Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
11-03-2010

Vizitoj: 1804812
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Aktualaĵoj
Aktualaĵoj
 
Edukado.net estas 8-jara
Diligente kaj sukcese laboris nia teamo dum UK en Bjalistoko
Artikolo pri edukado.net en la festlibro de H. Tonkin
UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO
Oferto de la Eldonejo Stano Marček
Aperis nova numero de BRAZILEI
Filmita fulmkurso en Vieno
Filmitaj lecionoj - Distanctrejnado
Filmraportoj pri la Metiejo dum UK - elsendoj de Parolu, Mondo!
Intervjuo en Pola Radio pri la Metieja programo dum UK
UEA premiis edukado.net
Fotoj el UK de Roterdamo
EsperantoDVD.net
MAZI -elŝuteblas en AVIV-formato
Partneriĝo de edukado.net kaj BRAZILEI
MANLIBRO - elŝutebla nun
Subtenu nin pere de la serĉilo Hooseek
Novaĵoj de la KATALOGO
Libro-propono el nia KATALOGO
Ridetu kaj lernu!
EDU - Aktuala situacio pri la lerneja E-instruado
Novaĵoj en la METIEJO
Traduktasko por la ARTO-ŜOKO-anoj en Le Touquet
 
 
Edukado.net estas 8-jara 

 

Estimataj Membroj!

En la nomo de la redakcio kaj pri la transkonstruo laborantaj programistoj mi salutas vin kaj petas vin pardoni al ni, ke ni ĉi-jare ne aranĝas feston, ne lanĉas ludon, eĉ ne faras longan raporton pri la sukcesoj kaj statistikoj de la jaro.

Nian energion ni metas en la transkonstruan laboron por ke kiel eble plej frue, verŝajne en marto, ni povu lanĉi la novan paĝaron, pri kiu ni diligente laboras kaj kies kelkaj partoj jam pretas, en la testejo bone funkcias.  Tuj kiam eblos teknike, ni montros al vi la rezultojn por ankaŭ tiel ĝojigi tiujn, kiuj per siaj donacoj subtenis nin. Ni raportos ankaŭ por inviti aliajn membrojn kontribui al la financado de la projekto, pro ke ni trovu ankoraŭ ĉ. 5 mil eŭrojn kaj kunhavu la tutan sumon, necesan por la plena plano, plej kompleta versio de la paĝaro. Bv. vidi nian subtenpaĝon.

Dum tiu ĉi periodo la alŝuto de novaj aferoj al la nuna paĝaro estas reduktita. Ni okupiĝas ĉefe nur pri informado kaj pri diversaj novaĵservoj kaj anoncoj. Tamen se vi bezonas helpon aŭ informojn, ne hezitu turni vin al nia redaktejo.

Kun festo-sento, sed plene laborante salutas vin: Katalin Kováts, redaktoro

 

 
Diligente kaj sukcese laboris nia teamo dum UK en Bjalistoko 

Diligente kaj sukcese laboris nia teamo dum UK en Bjalistoko

 

Edukado.net ankaŭ ĉi-jare – kiel kutime - aktive partoprenis la universalan kongreson. La retejan teamon gvidis Katalin Kováts, redaktoro, kiu kun helpo de sia edzo Sylvain Lelarge kaj aktiva subteno de Mónika Molnár kaj geedzoj Slezák okazigis plurajn sukcesajn aranĝojn.

La unua programo, kiun ni partoprenis, estis la Movada Foiro, kie nia teamo zorgis pri du standoj: ĉe la unua ni informis pri la retejo, akceptis mondonacojn, varbis al niaj dumkongresaj aranĝoj, disdonis pinĉilojn kaj varbfoliojn, dum ĉe la dua stando ni varbis kaj akceptis aliĝojn al la novtipaj ekzamenoj de UEA.  

 

Dum la kongresa semajno en kvar tagoj okazis 16 lingvolecionoj je du niveloj, kiuj disvolviĝis ĉiam kun plenaj salonoj. Tage ĉ. 200 personoj (plejparte regule revenantaj) partoprenis la kursojn de Katalin kaj Sylvain. En la komencanta grupo, helpe de Poŝamiko, la kursanoj lernis bazajn aferojn, dialogis kun siaj najbaroj, sed ankaŭ partoprenis grupan kombadon por sperti kaj spekti la funkciadon de refleksivo.

La lecionoj estis observataj de deko da kolegoj, kiuj venis por pluki ideojn por sia laboro.

En la meznivela grupo okazis tri sesioj de interesaj etgrupaj diskutrondoj pri la temoj ’Kulturaj interŝanĝoj’. La levitaj temoj elvokis profundajn diskutojn kaj ideoriĉan komunikadon inter la partoprenantoj. 

 

Unu sesio de la meznivela grupo estis dediĉita por prepari la interesiĝantojn al la novtipa UEA-ekzameno. Kadre de tio - krom la informado pri la ekzameno - la grupanoj solvis komprenekzercon el la libro ’Ĉu vi aŭdis, ke … ?’ kaj spertis kiom malfacile, sekve kiom necese, estas fari komprenekzercojn. (Serĉu ilin en la LERNILOTEKO!)

 

La popularajn erojn de edukado.net kronis la du aranĝoj de METIEJO, kie dum la unua sesio la redaktorino Katalin Kováts raportis pri la rekonstruaj planoj de la nova retejo kaj pri la sukcesa monkolekta kampanjo por realigi tiujn planojn. La partoprenantoj renkontis ankaŭ Jevgenij Gaus, la ĉefprogramiston de la laboro, kiu kompletigis la raporton per teknikaj klarigoj. La aranĝon partoprenis pluraj el la sponsoroj kaj mondonacintoj, kiuj estis varme dankataj pro iliaj subteno kaj fido.

Kadre de la dua METIEJA aranĝo okazis la disdono de diplomoj por deko da sukcesintoj en la printempaj sesioj de la novtipaj referenckadraj ekzamenoj de UEA, kunreĝisoritaj helpe de edukado.net. La diplomojn transdonis la membroj de la UEA-ekzamenkomisiono: Katalin Kováts, Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti.

 

La redaktorino honoris per Zamenhof-portretoj, subtencele desegnitaj por edukado.net de la artisto Richard Wagner (Belgio),  la ĉefsponsorojn kaj subtenantojn de la retejo: Tamás Slezák (HU), Brian Moon kaj Flory Witdoeckt (BE).

Katalin informis la publikon pri la ĵusfondita fondaĵo Edukado.net, kies celo estas zorgi pri tio, ke la valora materialo kaj la nun rekonstruita retejo restu en la manoj de la esperantista komunumo kaj servu plu la instruantojn kaj memlernantojn. La estraro de la fondaĵo (Katalin Kováts, Sylvain Lelarge, Tamás Slezák, Renato Corsetti kaj Mark Fettes)  zorgas pri la kolektata mono, ties bona utiligo, rekonstruo kaj flegado de la paĝaro kaj pluaj aliaj edukcelaj projektoj.

 

Dum la Metiejo funkciis pluraj standoj, kiujn  kun intereso rondiris la ĉeestantoj.

Akademian helpon disponigis Renato Corsetti, kun la gvido de Luigia Oberrauch Madella itala teamo informis pri lingvolernigaj projektoj, aŭtoroj Stano Marcek, Josias Barboza kaj Ilona Koutny prezentis siajn librojn kaj eldonaĵojn. Ginette Martin, Arlette Plutniak kaj Mónika Molnár montris siajn laboron, ekzercojn kaj lernilojn al la vizitantoj.

Anna Löwenstein estris la tablon de la teamo DUA VIVO, Edit Slezákné Tar prezentis la elprintitajn ekzercojn de la Lerniloteko kaj Monda Mozaiko.

Ilona Koutny donis informojn pri la esperantologiaj studoj en Poznan kaj pri la tiea porinstruista kurso, al kiu eblas aliĝi ankoraŭ ĝis la 20a de aŭgusto.

La detalojn vidu ĉi tie.

 

En angulo de la salono la redaktorino Katalin Kováts prelegis pri la retejo, ties servoj kaj planoj al dudeko de interesiĝantoj. Dum la aranĝo eblis konsulti la Referenckadron kaj ricevi informojn pri la novtipaj UEA-ekzamenoj, en kies lanĉo kaj okazigo nia retejo havas grandajn meritojn.

 

 

Post kvar antaŭaj sesioj (en Germanio, Nederlando kaj Ĉeĥio) kun granda sukceso debutis dum la kongreso la novtipa referenckadra ekzamensistemo de UEA. En la pli fruaj sesioj de la jaro jam diplomiĝis kvardeko da esperantistoj kaj en la nuna sesio ekzameniĝis en tri niveloj entute 47 personoj el 20 landoj. El la landoj elstaris Francio kun 10, Brazilo kaj Germanio kun po 5 kandidatoj.

La plej populara estis la C1 (supera) nivelo, kiun trapasis 23 kandidatatoj. 

La skribaj ekzamenoj okazis ĵaŭdon, kaj en la parolaj ekzamenoj du komisionoj (konsistantaj el 8 membroj) laboris  plenenergie ĵaŭdon kaj vendredon.

 

Gratulojn al la unuaj kuraĝuloj, kiuj espereble sukcesis en ĉiu parto kaj ricevos sian diplomon (aljuĝitan kaj registritan en Budapeŝto, en la Lingvokekzamena Centro de la prestiĝa universitato Eötvös Loránd.)

 

Paralele kun la ekzamensesio okazis ankaŭ trejnado de ekzamenontoj, kadre de kiuj 7 novaj kolegoj kune kun la jam trejnitaj partoprenis 8-horan kurson kaj observis poste la parolajn sesiojn. Ekde nun dudeko da ekzamenantoj pretas okazigi sesiojn, menditajn por grandaj aranĝoj en diversaj partoj de Esperantujo.   

 

La sekvaj ŝancoj por ekzameniĝi laŭ la referenckadra sistemo estos dum ARKONES (septembro en Poznan) kaj dum la jarfinaj aranĝoj en Germanio.

Interesiĝantoj kontaktu Katalin Kováts, retadreso: katalin(che)ikso.net  

 

 

Kun danko al ĉiuj helpintoj kaj subtenintoj salutas vin: Katalin Kováts, redaktoro.

Fotojn pri la aranĝoj de edukado.net vi povas vidi en nia ipernity-paĝo.

.

.

Pola Radio dissendis intervjuon kun Katalin Kovást pri la dumkongresaj aranĝoj de edukado.net kaj pi la novtipaj ekzamenoj.

Vidu kaj aŭskultu la intervjuojn ĉe nia ipernity-paĝo:

 http://www.ipernity.com/blog/67438/174411

 

 
Artikolo pri edukado.net en la festlibro de H. Tonkin 

 

 

Danke por la eblo "arte kunlabori" kaj helpe de subteno de ESF povi kunlaborigi kaj helpi instruantojn de la internacia lingvo, mi mem per detala raporto pri la paĝaro kaj ties atingaĵoj, lasis memorŝtonon en la festolibro, publikigita honore al la jubiekanto Humphrey Tonkin.

Kun la permeso de la redaktoroj ni rajtas publikigi ĝin, sekve jen la artikolo pri edukado.net kontribuaĵo de K. Kováts.  

La prezenton de la libro kun multaj aliaj ligoj pri la rilataj eventoj vi pvoas legi ĉi tie.

 
UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO  

UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO

Petra Smidéliusz el Hungario, universitate kvalifikita specialisto pri testado de lingvokonoj kaj kunlaboranto de Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, reprezentis UEA en la 36-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kiu okazis en Santiago de Compostela, Hispanio, de la 22-a ĝis la 24-a de aprilo.

*****************************

Akorde kun la celoj de la komisiono de UEA pri la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), laŭ kiuj oni planas ellabori kaj akreditigi ĉe ALTE ekzamensistemon por infanoj-junuloj – ankaŭ por helpi la kunlaboron inter lernejoj, ekz. kadre de la projekto Lingvolanĉilo – Smidéliusz partoprenis en la laborgrupoj pri normigo de ekzamenoj por junaj gelernantoj (7-12 jaraj). En ili oni interŝanĝis ideojn kiel igi la ekzamenojn infan-amikaj kaj la koncernajn dokumentojn, ekz. Manual for relating Language Examinations, infanspecifaj.

 

Unu el la plej gravaj diskutoj temis pri diferencoj de lingvolernado kaj ekzameniĝo inter infanoj kaj plenkreskuloj. ĉiuj konsentis, ke la indikiloj de KER-niveloj estu ŝanĝitaj konsiderante la specifaĵojn de infana lingvolernado. Oni pridiskutis kelkajn eblajn ŝanĝojn por fari la dokumenton pli ampleksa kaj multtavola. La partoprenantoj interŝanĝis informojn kaj ideojn ankaŭ pri ekzistantaj ekzamenoj por infanoj (pri la angla lingvo), uzeblaj aŭ neuzeblaj taskotipoj, kondiĉoj de la buŝa ekzameno, efiko de la ekzameno al infanoj kaj diferencoj inter diverslingvaj ekzamenoj.

 

La konferenco estis konsiderata ankaŭ lingvopolitike grava evento. Alparolis ĝin Leonard Orban, EU-komisionano pri multlingvismo, kiu emfazis, ke la lingvolernado de eŭropaj infanoj havas grandan gravecon kaj sekve tre gravas la evoluigo de iliaj lertecoj kaj kompetentoj.

 

La fakto, ke por EU multlingvismo estas celata trajto de eŭropanoj, ne malhelpis al Petra Smidéliusz ekinteresigi plurajn lingvistojn kaj kolegojn pri Esperanto kaj fiere raporti pri niaj eksperimentoj, internaciaj spertinterŝanĝoj kaj interkulturaj edukebloj. La ekzisto de komuna lingvo, al ĉiu relative facile lernebla, ne montriĝis kontraŭa al multlingvismo, sed pluraj vidis en ĝi realan kaj atingeblan rimedon por ties efektivigo.

 

Partopreno kaj kompetenta kunlaboro en la konferencoj de ALTE kontribuas al la akcepto de la internacia lingvo inter lingvistoj kaj lingvopedagogoj. Laŭ tiu linio UEA konsekvence plu laboros.

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 322

2009-04-27

  

 

 
Oferto de la Eldonejo Stano Marček 

 

 
Internacia Slovaka Pola Itala  Rusa
  

 
Ĉina Greka Angla Franca Portugala
  

 
Japana Korea Nederlanda Irlanda Rumana

germana dana
Germana Dana Litova Serba Vjetnama

Eldonejo Stano Marček, Zvolenská 15/21, SK-036 01 Martin, Slovakio.

 

La titoloj estas konsulteblaj ekz. ĉe:

Katalogo de edukado.net

Libroservo de UEA

Triona rabato ekde 3 (eĉ se diversaj) ekzempleroj!

Transpago ebla al indikota slovaka konto, pere de UEA, aŭ per PayPal.

Al la prezo aldoniĝos realaj sendokostoj.

 

OFERTO!

 

LERNOLIBROJ

 

Esperanto by Direct Method. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la anglan trad. Roy McCoy. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966745. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por anglalingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

L'espéranto par la méthode directe. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la francan trad. D. Luez. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966752. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por franclingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto con il metodo diretto, L'. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la italan trad. L. Oberrauch. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966714. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por itallingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 9,00

 

Эсперанто прямым методом (Esperanto prjamym metodom). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la rusan trad. Br. Ĉupin. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966721. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por ruslingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. 7,50

 

用直接法学习世界语 (Yong zhijiefa xuexi shijieyu). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la ĉinan trad. Liu Haitao. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966738. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por ĉinlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

直接教授法で学ぶエスペラント入門 (Tyokusetuhou de manabu esuperanto nyuumon). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la japanan trad. Aoyama Tooru. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966769. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por japanlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

직접 교육 방법으로 배우는 에스페란토 (Jikjob goyukbangbob oro beunon Esperanto). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la korean trad. Lee Jung-kee. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966783. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por korealingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto em método ilustrado. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la portugalan trad. I. M. A. Ávila. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966714. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por portugallingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. 7,50

 

Esperanto metodą bezpośrednią. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la polan tradukis S. Mandrak. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966707. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por pollingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto priamou metódou. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. 114p. 25cm. ISBN 80-96956167. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por slovaklingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto per rekta metodo. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. 110p. 25cm. ISBN 8096958186. Komplete ilustrita 22-leciona kurso uzebla internacie (nur en Esperanto). € 8,10

 

Μαθαίνω Εσπεράντο (Matheno Esperanto). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la grekan trad. Georgios Dérmatis. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966790. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por greklingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto via de directe methode. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la nederlandan trad. J. Bosse, M. v. Erp, Luc v.d. Hoek, R. Moerbeek. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788089312009. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por nederlandlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto tríd an Modh Díreach. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la irlandan trad. Seán Ó Riain. La unua lernolibro de Esperanto por irlandandlingvanoj! Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788089312054. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por irlandlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto prin metoda directă. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la rumanan trad. Ionel Oneţ. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788089312023. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por rumanlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto – direkt. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la germanan trad. Ingrid Žalneva. Martin: La aŭtoro, 2008. 114p. 25cm. ISBN 9788089312047. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por germanlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto den direkte metode. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la danan trad. Arne Casper-Mortensen. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788089312030. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por danlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto tiesioginiu metodu. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la litovan trad. Indrė Pileckienė. Martin: La aŭtoro, 2008. 114p. 25cm. ISBN 9788089312085. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por danlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto direktna metoda. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la serban trad. Tereza Kapista. Martin: La aŭtoro, 2008. 114p. 25cm. ISBN 9788089312078. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por danlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto bng phương pháp trc tiếp. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la vjetnaman trad. Lê Th Thiên Thu. Martin: la aŭtoro, 2008. 114p. 25cm. ISBN 9788089312092. Komplete ilustria 22-leciona kurso por vjetnamlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50.

 

DIDAKTIKAJ HELPILOJ, KOMUNAJ POR LA LERNOLIBROJ DE STANO MARČEK:

 

Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. En du skatoloj. 500 folioj (19x14cm) kun 500 desegnaĵoj uzeblaj en rektmetodaj kursoj. La bildoj kronologie sekvas la unuopajn paŝojn de la lernolibro Esperanto per rekta metodo (en ĉiuj lingvoj). Didaktika helpilo por gvidi E-kursojn. € 57,00

 

KD Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. Kompaktdisko kun 500 bildoj en formato PDF, uzeblaj en rektmetodaj kursoj. Taŭga precipe en grandaj klasoj, por grandekrana projekciado. Didaktika helpilo por gvidi E-kursojn. € 15,00

 

KD Modela elparolo. Voĉtlegitaj E-tekstoj de la lernolibro Espertanto per rekta metodo. Uzebla por ĉiuj lingvaj versioj de la lernolibro (la E-tekstoj estas identaj). Daŭro: pli ol tri horoj. Stano Marček. Martin: la aŭtoro, 2007. Didaktika helpilo por la lernolibro de S. Marček. Kompaktdisko kun son-registraĵoj en formato MP3, uzebla komputile aŭ MP3-ludile, por memlernantoj, rektmetodaj kaj korespondaj kursoj (vidu ekz. http://kurso.esperanto.org.au/pages/our-courses/course-level-1.php). € 15,00

 

DAŬRIGA KURSO POR PROGRESINTOJ:

 

DVD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Ampleksa 8-leciona lernomaterialo kun koloraj bildoj, stereaj sonoj kaj printeblaj tekstlibretoj por la lernantoj. Stano Marček. Martin: La aŭtoro, 2006. Taŭga por per-komputila aŭ TV/DVD-aparata instruado kaj grandekrana projekciado. Taŭga distrilo por E-kluboj. €24,00

 

(La sekvaj du KD-oj estas la sama kurso kiel la ĉi-supra, sed dividita al 2 klasikaj KD-oj kun printeblaj bildoj, sonoj en MP3-formato kaj printeblaj tekstoj por kursanoj). La du KD estas kompleto, konsilindas aĉeti ambaŭ.

 

KD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Stano Marček. Martin: la aŭtoro, 2007. Kompaktdisko kun printeblaj kaj projekcieblaj bildoj en jpg-formato kaj tekstlibreto en pdf-formato. Taŭga por kursoj kaj memlernantoj. € 15,00.

 

KD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Stano Marček. Martin: la aŭtoro, 2007. Kompakt-disko kun sonregistraĵoj en formato MP3, uzebla komputile aŭ MP3-ludile. Taŭga por kursoj kaj memlernantoj. € 15,00.

 

ALIAJ ELDONAĴOJ:

 

Bona Espero, idealo kaj realo. Roman Dobrzyński. Martin: Stano Marček, 2008. 256p. 21cm. ISBN 9788089312108. Ilustrita, kolora, Bindita. Verkita laŭ interparoloj kun Ursula kaj Giuseppe Grattapgia, okaze de la ora jubileo de Bona Espero. € 15.

 

107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin:

La aŭtoro, 2008. 88p. 27cm. ISBN 9788089312061. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj. €12,00.

 

KD 107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj. Kompaktdisko kun printeblaj kaj projekcieblaj krucenigmoj en jpg- kaj pdf-formatoj. Kun permeso de la aŭtoro printi aŭ projekcii la krucenigmojn (por kursanoj aŭ klubanoj), resp. por represi ilin en Esperantaj gazetoj. La aŭtoro rezignis pri la aŭtoraj rajtoj. € 15,00.                    

 

FABELOJ SUR KOMPAKTAJ DISKOJ

 

Fabeloj de Andersen 1

Fajrilo. Malgranda Niko kaj granda Niko. Reĝidino sur pizo. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 62 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 2

Elinjo-Fingreto. Floroj de la malgranda Ida. La novaj vestoj de la reĝo. Malbonkonduta knabo. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 62 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 3

La virineto de maro. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008 Daŭro: 75 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 4

Vojkamarado. Reĝidino sur pizo. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 71 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 5

Lekanto, Persista stana soldato, Ligo de amikeco. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 57 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 6

Sovaĝaj cikonioj. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 53 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 7

Ĝardeno de la paradizo. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008 Daŭro: 46 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 8

Fluganta kofro, Cikonioj, Kupra porko. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 68 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 9

Rozo de la tombo de Homero. Dio de Dormo. Elfo de la rozo. Paŝtisto de porkoj. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2009. Daŭro: 70 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 10

Poligono. Anĝelo. La najtingalo. Gefianĉoj. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2009. Daŭro: 54 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 11

Malbela anasido. Abio. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2009. Daŭro: 58 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 12

Neĝa Reĝino. Partoj 1, 2, 3, 4. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2009. Daŭro: 64 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 13

Neĝa Reĝino. Partoj 5, 6, 7. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2009. Daŭro: 71 min. €12,00.

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 1

Feliĉa Joĉjo. Haĉjo kaj Grenjo. La sep kapridoj. Reĝo rano kaj fera Henriko. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin:  2008 Daŭro: 50 min. €12,00.

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 2

Fiŝkaptisto kaj lia edzino. La ora birdo. Neĝulino. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin: 2008. Daŭro: 61 min. €12,00.

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 3

Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon. Fidela Johano. Tablo „kovru vin", la orazeno kaj bastono el sako. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin: 2008. Daŭro: 75 min. €12,00.

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 4

Cindrulino. Du fratoj. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin: 2008. Daŭro: 72 min. 12,00.

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 5

La kuraĝa tajloreto, La maljunulino Holle, La bremenaj muzikistoj. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin: 2008. 39 min. €12,00.

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 6

Tri oraj haroj de la diablo, Fingreto, Sesope oni trairas la tutan mondon. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin: 2008. Daŭro: 46 min. €12,00.

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 7

Maljuna avo kaj nepo, Kamarado Gaja, Doktoro Ĉioscia, Ursa felo, Tri fratoj. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin: 2008. Daŭro: 52 min. €12,00.

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 8

Steloj talaroj, Neĝulino kaj Rozulino, La vivolongo, La senditoj al la morto, Paŝtistino de anseroj apud puto. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin: 2008. 57 min. €12,00.

 

La neĝa blovado

Aleksander Puŝkin. El la rusa tradukis Antoni Grabowski en la jaro 1888. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 40 min. €12,00.

 

La Stranga Butiko

Raymond Schwartz. Voĉlegita versio de la tuta libro. Du diskoj. Voĉlegas Stano Marček. Martin: 2008. Suma daŭro: 117 min. €24,00.

 

Fabeloj de Andersen 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8.

Ok kompaktdiskoj kun komplete laŭtlegita 1-a volumo de Fabeloj de Andersen, en komuna plasta kovrilo. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Suma daŭro: 8 horoj 14 min. Rabatita prezo por la kompleto de 8 KD: €80,00 (anstataŭ 8 x 12 = € 96).

 

Fabeloj de la fratoj Grimm 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8.

Ok kompaktdiskoj kun komplete laŭtlegita libro Fabeloj de la fratoj Grimm, en komuna plasta kovrilo. Tradukis Kabe. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Suma daŭro: 7 horoj  32 min. Rabatita prezo por la kompleto de 8 KD: €80,00 (anstataŭ 8 x 12 = € 96).

 

 
Aperis nova numero de BRAZILEI 

 

  

Aperis la 9a numero de la tre altkvalita revuo de nia partnero, BRAZILEI.

Korajn gratulojn al la redaktoro kaj kunlaborintoj.

Ni baldaŭ aperigos artikolojn el la revuo.

 

 
Filmita fulmkurso en Vieno 

 FULMKURSO en VIENO
En nia Ipernity-paĝo vi trovas erojn de filmita kaj detale analizitan 40-minutan propagand-leciono, okazigita en Vieno la 4an de oktobro. 
 La enkondukon vidu ĉi tie:

Fulmkurso numero 1.                                                           

Temoj:

Saluton!

Mia nomo estas Katalin.

   

Fulmkurso numero 2.

Temoj:

Alfabeto kaj la koncernaj 28 vortoj

 

   

Fulmkurso numero 3.

Temoj:

Personaj pronomoj

   

Fulmkurso numero 4.

Temoj:

Landnomoj - Mi vivas en ......... .

   

Fulmkurso numero 12.

Temoj:

Mi ŝatas ______i.

   

Instruas Katalin Kováts. Filmis Edit kaj Tamás Slezák. La filmon muntis: Katalin Kováts. 

 

 

 
Filmitaj lecionoj - Distanctrejnado 

 

Kompletige al la filmoj pri la viena FULMKURSO

jene vi trovas aliajn lecionerojn.

 

   

Instruado de ALFABETO

kun movo kaj muziko

Klarigo ĉi tie:

   

Instruado de PRONOMOJ

Klarigo ĉi tie:

   

 

 

 
Filmraportoj pri la Metiejo dum UK - elsendoj de Parolu, Mondo! 

Parolu, Mondo!

Raportis pri la aranĝoj de edukado.net dum UK en Roterdamo

http://parolumondo.com/  

 

 

1a parto:

http://vimeo.com/1607584

Sylvain Lelarge (Trukoj, instruideoj),

Katalin Kovats (prezento de la retejo)

 

2a parto:

http://vimeo.com/1620241

Intervjuo kun Dennis Keefe (BEK-kurso), Roel Haveman (Referenckadro),

Marc Bavant (Akademio)

 

3a parto:

http://vimeo.com/1666189

Intervjuo kun Ilona Koutny (Universitato Adam Mickiewicz), 

David Keslo (Lingvolanĉilo)

 

 4a parto:

http://vimeo.com/1931503

Korelativa Danco kun Sylvain Lelarge kaj Lotumado de librodonacoj (gvidata de Katalin Kováts)

 

 Movada Foiro:

 http://vimeo.com/1540305

Intervjuo pri la stando de edukado.net (Pinĉilumado) spekteblas de la 2minuto 28 sekundoj.

 

Komuna adreso por la kvar filmoj:

 

http://vimeo.com/album/39245

Dankon al Emilio Cid (redaktoro), al Mirna Marino (filmisto kaj raportisto) kaj al la tuta skipo de Parolu Mondo!

Radio Boa Nova (Radio Bona Novaĵo) 1450 kHz AM San-Paŭlo - Brazilo
La arkivoj de tiu programo ankaŭ aŭdeblas ĉe www.radioboanova.com.br
La entrepreno Rede Boa Nova disponigas por vendado la arkivaron de
nia programo. Por klarigoj aŭ mendoj, bonvolu turniĝi al:
rede@radioboanova.com.br

 

 
Intervjuo en Pola Radio pri la Metieja programo dum UK 

 

 

Pola Radio la 26an de aŭgusto dissendis intervjuon kun Katalin Kováts pri la Metiejo, organizita dum UK en Roterdamo. Klakante al la vorto intervjuo vi povas aŭskulti la programeron (pro teknikaj kialoj alŝutitan al Ipernity)

 

 
UEA premiis edukado.net 

 

 

Ni kun granda ĝojo informas vin pri tio ke dum la ĵus finiĝinta Universala Kongreso de Esperanto, edukado.net prezentis sin dum la Movada Foiro kaj gvidis 16 paroligajn lecionojn je du niveloj, kiujn partoprenis plurcent kongresanoj. La 90-minuta aranĝo METIEJO allogis centon da homoj, kiuj kun intereso rigardis niajn instruilojn, dancis korelative, foliumis la elprintitajn materialojn de la Lerniloteko kaj Metiejo, renkontis niajn kunlaborantojn kaj la verkistojn Stano Marček, Dennis Keefe kaj Paul Gubbins, parolis kun gvidantoj de diversaj projektoj kaj partneraj organizaĵoj. Multaj vizitantoj kunprenis kelkajn el la ĉ. ducent senpagaj brokantaĵoj kaj aĉetis tombolon, dum kiu estis lotumitaj 25 libropremioj.

Dum la semajno estis disdonitaj 1000 pinĉiloj, kiujn multaj el la kongresanoj surhavis kaj espereble laŭcele uzis.

Nia retejo estis  rimarkeble ĉeesta dum la kongreso, kies ferma ceremonio portis al ni grandan surprizon.

Edukado.net ricevis premion de UEA pro ĝia elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto.

La diplomo estis transdonita al Katalin Kováts, redaktoro de la retejo, antaŭ milo da esperantistoj. La prestiĝa rekono de la plurjara agado espereble gvidos al fruktodona partneriĝo de la retejo kaj UEA.  

Feliĉe pro la rekono kaj gratule al nia „frata” retejo lernu! (kiu ricevis la saman diplomon pro sia agado) ni  deziras al vi ĉiuj bonajn somerajn feriojn.

Katalin Kováts, redaktoro

Retejo kaj kuriero de la UK videblas ĉi tie.

Viajn pensojn kaj gratulojn ni volonte legos en la Gastlibro.

Ps. Ni atendas kaj publikigos fotojn, senditajn de la ĉeestintoj, ja dumlabore ni mem ne povis foti.

 
Fotoj el UK de Roterdamo 

 

          Fotoj de Slezákné Tar Edit (Hungario)

 

        La kerno de la teamo:Sylvain, Bea kaj Katalin             -     Angulo de la METIEJO dum UK.

 

Fotokolekton vi povas vidi malferminte tiun ĉi PDF-dokumenton.

      

 

 
EsperantoDVD.net 

 

EsperantoDVD.net

 
MAZI -elŝuteblas en AVIV-formato 

   

La fama videokurso MAZI EN GONDOLANDO (taŭga ne nur infanoj) nun elŝuteblas en la reto.

 

Danke al Jacob Nordfalk, la filmo nun elŝuteblas en AVI-formato (por spekti ĝin vi devas havi la VLC-programon). La du ĉefpartoj formas du filmojn. Ili ne nur elŝuteblas, sed kopieblas sur CD aŭ DVD kaj spekteblas ankaŭ televidile

(Bonvolu ne uzi ilin por okomercaj celoj, nur por instruado ene de familio aŭ via E-grupo.

La elŝutloko estas ĉi tie.

Legu pli en la FILMEJO.

 

 

 

 
Partneriĝo de edukado.net kaj BRAZILEI 

 

        PARTNERIĜO    

 

Ni informas vin, ke nia paĝaro kreis partneran laborrilaton kun la Brazila Sekcio de ILEI.
La ambaŭflanka rekono de aktiva kaj valora laboro de la partnero por la celo helpi Esperanto-instruantojn decidigis kunigi la fortojn kaj subteni unu la alian.

 Jose Roberto Tenorio  

Brazilo estas dekomence tiu lando, el kiu ni havas (post Francio) la plej multe da membroj (aktuale 197 el 1959).

Por pliprofundigi kaj fari la rilaton inter nia paĝaro kaj membroj de BRAZILEI Katalin Kováts kun
Jose Roberto Tenorio sekciestro ekagis por krei plurajn kunlaborajn projektojn kadre de kiuj

BRAZILEI

Ř  informas pri siaj agadoj kaj aranĝoj, rilataj al la instruado de E-o kaj trejnado de E-instruistoj;

Ř  ekde nun vendas edukado.net-eldonaĵojn, inter ili la libreton Poŝamiko;

Ř  sendas lernilojn por ties prezento en la KATALOGO;

Ř  instigas siajn membrojn je uzo de la servoj kaj kontribuoj al la materialoj de edukado.net,

Řpublikigas sur sia retejo la logotipon kaj ligojn al la porinstruista retejo;

Ř  alvokas siajn instruisto-membrojn registri siajn lernejajn kursojn en la sekcio E-lernejoj ;

Ř  helpas en la testado de novtipaj ekzamenoj laŭ la Referenckadro ;

Ř  disponigas al edukado.net siajn metodikajn artikolojn.

 

edukado.net

Ř  prezentas la lernilojn, produktitajn en Brazilo,

Ř  republikigas en la LEGEJO en aparta sekcio artikolojn de BRAZILEI;

Ř  informas la tutmondan legantaron pri la poresperantaj laboro kaj aranĝoj en Brazilo

Ř  helpas en metodikaj demandoj, ellaborado de programoj kaj per konsiloj al unuopaj membroj, kursgvidantoj kaj kursorganizantoj;

Ř  aktive agas por ke la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj la novtipa ekzamensistemo estu konata kaj aplikata ankaŭ en Brazilio.

 

La supra listo prezentas nur kelkajn nunajn ideojn, kiuj certe multobliĝos kun la paso de la tempo.

Vidu jen kelkajn jamajn rezultojn de nia kunlaboro:

 

Legu la lastan revuon de BRAZILEI, en kiu vi trovas intervjuon kun Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net.

Serĉu en la LEGEJO la sekcion BRAZILEI, kie ni regule aperigos novajn artikolojn de nia partnero.

   

BRAZILEI- transprenitaj artikoloj 

Kadre de kunlaboro kun BRAZILEI nia redakcio transprenas valorajn kaj utilajn metodikajn artikolojn el la fakrevuo de la Brazila sekcio de ILEI. Dankon por la permeso publikigi ilin en nia retejo. La artikolojn vi povas retrovi ankaŭ en aliaj rubrkoj de la LEGEJO, depende de ilia konkreta temo.

artikoloj (5)

ARTIFIKOJ POR EVITI KONSULTON AL VORTARO

verkis: TENORJO, Joseo /BRAZILEI, n-ro 4/2007

 

PRI LA VALORO RAKONTI KAJ AŬSKULTI RAKONTOJN

verkis: VIANA, Paulo Sergio /BRAZILEI, n-ro 4/2007

 

Paroligante la lernantaron

verkis: NASCENTES, Paulo / BRAZILEI, n-ro 5/2007

 

Valoro de bildrakontoj - unua parto

verkis: TENORJO, Joseo /BRAZILEI, n-ro 5/2007

 
 Bildstriaj herooj ekinvadis lernoĉambrojn - dua parto

verkis: TENORJO, Joseo/BRAZILEI, n-ro 6/2008

 

 

 

La videjo de Emilio Cid prezentas pedagogie utilajn sugestojn pri tio, kiel oni povas plibonigi sian parolfluecon.

  

Vi povas trovi en al retejo multajn filmetojn ankaŭ pri brazilaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

 

Kun espero je multaj fruktodonaj interŝanĝoj la partneriĝon feliĉe salutas: Katalin Kovats, redaktoro

 

 
MANLIBRO - elŝutebla nun 

 

   

  ĉi-sube elŝuteblas la

Manlibro pri instruado de E-o.

 

Pro tio, ke tiu utila libro, kolekto de artikoloj kaj studoj pri lingvoinstruado, estas malfacile akirebla, ni nun publikigas ĝin rete. Ĝi estas eldonaĵo de E@I kaj ILEI, sed kiam mi akceptis la taskon redakti ĝin kaj kompletigi per artikoloj, mia kondiĉo estis havi la rajton rete disponigi la libron en www.edukado.net, de kie ĉiuj povas POR PROPRAJ CELOJ elŝuti ĝin.

Pluraj el la unuopaj artikoloj (en printebla formo) jam aperis en la LEGEJO, kiujn oni povis elŝuti jam de pli ol du jaroj. Mankis tempo reenpaĝigi la ceterajn, sed la projekto daŭre estas sur la listo de farendaĵoj.

Jen nun la tuta libro en unu dokumento, uzu ĝin por pliboniĝi en la instrulaboro. Tiu PDF-dosiero estas la 2a eldono. Vi devas scii, ke kun la tempopaso kelkaj el la enlibraj aferoj malaktualiĝis (ekz. tiuj pri la Referenckadro kaj lingvoniveloj!). La aktualigojn mi planas fari en la sekvaj monatoj kaj publikigi en la LEGEJO.

Atentigo kaj peto: La elŝutita materialo estas printebla kaj disvastigebla por nekomercaj celoj. Se vi volas disvastigi ĝin, ni petas uzi nur ligon al nia paĝaroNE ALŜUTU LA LIBRON mem al ajna paĝaro!

Dankon por via kompreno.     Katalin Kováts, redaktoro

Helpu pretigi la sekvan, korektitan eldonon de la libro. Vidu nian anoncon pri tio.

Bona okazo, ke vi esprimu vian opinion pri la utilo de tiu eldonaĵo.

 

 
Subtenu nin pere de la serĉilo Hooseek 

 

Subtenu edukado.net

ĉu vi jam aŭdis pri Hooseek? Ĝi estas nova interreta serĉilo, kiu ebligas ne nur rapidan serĉon pri dosieroj, bildoj aŭ vortaroj kun novaj ebloj, sed ankaŭ subtenas ne-registarajn organizojn kaj akceptis subteni kaj subtenigi ankaŭ edukado.net.
Teknike la plej interesaj novaĵoj estas la forfalo de la butono « sekva paĝo » por daŭrigi la serĉadon. La sekvaj rezultoj afiŝiĝas aŭtomate malsuprenirante en la paĝo. Trafajn rezultojn oni povas kolekti flanke kaj konsulti poste.

La uzantoj serĉante en la reto tra tiu ĉi serĉilo povas samtempe subteni ĝis 4 ne-registarajn organizojn. Sufiĉas alklaki la ruĝan koron kaj aldoni la organizon. (Nia nomo estas edukado.net – sen www!)

Plej simple estas se vi klakas rekte ĉi tien aŭ al la supra logotipo.

Oni povas proponi organizojn ne-aperantajn surliste, sed nepras ke ili havu adreson en Eŭropo.
Ekprovu tiun novan ilon kaj uzante ĝin subtenu Esperanto-organizojn!
La adreso de la franclingva retejo estas: www.hooseek.com

Hieraŭ kun 5 subtenantoj ene de unu tago ni jam kolektis 0.05 eŭrojn.

Se vi volas kaj povas pli efike kaj rapide kontribui al la plibonigo kaj teknika modernigo de edukado.net eble konsultu la paĝon Subtenu nin!   Dankon.

31  januaro 2008

 
Novaĵoj de la KATALOGO 

 

 

 

 

 
Libro-propono el nia KATALOGO 

Hodiaŭ ni prezentas la suban lernilon.

Klaku cxi tien por legi pli pri gxi

ESPERANTO - Zagreba Metodo -
kroata versio (9a eld.)

IMBERT, R. - SEKELJ, T. - ŠPOLJAREC, I. - ŠTIMEC, S. - TIŠLJAR, Z.

Klaku ĉi tien por legi pli pri ĝi.

 
Ridetu kaj lernu! 

 

 

lernu!

Tiujn kaj aliajn lernu!-reklamojn vi povas trovi ĉi tie.

 

 
EDU - Aktuala situacio pri la lerneja E-instruado 

Saluton,


Cirkulero iras al ĉiuj kursgvidantoj, kiuj iam registris klason ĉe la sekcio E-o en lernejoj, en la paĝaro www.edukado.net.
Mi infomas vin, ke post la antaŭe anoncita ’purigado’ momente troviĝas:

82 lernejoj el 26 landoj kun entute 2099 lernantoj. 



Pro malaktualaj informoj ĉi-nokte mi devis retiri pli ol 20 grupojn. Plurfoje tuta lando kun siaj ĉiuj klasoj forfalis el la listo. Sed bonŝance en la lastaj tagoj, danke al la alvoko, registriĝis preskaŭ 10 novaj lernejoj.  Apartan dankon al Maria Marcziak, kiu alarmis la polajn kolegojn.
Laŭ la nuna situacio en la sekcio ’E-o en lernejoj’  la sube indikitaj landoj havas la plej multajn registritajn E-lernejojn :

    

            ·   Germanio  kun 14 lernejoj (plejparte en Herzberg!)

       ·     Pollando kun 11 lernejoj

·      Brazilo , Hungario kaj Italio po 5 lernejoj

·      Ĉeĥio kaj Francio kun po 4 lernejoj.
 
En la ceteraj 16 landoj funkcias 1-2 grupoj laŭ la listo.
Espereble la mizera statistiko indikas ne la veron kaj estas multe pli da lernejoj en la mondo, kie oni instruas Esperanton.
La fakto, ke ni dum la pledadoj por la enkonduko au oficialigo de Esperanto-instruado en lernejoj ne povas utiligi pli riĉan liston ol la nunan, estas problemo al ni ĉiuj.
Nia redakcio kunlabore kun la laborgrupo LINGVOLANĈILO kaj s-ro Pirlot provas fari ĉion por akiri realan bildon pri la situacio de E-instruado en la mondo kaj por tio edukado.net  daŭre donas lokon kaj eblon al la registrado de kursoj, disponigas kursinformojn kaj kunlaboreblojn, provizas la kolegojn per riĉa instrumaterialo. Profitu el la servoj.
Koran dankon al ĉiu, kiu kunlaboris, reagis, informis aŭ aktivigis siajn datumojn.
Kaj bonvenon al ĉiu nove registronto en la sekcio E-o en lernejoj!

------------------------------
Praktikaj informoj:
Tiuj kolegoj, kies lernejo nun ne videblas aktiva en la sekcio ’E-o en lernejoj’, sed ili iam ŝatus reaktivigi siajn datumojn, bonvolu kontakti min kaj peti, ke mi aktivigu la malnovan formularon, kiun la kolegoj poste povas ĝustigi. Mi nenion forĵetis, simple retiris la malaktivajn de la publika vido.
Tiuj, kiuj ricevas nun tiun mesaĝon kaj neniam plu volas la informojn aŭ alvokojn, skribu al mi kaj petu forigon de siaj kursoj kaj nomo el la datumbazo.
http://www.edukado.net/pagina/E-o+en+lernejoj/154//!


Dezirante sukcesan laboron salutas vin:  Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net 

 

 

 
Novaĵoj en la METIEJO 

 

 KUNVOAĜU- du ekzercoj al la                               senditaj de

 

Dek-sesa ĉapitro : Novaĵoj el la hejmo

Dek-sepa ĉapitro: Verdulo!

Tri ekzercimaterialoj

Klaku ĉi-supre.

 

  

Arlette Plutniak

 

 

       

 
Traduktasko por la ARTO-ŜOKO-anoj en Le Touquet - Aktuala 

 

 Traduktasko por la ARTO-ŜOK-anoj en Le Touquet

 Bv rigardi ĉi tie kiel statas la elektoj:

1 jul 1880 133 102 103 Claude L.ongua-Epée
2 1881 nov 10- 156 129 130  Martine?
3 1881. nov 12 157 133 134  Claude L.ongua-Epée  kaj Josefo
4 1882 apr 15 c 187 172 172  Francine Longue-Epée 
5 1883 sept 2 318 290 290  Anne
6 1883 sept 4 319 293 294  Daniel W.
7 1883 sept 26 328 304 306  Josep
8 1883 sept 26 328 307 308  Françoise Gaillard
9 1883 dec 17 346 314 315 Edmondo
10 1884 okt. 378 328 329  Claude Lhotte
11 1888 maj 26 490 368 368  Tereza
12 1888 jul 9 506 380 381 Arlette
13 1884 sept 24 542 416 417  
14 1889 marc 19 579 472 473  Andre
15 1889 sept 19 607 528 529  Claude Jausions
16a 1886 jun Theo al la patrino      Irene
 16b 1887.mart.14 Theo al WIL      Monique
 16c 1887 apr.25 Theo al Wil      Monique
17 1890 aug.24 Theo al la patrino kaj WIL Fotokopio ĉe Katalin    
18 1890 aug.1 Theo por la patrino      Chris
19 1890 jul 22 Theo por Vincent      Andrea
20 1890 jul 23 652      Elena
21 1890 maj-junio 635 Vincent por Theo Fotokopio ĉe Katalin   Hubert kaj Michelel
22 1894 jan Mirbeau pri Tanguy  Fotokopio ĉe Katalin    Jean-Pierre kaj Francoise