribaĵo. Vidu ekzercon kun li.
Dankon Marci, por via pacienco! |
|
|
Koran dankon al ĉiuj miaj kunlaborantoj! |
|
|
|
|
 |
| |
| Kontribuantoj, ekzercosendintoj |
|
|
Jen prezentoj de kelkaj el niaj dekoj da kunlaborantoj. La informoj pri la aliaj venados iom post iom.
|
|
|
 |
| |
|
Alain DELMOTTE (BE) naskiĝis en Afriko (CB/RDC). Li doktoriĝis pri botaniko (ekologio/nuklea polucio). Edzo, patro kaj avo (jam!). Eldonisto por tiuj kiuj havas malfacilecon legi; li tre ŝatas librojn, eldonajn teknikojn, bindarton, vojaĝojn kaj aliajn temojn!! Kunkreinto de grupo en Loveno-la-Nova, li instruis al komencantoj sed nun cedis la kursojn al aliaj membroj. En 2005 li finis siajn 3 (5)-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlaboraĵon pri la vortoprovizo de kvar lernolibroj.
Vidu lian profilon liajn ekzercojn en la Lerniloteko kaj artikolojn en la Legejo.
|
 |
|
Anja KARKIAINEN (FI) ekzameniĝis kiel tradukisto-interpretisto pri la germana, laboras kiel oficistino, vivas en Ylöjärvi, Finnlando. Esperantisto ekde 1996. Verkas kaj tradukas rimaĵojn kaj kantotekstojn por kiuj plurfoje estis jam premiita en la Belartaj Konkursoj. Ŝi kontribuas per poemoj al pluraj E-gazetoj.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn.
|
|
|
Anna LÖWENSTEIN (GB/IT) Esperanta ĵurnalisto kaj verkisto. Redaktoro de KONTAKO inter 1983 kaj 1986. Lanĉinto de ties ”Facila” parto kaj kompilinto de la listo de 1000 morfemoj por verkado de facillingvaj tekstoj. Ekde 2001 ŝi instruas Esperanton per Cseh-metodo, kaj nun gvidas kurson por progresintoj en la virtuala mondo Dua Vivo. Verkis du romanojn en la angla kaj Esperanto: La ŝtona urbo kaj Morto de artisto (baldaŭ aperonta). Tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo pri landonomoj en Esperanto.
Se vi ensalutis, vi povas vidi ŝian profilon, ŝiajn ekzercojn en la LERNILOTEKO kaj serion en la METIEJO pri ŝiaj lecionoj por progresantoj, gviditajn en Dua Vivo.
|

|
|
Arlette PLUTNIAK (FR) Profesie ŝi laboris kiel instruistino ĉe la infanoj 2 jaraj ĝis 11 jaraj .
Ŝi eklernis Esperanton antaŭ trideko da jaroj kaj uzis Esperanton en la lernejo por lerneja korespondado kun eksterlandaj infanoj (kadre de la FREINET movado).
Nun ŝi estas emerita kaj intruas Esperanton ĉiusemajne en loka klubo en Arras (norda Francio).
Ŝi instuas ankaŭ jogon en franca asocio, kaj ŝatas gvidi jogokursojn dum esperantaj staĝoj (Bouresse, Grésillon, I.F.)
|
|
|
Danuta KOWALSKA (PL) pediatrino. Esperantistino de la 1985-a jaro. Cseh-instruistino gvidas kursojn en sia urbo kaj helpas al kursanoj lernantaj per interreto. Tradukinto de la interreta kurso de Karlo Pereira. Dufoje ŝi gvidis kursojn dum Baltaj Tagoj. Ŝi tradukas el Esperanto en la nacian lingvon kaj el la nacia lingvo en Esperanton www.esperanto.pl kaj preparis la gramatikajn ekzercojn por Lerniloteko.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn.
|
|
|
Doron MODAN (IL) Naskighis en 1971. Lingvisto kaj muzikisto. Diplomighis pri instruado de la hebrea lingvo al eksterlandanoj. Instruadis Esperanton ekde la jaro 2000, en grupoj de komencantoj, en paroligaj rondoj por progresantoj, kaj okazigis kurseton por tiuj, kiuj deziras farighi E-instruistoj. Shatas apliki sian personan sperton en lernado de lingvoj, sur la instruadon de E-o. Vidas en la Instruado de E-o defion, amuzon kaj arton.
Vidu lian profilon kaj liajn ekzercojn.
|
 |
|
Gabriel CAMPOLINA (BR) estas diplomiĝonto pri medicino kaj esperantisto ekde 2001. Li tuj fariĝis instruisto kie li lernis, gvidante esperanto-kursojn dum du jaroj. Nuntempe, li instruas nur per interreto ene de Projekto NESTO. Plaĉas al li traduklaboroj kaj la ellaborado de ekzercoj konversaciigaj kaj ludaj. Li estis la portugala tradukisto de la DVD serio "Pasporto al la tuta mondo".
Vidu lian profilon kaj liajn ekzercojn.
|
|
|
Éva BALOGHNÉ FODOR (HU), Profesie ŝi estas oficistino, laboranta en la Plej Alta Tribunalo de Hungario. Ŝiaj diplomoj: HEA - B-diplomo (1975), ŝtataj ekzamenoj: mezgrada (2000) supergrada (2006).
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn.
|
|
|
Ginette MARTIN (FR), profesie laboris kiel instruistino ĉe la infanoj 4 jaraj ĝis 8 jaraj . Ŝi nun estas emerita. Pro la grandaj ĝenoj, kiujn ŝi spertis por instrui al ili la komplikaĵojn de la franca lingvo, ŝi turnis sin al esperanto, en kiu ŝi serĉis argumentojn cele simpligon de la franca lingvo. Pri tiu simpligo ŝi ne plu revas, sed ŝi malkovris lingvon, en kiu ŝi sentas sin komforta kaj pasie instruas ĝin al lokaj grupoj kaj ankaŭ al disaj retaj gelernantoj.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn.
|
 |
|
Joan INGLADA ROIG (Katalunio). Naskiĝis en 1945 en Vilanova i la Geltrú, kie li ankaŭ nun loĝas. De aprilo 2005 li estas emerita pensiulo. Ekde 1961 li laboris en entrepreno kiu fabrikis elektrajn kaj telekomunikajn kablojn. Dum pli ol 40 jaroj li laboris en plej diversaj departementoj kaj la fakto esti laborinta en tiom da malsamaj postenoj estis mem riĉiga afero danke al larĝa kaj kontentiga konado kaj regado pri la entrepreno. Joan ĉiutage praktikas ĉigongon. Krom tio aliaj aferoj pri kiuj li interesiĝas: Konceptaj mapoj, Neŭro-lingvistika programado, Manĝaĵa kombino, Aplikata kinezologio, Esperanto, Baza enspezo, Paco, ktp. Kelkajn artikolojn pri liaj amataj ĉevaletoj kiujn li (kun)redaktetis vi povas legi en Vikipedio.
Joan kontribuas en Monda Mozaiko. Vidu ankaŭ lian profilon kaj lia(j)n ekzerco(j)n.
|
 |
|
Judit FELSZEGHY (HU) studis en Fremdultrafika Altlernejo en Budapeŝto, lernis ankaŭ plurajn lingvojn. Esperantiĝis en 1987 kaj laboris ĉe HEA kaj KCE (Svislando). Ŝi sekvis kursojn pri instruado de Esperanto.
En la lastaj jaroj instruas la internacian lingvon en Budapeŝto, tre aktive partoprenas en la enlandaj pedagogiaj aranĝoj. Rubrikestro ĉe Juna Amiko.
Judit speciale interesiĝas pri konversaciaj temoj kaj ekzamenmatrialoj. Aperos baldaŭ sxia lernolibro, kiun ni volonte prezentos en edukado.net.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj.
|
 |
|
Ilona KOUTNY (HU/PL) Lingvisto, studinta en la budapeŝta Eötvös Universitato (ELTE) kaj laborinta en ĝia Esperanto-fako. Ŝi okupiĝis pri parolprilaboro, kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL kaj ellaboris parolantajn instruprogramojn. Nun ŝi instruas la hungarajn lingvon kaj lingvistikon en la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan (PL), kie ŝi fondis la Internaciajn Interlingvistikajn Studojn. Ŝi estas asista docento ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino, membro de CED-estraro, ILEI kaj de la Akademio de Esperanto. Ŝi kunredaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (1996), la Hungaran-polan temvortaron (2000).
En nia katalogo vi povas legi pri ŝiaj aliaj temvortaroj.
Vidu ankaŭ ŝian prrfilon kaj ekzercojn.
|
|
|
Iwona KOCIEBA (PL/BE), magistro pri ekonomio, diplomita instruisto, ankaŭ pri Esperanto. Instruspertoj: PEA, Lingvolernejo en Antverpeno, FEL, internaciaj E-renkontiĝoj i.a. PSI. Aktiva en la iama studenta movado en PL (PSEK) kaj ekde 1988 en la Antverpena Klubo.
En 2005 ŝi finis siajn 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlaboraĵon pri la instruado de akuzativo. Ŝi estas la nova estro de la belga ILEI-sekcio.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn.
|
|
|
Martha CARDENAS (Meksiko/Usono) Ŝi naskiĝis en Meksiko kaj finis la gimnazion tie. Laborante por la Usona Mararmeo dum 7 jaroj (1984 - 1991), ŝi loĝis kun sia familio en Japanio dum tri jaroj. Poste akiris universitatan titolon kiel negocadministranto kaj librotenisto en 1993, titolon en Interkultura Edukado kaj tri instruistajn akreditaĵojn en 2002.
Mar laboras kiel instruistino en publika lernejo kaj estas profesia tradukisto.
Ŝi havas privatan lernejeton por helpi al lernantoj plialtigi sian matematikan nivelon.
Ŝi eklernis Esperanton en 2004.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn kaj serĉu la bildvortarojn en la Metiejo.
|
|
|
Marc BAVANT (FR) inĝeniero pri telekomunikado, diplomita Cseh-instruisto. Li fondis la interretajn kursojn de la franca E-junularo en 1996, instruis E-on (cseh-ece) en kleriga asocio por plenkreskuloj en Parizo. Danke al li ni komencis aperigi sonmaterialojn en la malnova edukado.net.
Marc estas akademiano, direktoro de la Sekcio pri faka lingvo. Plurfoje prelegis pri terminologio dum UK-oj kaj KAEST. Liaj prelegoj legeblas ankaŭ rete.
Jen lia profilo, liaj ekzercoj kaj libroj.
|
|
|
Palma CSISZAR-SALOMON (HU), studis la italan lingvon, esperantologion, teorian lingvistikon kaj romanistikon en Budapeŝto. Ŝi respondecas pri la esperanta skriba lingvoekzameno en HU, preparas materialojn por la esperantlingva abituro, kunorganizas
Pedagogiajn Tagojn por hungarlandaj esperantoinstruantoj. Denaska esperantoparolanto. Ŝi gvidis kursojn enlande, havas korespondan kursmaterialon . Momente estas hejme kun sia bebo.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn.
|
|
|
Paul GUBBINS (GB) doktoriĝis en Kanado pri romantikismo kaj, reveninte Anglujon, fariĝis ĵurnalisto kaj poste universitata instruisto pri la germana. Fruemeritiĝinte en 2005, li nun partatempe instruas ĵurnalismon ĉe alia universitato. Li verkis la lernolibrojn Kunvojaĝu! kaj Subtekste, la vidbendon Pasporto al la tuta mondo, kaj la kompaktdiskon Verdaj voĉoj 1. Li instruis du fojojn ĉe NASK kaj organizas la someran festivalon en Barlastono, Britujo. Li plurfoje premiiĝis en la Belartaj konkursoj de UEA (ĉefe en la branĉo 'teatro'). Kiel videblas: bonhumora kolego!
Vidu lian profilon, liajn ekzercojn kaj liajn librojn.
|
|
|
Raita PYHÄLÄ (Saliko) (FI)
Profesie instruisto pri la angla kaj franca. Esperantistiĝis en la 1990-aj jaroj. Pensiulo. Ŝatas verketi por diversaj revuoj: Monato, Juna Amiko, Komencanto kaj aliaj, pri turismaj vidindaĵoj, norda naturo naciaĵoj aŭ beletre. Ŝi aktive instruas Esperanton, gvidas lingvokursojn enlande kaj eksterlande.
Saliko kontribuas en Monda Mozaiko. Vidu ŝian profilon
|
|
|
Stefan MacGILL (NZ/HU), teknika verkisto kaj komputil-programa manaĝero. Diplomita instruisto. Dekjare profesia esperantisto (1976-86). Verkis lernilojn (Tendaraj tagoj, Pordoj, Tridek roluloj, La laŭta vekhorloĝo...), teatraĵojn kaj vidbendajn ekzercarojn (Mazi, Pasporto al la Tuta Mondo). Redaktoro de Juna Amiko (1986-96 kaj ekde 2005). Vidu ties ret-paĝaron en la biblioteko ĉe www.lernu.net. Sekretario de ekzamenoj UEA/ILEI (1989-95). Gvidinto de multaj lingvaj kaj instruisto-trejnaj kursoj. Vic-prezidanto de ILEI.
Vidu lian profilon kaj liajn ekzercojn kaj liajn librojn.
|
|
|
Szilvia SZITA (HU/NL), lingvoinstruisto pri la hungara, germana kaj franca lingvoj, instruinta jam en Hungario, Francio, Usono, Britio, Germanio kaj nun Nederlando. Krom la instruado ŝi ŝatas krei ekzercojn. Ŝi preparis jam plurajn lernomaterialojn por Open Universitato en Kambriĝo kaj por la Goethe Instituto en Vaŝingtono kaj nun Germanio. Szilvia (ankoraŭ) ne vere parolas Esperanton, sed mastrumas kaj redaktas la hejmpaĝon www.magyarora.com, kiu tre similas al nia edukado.net. Tial kaj ĉar ankaŭ ŝi loĝas en Hago estas nature, ke ni kunlaboras kaj tio portis jam kelkajn belajn rezultojn.
Vidu ŝian profilon kaj ŝiajn ekzercojn.
|
|
|
Xuan Thu NGUYEN (VN) profesie hospitala farmaciisto, nun pensiulo. Esperantistiĝis en 1957. Nun estas ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio, estro de ties trejna komitato. Redaktas la bultenon de la asocio, instruas la lingvon al progresantoj, uzante la lernolibron “Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker kaj lernomaterialon prenintan ĉefe el edukado.net, organizas enlandajn ekzamenojn je baza kaj elementa niveloj. Akceptita de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kiel membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE). Kun aliaj kolegoj estas kompilanta Esperanto-vjetnaman vortaron.
Thu kontribuas en Monda Mozaiko. Vidu ankaŭ lian | | | | |