| |
Filmraportoj pri la Metiejo dum UK - elsendoj de Parolu, Mondo!
|
Intervjuo kun Sean O'Riain okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj 2008
|
Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM
|
Freŝdiplomitoj en Poznan
|
Lernu Esperanton - Jomo kantas!
|
Intervjuo en Pola Radio pri la Metieja programo dum UK
|
UEA premiis edukado.net
|
Fotoj el UK de Roterdamo
|
Detektivu pri la krimo de Katrina
|
EsperantoDVD.net
|
Monda Mozaiko - Panoramo de Mesdag - nun ankaŭ en Esperanto!
|
MAZI -elŝuteblas en AVIV-formato
|
Partneriĝo de edukado.net kaj BRAZILEI
|
MANLIBRO - elŝutebla nun
|
Subtenu nin pere de la serĉilo Hooseek
|
Novaĵoj de la KATALOGO
|
Libro-propono el nia KATALOGO
|
Ridetu kaj lernu!
|
Novaj eroj en la paĝaro
|
 |
| |
| |
| Filmraportoj pri la Metiejo dum UK - elsendoj de Parolu, Mondo! |
|
Parolu, Mondo!
Raportis pri la aranĝoj de edukado.net dum UK en Roterdamo
http://parolumondo.com/
1a parto:
Sylvain Lelarge (Trukoj, instruideoj), Katalin Kovats (prezento de la retejo)
http://vimeo.com/1607584
2a parto:
Intervjuo kun Dennis Keefe (BEK-kurso), Roel Haveman (Fererenckadro), Marc Bavant (Akademio)
http://vimeo.com/1620241
3a parto:
Intervjuo kun Ilona Koutny (Universitato Adam Mickiewicz), David Keslo (Lingvolanĉilo)
http://vimeo.com/1666189
Movada Foiro:
Intervjuo pri la stando de edukado.net (Pinĉilumado) spekteblas de la 2minuto 28 sekundoj.
http://vimeo.com/1540305
Dankon al Emilio Cid (redaktoro), al Mirna Marino (filmisto kaj raportisto) kaj al la tuta skipo de Parolu Mondo!
Radio Boa Nova (Radio Bona Novaĵo) 1450 kHz AM San-Paŭlo - Brazilo La arkivoj de tiu programo ankaŭ aŭdeblas ĉe www.radioboanova.com.br La entrepreno Rede Boa Nova disponigas por vendado la arkivaron de nia programo. Por klarigoj aŭ mendoj, bonvolu turniĝi al: rede@radioboanova.com.br
|
|
|
 |
| |
| Intervjuo kun Sean O'Riain okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj 2008 |
|

Eŭropa Tago de Lingvoj 2008
Aŭskultu la hodiaŭan elsendon (26a de septembro) de Pola Radio.
Estas en ĝi pluraj informoj kaj intervjuo okaze de la Eŭropa Tago de Lingvo.
En la fina parto (ekde la 13a minuto) atentu la intervjuo kun Sean O' Riain, la prezidanto de Eŭropa Esperanto Unio pri brilaj programoj kaj kontribuoj ene de la Eŭropa Parlamento pri Esperanto kaj ĝiaj lernfaciligaj trajtoj .

Gratuojn al Sean!
Provu aŭdi ĝin en la retejo de Pola Radio: http://www.polskieradio.pl/eo/
Se tie ĝi ne plu troveblas, jen www.ipernity.com/doc/edukado.net/3052612" la intervjuo.
|
|
|
 |
| |
| Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM |
|
Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM
La nuna septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj (en UAM, Poznano) estis escepta, ja kompletiĝis la unuaj 10 jaroj. La evento estis festata per internacia simpozio pri la Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko (18-19.09), kiun partoprenis 85 homoj el 22 landoj (programo kaj raporto: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/). Ĉeestis ankaŭ la gvidantoj de la universitato kaj esprimis sian kontenton.
Parto de la tria grupo plenumis sian finan ekzamenon post 3-jara studado prezentante sian diplomlaboraĵon. (Vidu apartan raporton pri tio ĉi tie.)
Malgranda, sed entuziasma nova grupo komencis siajn studojn inter la 13-17a de septembro. Alvenis po du partoprenantoj el Brazilo, Irano, Kroatio kaj Usono, po unu el Francio, Grekio, Koreio kaj Ukrainio. Du afrikanoj, bedaŭrinde, ne ricevis polan vizon – ili nur virtuale povas sekvi la unuan semestron. La ĉeestantoj aŭskultis kursojn pri ĝenerala kaj esperanta fonetiko de John Wells (kun interesaj ekzemploj), pri esperanta kulturo de Aleksander Melnikov (kiu ĉerpis ankaŭ el sia nova libro pri vortludoj) kaj Zbigniew Galor, pri la unua periodo de esperanta literaturo de Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik, pri komunikado de Ilona Koutny (kie la partoprenantoj nature povis sperti la diferencojn kaj similecojn en la metakomunikado). Pluraj prelegoj de la simpozio kaj de la sekva Arkones (semajnfina kultura renkongtiĝo) kompletigis la kursojn.
Raportis: Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
|
|
|
 |
| |
| Freŝdiplomitoj en Poznan |
|
Ni informas vin ke en septembro okazis nova sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan. Dum la studsemajno kaj komencis siajn studojn la nova grupo kaj finis tiujn pluraj sukcesintoj el la malnova grupo.
El inter la studentoj, frekventintajn dum tri jaroj la interlingvistikan fakon verkis sian diplomlaboraĵon kaj defendis ĝin sukcese 4 esperantistoj.
1. Kirilo Brosch (Germanio): Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de esperantologio 2. Marc Bavant (Francio): La viva genro preter akordo. Interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado 3. Horst Vogt (Germanio): Komunikad-problemoj en la institucioj kaj en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio - ĉu teorie kaj politike solveblaj? 4. Anne Jausions (Francio): La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj.
En la lasta jaro de la universitata studprogramo eblas specialiĝi ankaŭ pri metodologio. Nun estis la unua jaro, ke tiu universitata specialiĝo akceptis studentojn laŭ la kunlaborkontrakto inter ILEI kaj UAM kaj la du grupoj kune trejniĝis. Tri partoprenintoj de la unujara instruista trejnseminario finis la studojn kaj defendis sian laboraĵon kun la sube listigitaj temoj:
1. Slezákné Tar Edit (Hungario): Instruado de akuzativo je diversaj niveloj; 2. Witold Czerwinski (Pollando): Pedagogia vortareto esperanta-pola; 3. Jurate Bartaskiene (Litovio): Utiligo de poemetoj,rimaĵoj kaj kantoj en la lingvoinstruado.
Post la interkonsento de la aŭtoroj ni planas plublikigi kiel eble plej multe da diplomlaboraĵoj aŭ ties mallongigitan version. Rezulte de tio vi jam nun povas konsulti (por surekrana legado) du el inter la supre listigitaj verkoj en la koncerna sekcio de la LEGEJO.
Ni kore gratulas al la sukcesintoj kaj multe da kuraĝo deziras al la aliaj studentoj, kiuj en la sekva jaro alfrontos la finan fazon de siaj studoj.

Unuavice: Edit Slezákné Tar, Ilona Koutny, Zsófia Kóródy, Jurate Bartaskiene
Duavice: Katalin Kováts kaj Witold Czerwinski
|
|
|
 |
| |
| Lernu Esperanton - Jomo kantas! |
|

Sukcesan novan lernojaron kaj multajn dilgentajn lernatojn de Esperanto
deziras al vi nia redakcio.!
(Ceter la kanto de JOMO bone uzeblas ankaŭ kiel komprenekzerco ĉe komencanta grupo!)
|
|
|
 |
| |
| Intervjuo en Pola Radio pri la Metieja programo dum UK |
|
|

|
Pola Radio la 26an de aŭgusto dissendis intervjuon kun Katalin Kováts pri la Metiejo, organizita dum UK en Roterdamo. Klakante al la vorto intervjuo vi povas aŭskulti la programeron (pro teknikaj kialoj alŝutitan al Ipernity)
|
|
|
|
 |
| |
| UEA premiis edukado.net |
|

Ni kun granda ĝojo informas vin pri tio ke dum la ĵus finiĝinta Universala Kongreso de Esperanto, edukado.net prezentis sin dum la Movada Foiro kaj gvidis 16 paroligajn lecionojn je du niveloj, kiujn partoprenis plurcent kongresanoj. La 90-minuta aranĝo METIEJO allogis centon da homoj, kiuj kun intereso rigardis niajn instruilojn, dancis korelative, foliumis la elprintitajn materialojn de la Lerniloteko kaj Metiejo, renkontis niajn kunlaborantojn kaj la verkistojn Stano Marček, Dennis Keefe kaj Paul Gubbins, parolis kun gvidantoj de diversaj projektoj kaj partneraj organizaĵoj. Multaj vizitantoj kunprenis kelkajn el la ĉ. ducent senpagaj brokantaĵoj kaj aĉetis tombolon, dum kiu estis lotumitaj 25 libropremioj.
Dum la semajno estis disdonitaj 1000 pinĉiloj, kiujn multaj el la kongresanoj surhavis kaj espereble laŭcele uzis.
Nia retejo estis rimarkeble ĉeesta dum la kongreso, kies ferma ceremonio portis al ni grandan surprizon.
Edukado.net ricevis premion de UEA pro ĝia elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto.
La diplomo estis transdonita al Katalin Kováts, redaktoro de la retejo, antaŭ milo da esperantistoj. La prestiĝa rekono de la plurjara agado espereble gvidos al fruktodona partneriĝo de la retejo kaj UEA.
Feliĉe pro la rekono kaj gratule al nia „frata” retejo lernu! (kiu ricevis la saman diplomon pro sia agado) ni deziras al vi ĉiuj bonajn somerajn feriojn.
Katalin Kováts, redaktoro
Retejo kaj kuriero de la UK videblas ĉi tie.
Viajn pensojn kaj gratulojn ni volonte legos en la Gastlibro.
Ps. Ni atendas kaj publikigos fotojn, senditajn de la ĉeestintoj, ja dumlabore ni mem ne povis foti.
|
|
|
 |
| |
| Fotoj el UK de Roterdamo |
|
Fotoj de Slezákné Tar Edit (Hungario)
La kerno de la teamo:Sylvain, Bea kaj Katalin - Angulo de la METIEJO dum UK.
Fotokolekton vi povas vidi malferminte tiun ĉi PDF-dokumenton.
|
|
|
 |
| |
| Detektivu pri la krimo de Katrina |
|

Mi informas vin, ke ĵus finpretiĝis ekzercaro, kiu paŝon post paŝo helpas kompreni kaj prilabori la legolibron Krimo de Katrina, verkita de Sten Johansson. Ĝi estas la unua libro de la Katrina-serio. Pri ĝi vi povas legi detale en nia KATALOGO. La nun pretigita kajero enhavas po 4-5 variajn ekzercojn por ĉiu ĉapitro. Prilaborante la ekzercojn la legantoj povas spertiĝi pri la uzo de pluraj gravaj elementoj de baza gramatiko, kiel ekzemple akuzativo, pronomoj, prepozicioj, korelativa tabelo ks, kaj samtempe ekhavi geografiajn kaj historiajn konojn. Ne lastokaze ankaŭ tio gravas ke post legado kaj profunda kompreno de (eble la unua) legolibro en Esperanto oni pli multe kaj pli volonte legos aliajn librojn en la lernata lingvo.
La ekzercaro (pretigita baze de la dua eldono de la libro) uzeblas dumkurse kaj por individua lernado. Eblas peti ankaŭ la solvojn, kiuj helpas en la kontrolo de la taskoj. La materialon mi multobligas nur je individua mendo. Se iu volas havi ĝin dum UK, bv skribe mendi ĝin plej malfrue ĝis la 12a de julio. En la libroservo de UEA aĉeteblos /mendeblos la libro mem. Nigra-blanka versio de la ekzercaro kostos ĉ. 5 eŭrojn, kolora versio ĉ. 10 eŭrojn. Ambaŭ kun diketa titolpaĝo, ringe kunigitaj. Jen eblo por vidi la unuan ĉapitron en PDF-formato. Bonan legadon, Katalin Kováts
|
|
|
 |
| |
| EsperantoDVD.net |
|

EsperantoDVD.net
|
|
|
 |
| |
| Monda Mozaiko - Panoramo de Mesdag - nun ankaŭ en Esperanto! |
|

La temo de la ĉi-monata artikolo de Monda Mozaiko estas la Panoramo de Mesdag, unu el la plej grandaj kaj plej belaj panorama-pentraĵoj de la mondo.
Ĝi estis pentrita ene de 4 monatoj en la jaro 1881 kaj estas eĉ nun videbla en sia originala loko, en Hago (Nederlando).
La muzeo disponigas sondiskan ĉiĉeronadon tiel, ke oni ludigas diversalingvajn prezentotekstojn, depende de tio, kion oni petas je la aĉeto de la enirbileto.
Tiel dum la admirado de la pentraĵo la tuta vizitantaro povas 4-5-foje aŭdi diversajn nacilingvajn tekstojn pri la Panomaro kaj ties historio.
Ekde la 10a de julio tia sonmaterialo disponeblas en la muzeo ankaŭ en Esperanto.
Nia redakcio tiel volis kontribui al la ekskurso-programoj de la kongresanoj, kaj ankaŭ trovi manieron por la disvastigo de Esperanto.
Vizitantoj de Hago, ne mistrafu iri al la muzeo kaj peti tie la esperantlingvan prezentotekston.
Por tiuj, kiuj ne povas veni al nia urbo, ni indikas la hejmpaĝon de la Panoramo de Mesdag, kaj se iu volas havi la pentraĵon kiel ekranprotektilon, ghi elŝuteblas ĉi tie.
Por facililigi la uzon de la materialoj ni kreis printeblan PDF-dosieron kun foto, kiun vi trovas fine de la reta artikolo.
La alŝutita sondosiero identas kun tiu, kiu aŭdeblas en la muzeo mem.
-------------------------------
Ni atentigas vin, ke la materialoj en la Monda Mozaiko elŝuteblas sen ensaluto, sed aldono de rimarkoj kaj alŝutaĵoj eblas nur se vi ensalutas la paĝaron kiel membro.
Bonvolu sciigi al ni vian opinion pri la sekcio kaj ties materialoj, pri ilia utileco en via instrulaboro aŭ lernado.
Serĉu en la Monda Mozaiko la artikolon de julio 2008.
|
|
|
 |
| |
| MAZI -elŝuteblas en AVIV-formato |
|

La fama videokurso MAZI EN GONDOLANDO (taŭga ne nur infanoj) nun elŝuteblas en la reto.
|
Danke al Jacob Nordfalk, la filmo nun elŝuteblas en AVI-formato (por spekti ĝin vi devas havi la VLC-programon). La du ĉefpartoj formas du filmojn. Ili ne nur elŝuteblas, sed kopieblas sur CD aŭ DVD kaj spekteblas ankaŭ televidile.
(Bonvolu ne uzi ilin por okomercaj celoj, nur por instruado ene de familio aŭ via E-grupo.
La elŝutloko estas ĉi tie.
|
Legu pli en la FILMEJO.
|
|
|
 |
| |
| Partneriĝo de edukado.net kaj BRAZILEI |
|
PARTNERIĜO 
Ni informas vin, ke nia paĝaro kreis partneran laborrilaton kun la Brazila Sekcio de ILEI. La ambaŭflanka rekono de aktiva kaj valora laboro de la partnero por la celo helpi Esperanto-instruantojn decidigis kunigi la fortojn kaj subteni unu la alian.
|
Brazilo estas dekomence tiu lando, el kiu ni havas (post Francio) la plej multe da membroj (aktuale 197 el 1959). Por pliprofundigi kaj fari la rilaton inter nia paĝaro kaj membroj de BRAZILEI Katalin Kováts kun Jose Roberto Tenorio sekciestro ekagis por krei plurajn kunlaborajn projektojn kadre de kiuj |
BRAZILEI
Ø informas pri siaj agadoj kaj aranĝoj, rilataj al la instruado de E-o kaj trejnado de E-instruistoj;
Ø ekde nun vendas edukado.net-eldonaĵojn, inter ili la libreton Poŝamiko;
Ø sendas lernilojn por ties prezento en la KATALOGO;
Ø instigas siajn membrojn je uzo de la servoj kaj kontribuoj al la materialoj de edukado.net,
Øpublikigas sur sia retejo la logotipon kaj ligojn al la porinstruista retejo;
Ø alvokas siajn instruisto-membrojn registri siajn lernejajn kursojn en la sekcio E-lernejoj ;
Ø helpas en la testado de novtipaj ekzamenoj laŭ la Referenckadro ;
Ø disponigas al edukado.net siajn metodikajn artikolojn.
edukado.net
Ø prezentas la lernilojn, produktitajn en Brazilo,
Ø republikigas en la LEGEJO en aparta sekcio artikolojn de BRAZILEI;
Ø informas la tutmondan legantaron pri la poresperantaj laboro kaj aranĝoj en Brazilo
Ø helpas en metodikaj demandoj, ellaborado de programoj kaj per konsiloj al unuopaj membroj, kursgvidantoj kaj kursorganizantoj;
Ø aktive agas por ke la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj la novtipa ekzamensistemo estu konata kaj aplikata ankaŭ en Brazilio.
La supra listo prezentas nur kelkajn nunajn ideojn, kiuj certe multobliĝos kun la paso de la tempo.
Vidu jen kelkajn jamajn rezultojn de nia kunlaboro:
Legu la lastan revuon de BRAZILEI, en kiu vi trovas intervjuon kun Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net.
Serĉu en la LEGEJO la sekcion BRAZILEI, kie ni regule aperigos novajn artikolojn de nia partnero.
|
|
BRAZILEI- transprenitaj artikoloj |
|
Kadre de kunlaboro kun BRAZILEI nia redakcio transprenas valorajn kaj utilajn metodikajn artikolojn el la fakrevuo de la Brazila sekcio de ILEI. Dankon por la permeso publikigi ilin en nia retejo. La artikolojn vi povas retrovi ankaŭ en aliaj rubrkoj de la LEGEJO, depende de ilia konkreta temo. |
|
artikoloj (5) |
|
ARTIFIKOJ POR EVITI KONSULTON AL VORTARO
verkis: TENORJO, Joseo /BRAZILEI, n-ro 4/2007 |
|
|
|
|
PRI LA VALORO RAKONTI KAJ AŬSKULTI RAKONTOJN
verkis: VIANA, Paulo Sergio /BRAZILEI, n-ro 4/2007 |
|
|
|
|
Paroligante la lernantaron
verkis: NASCENTES, Paulo / BRAZILEI, n-ro 5/2007 |
|
|
|
|
Valoro de bildrakontoj - unua parto
verkis: TENORJO, Joseo /BRAZILEI, n-ro 5/2007 |
|
|
| |
| Bildstriaj herooj ekinvadis lernoĉambrojn - dua parto
verkis: TENORJO, Joseo/BRAZILEI, n-ro 6/2008 |
|
|
|
|
| |
|
La videjo de Emilio Cid prezentas pedagogie utilajn sugestojn pri tio, kiel oni povas plibonigi sian parolfluecon.
Vi povas trovi en al retejo multajn filmetojn ankaŭ pri brazilaj kongresoj kaj renkontiĝoj.
|
Kun espero je multaj fruktodonaj interŝanĝoj la partneriĝon feliĉe salutas: Katalin Kovats, redaktoro
|
|
|
 |
| |
| MANLIBRO - elŝutebla nun |
|
|
ĉi-sube elŝuteblas la
Manlibro pri instruado de E-o.
|
Pro tio, ke tiu utila libro, kolekto de artikoloj kaj studoj pri lingvoinstruado, estas malfacile akirebla, ni nun publikigas ĝin rete. Ĝi estas eldonaĵo de E@I kaj ILEI, sed kiam mi akceptis la taskon redakti ĝin kaj kompletigi per artikoloj, mia kondiĉo estis havi la rajton rete disponigi la libron en www.edukado.net, de kie ĉiuj povas POR PROPRAJ CELOJ elŝuti ĝin.
Pluraj el la unuopaj artikoloj (en printebla formo) jam aperis en la LEGEJO, kiujn oni povis elŝuti jam de pli ol du jaroj. Mankis tempo reenpaĝigi la ceterajn, sed la projekto daŭre estas sur la listo de farendaĵoj.
Jen nun la tuta libro en unu dokumento, uzu ĝin por pliboniĝi en la instrulaboro. Tiu PDF-dosiero estas la 2a eldono. Vi devas scii, ke kun la tempopaso kelkaj el la enlibraj aferoj malaktualiĝis (ekz. tiuj pri la Referenckadro kaj lingvoniveloj!). La aktualigojn mi planas fari en la sekvaj monatoj kaj publikigi en la LEGEJO.
Atentigo kaj peto: La elŝutita materialo estas printebla kaj disvastigebla por nekomercaj celoj. Se vi volas disvastigi ĝin, ni petas uzi nur ligon al nia paĝaro. NE ALŜUTU LA LIBRON mem al ajna paĝaro!
Dankon por via kompreno. Katalin Kováts, redaktoro
|
Helpu pretigi la sekvan, korektitan eldonon de la libro. Vidu nian anoncon pri tio.
Bona okazo, ke vi esprimu vian opinion pri la utilo de tiu eldonaĵo.
|
|
|
 |
| |
| Subtenu nin pere de la serĉilo Hooseek |
|

ĉu vi jam aŭdis pri Hooseek? Ĝi estas nova interreta serĉilo, kiu ebligas ne nur rapidan serĉon pri dosieroj, bildoj aŭ vortaroj kun novaj ebloj, sed ankaŭ subtenas ne-registarajn organizojn kaj akceptis subteni kaj subtenigi ankaŭ edukado.net. Teknike la plej interesaj novaĵoj estas la forfalo de la butono « sekva paĝo » por daŭrigi la serĉadon. La sekvaj rezultoj afiŝiĝas aŭtomate malsuprenirante en la paĝo. Trafajn rezultojn oni povas kolekti flanke kaj konsulti poste.
La uzantoj serĉante en la reto tra tiu ĉi serĉilo povas samtempe subteni ĝis 4 ne-registarajn organizojn. Sufiĉas alklaki la ruĝan koron kaj aldoni la organizon. (Nia nomo estas edukado.net – sen www!)
Plej simple estas se vi klakas rekte ĉi tien aŭ al la supra logotipo.
Oni povas proponi organizojn ne-aperantajn surliste, sed nepras ke ili havu adreson en Eŭropo. Ekprovu tiun novan ilon kaj uzante ĝin subtenu Esperanto-organizojn! La adreso de la franclingva retejo estas: www.hooseek.com
Hieraŭ kun 5 subtenantoj ene de unu tago ni jam kolektis 0.05 eŭrojn.
Se vi volas kaj povas pli efike kaj rapide kontribui al la plibonigo kaj teknika modernigo de edukado.net eble konsultu la paĝon Subtenu nin! Dankon.
31 januaro 2008 |
|
|
 |
| |
|
|
 |
| |
| Libro-propono el nia KATALOGO |
|
|
|
|
 |
| |
| Ridetu kaj lernu! |
|


Tiujn kaj aliajn lernu!-reklamojn vi povas trovi ĉi tie.
|
|
|
 |
| |
| Novaj eroj en la paĝaro |
|
La listo estas farata mane. En ĝi ni mencias nur tiujn elementojn kiuj estas novaj en la paĝaro. La ŝanĝojn, plibonigojn de la malnovaj dokumentoj, eroj ni ne markas.
| Kio? |
Kie? |
Kiam?
|
| |
|
|
| De PLUMO al VOSTO |
Lerniloteko |
2008-10-10 |
| Kongresa libro de TEĴA |
Katalogo |
2008-10-09 |
| Fulmkurso - Alfabeto - filmo |
Ipernity |
2008-10-08 |
| Esperanta kurso |
Kursoj |
2008-10-08 |
| Filmo pri la fulmkurso en Vieno |
Anoncoj |
2008-10-07 |
| Fulmkurso - Kiu ŝatas foti? - filmo |
Ipernity |
2008-10-07 |
| Katalogo de E-o Kolektaĵo de Fajszy |
Katalogo |
2008-10-06 |
| Kunvojaĝu 11a kaj 11b |
Metiejo |
2008-10-06 |
| Pardonu min (Diplomlaboraĵo) |
Legejo |
2008-10-05 |
| Diktado numero 4 |
Lerniloteko |
2008-10-05 |
| Interlinguistische Beiträge |
Katalogo |
2008-10-02 |
| Esperanto Studsemajnfino |
Kursoj |
2008-10-01 |
| Por komencantoj (Zagreba metodo) |
Kursoj |
2008-10-01 |
| Nova gvidanto: Stano Marček |
Kursgvidantoj |
2008-09-30 |
| E-lernejoj - alvoko por registriĝi |
E-lernejoj |
2008-09-29 |
| La latina kiel helplingvo |
Katalogo |
2008-09-29 |
| Diktado numero 3 |
Lerniloteko |
2008-09-28 |
| Koresponda kurso de Martha - Lesson 1 |
Metiejo |
2008-09-28 |
| Freŝdiplomitoj en Poznan |
Anoncoj |
2008-09-27 |
| La plej oftaj malfacilaĵoj de francoj |
Legejo |
2008-09-27 |
| Instruado de akuzativo je diversaj niveloj |
Legejo |
2008-09-27 |
| Intervjuo kun Sean O'Riain ... |
Anoncoj |
2008-09-26 |
| Instruu vian lingvon |
Tago de Lingvoj |
2008-09-26 |
| Diktado numero 2 |
Lerniloteko |
2008-09-26 |
| Torpedo |
Anoncoj |
2008-09-25 |
| Diktado numero 1 |
Lerniloteko |
2008-09-24 |
| VORTOJ (ludilo) |
Metiejo |
2008-09-23 |
| Vortludoj kaj luda komunikado |
Katalogo |
2008-09-23 |
| Crash-Kurs Esperanto |
Kursoj |
2008-09-23 |
| De HOMO al TERO |
Lerniloteko |
2008-09-22 |
| Arto-ŝoko |
Kursoj |
2008-09-18 |
| La libroj pezis ... |
Lerniloteko |
2008-09-14 |
| Kunvojaĝu 10C |
Metiejo |
2008-09-12 |
| Lecţii de esperanto pentru începători |
Katalogo |
2008-09-12 |
| Subtenu orfojn lernantajn Esperanton |
Anoncoj |
2008-09-11 |
| De LUNO al SUNO |
Lerniloteko |
2008-09-09 |
| Intervjuo kun Ulrich Lins |
Anoncoj |
2008-09-08 |
| En la serĉado de la mondolingvo |
Katalogo |
2008-09-06 |
| Praktikado de la lingvo - Pedagogio |
Kursoj |
2008-09-04 |
| Lasta alvoko: Instruista trejnado |
Anoncoj |
2008-09-03 |
| Eŭropa Tago de Lingvoj |
Anoncoj |
2008-09-02 |
| Inleiding in de Interlinguïstiek |
Katalogo |
2008-09-01 |
| Ni konstruu domon |
Lerniloteko |
2008-08-25 |
| Petu min demandi |
Lerniloteko |
2008-08-19 |
| Utila estas aliĝo |
Katalogo |
2008-08-17 |
| Trejnado de ekzamenontoj |
Anoncoj |
2008-08-08 |
| Aperis nova numero de BRAZILEI |
Anonco |
2008-08-04 |
| Bona Espero |
Katalogo |
2008-08-03 |
| Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado |
Katalogo |
2008-07-31 |
| Instruista trejnado je universitata nivelo |
Anoncoj |
30-07-2008 |
| Intervjuo pri la kongresa METIEJO |
Anoncoj |
29-07-2008 |
| Esperanto Domo bezonas helpon |
Anoncoj |
28-07-2008 |
| Esperanto per rekta metodo (Vjetnama versio) |
Katalogo |
28-07-2008 |
| Edukado.net ricevis premion de UEA |
Anoncoj |
26-07-2008 |
| Resumu la 9an lecionon (Pasporto) |
Lerniloteko |
25-07-2008 |
| Detektivu pri la krimo de Katrina |
Katalogo |
15-07-2008 |
| Gvidlibro pri la Internaciaj Ekzamenoj |
Anoncoj |
11-07-2008 |
| Rakontu vi! |
Lerniloteko |
11-07-2008 |
| Panoramo de Mesdag |
Monda Mozaiko |
07-07-2008 |
| Ni paroletu pri ... |
Lerniloteko |
06-07-2008 |
| 38a Studsesio |
Kursoj |
05-07-2008 |
| Somera kursaro (Vjetnamio) |
Kursoj |
02-07-2008 |
| Statistiko pri junio 2008 |
| | | | |