Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
08-09-2010

Vizitoj: 1947422
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> Anoncoj
Anoncoj
 
< reen al la listo
Datoj: 2010-07-11 ĝis 2010-10-01
LANDO: Tutmonde
Loko: Ĉie
Temo: Novaj rekordoj dum la 12a KER-ekzamensesio
Anoncanto: Katalin Kovats
X
katalin ikso.net
Anonco: La 5-6an de julio 2010 en Slovakio kaj Usono paralele okazis la 12a sesio de la novaj KER-ekzamenoj.
La aranĝoj SES (Somera Esperanto-Studado) en Piešťany (Slovakio), renkontiĝo de lernu-anoj kaj NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) en la universitato de San-Diego (Usono) gastigis la 12an sesion de la nova ekzamensistemo.
Danke al la zorga kaj aktiva antaŭpreparo kaj la multnombra partoprenantaro de la eŭropunia Grundtvig-projekto, dum la ĝemelsesio la ekzamenojn trapasis entute 48 personoj, je unu pli ol en la sesio dum la UK en Bjalistoko.

En Slovakio ekzameniĝis: 35 personoj, 11 je nivelo B1, 10 je nivelo B2 kaj 14 je nivelo C1.
La kandidatoj venis el 10 landoj: 21 el Pollando, 4 el Slovakio, 2 el Hispanio, 2 el Nederlando, po 1 el Britio, Danio, Germanio, Rumanio, Rusio, Svedio.

En Usono ekzameniĝis 13 kandidatoj, 11 personoj el Usono, po 1 el Meksiko kaj Kanado. La plej populara nivelo estis C1 kun 10 kandidatoj. Je nivelo B1 ekzameniĝis 2, je nivelo B2 unu persono.

En la du sesioj, en la ekzamenaj komisionoj laboris: Zsófia Kóródy, Márta Kovács, Petra Smidéliusz, Petro Zilvar, Katalin Kováts, Duncan Charters. Dankon pro ilia laboro.
En NASK estis interese ke decidis akiri ekzamenspertojn ankaŭ pluraj el la gvidantoj de la kursaro. La komuna ekzameniĝo de profesoroj kaj studentoj donis prestiĝon por la ekzamensistemo.

Sume la 12an sesion trapasis 48 personoj el 13 landoj
kaj per tio ni havas nun entute 186 trapasintojn el 31 landoj de la mondo.
Ŝanĝiĝis la rekordlisto kaj Pollando transprenis la unuan lokon kun 28 kandidatoj. Gratulojn al niaj polaj samideanoj. Zamenhof fierus pri ili. Pollandon sekvas Germanio kun 26 kaj Francio kun 25.

Estas ne tute reale esperi, ke dum la proksimaj 13a ekzamensesio, okazigota dum UK en Kubo aŭ la 14a en Lignano, dum la Itala Kongreso, ni sukcesos superi la ĝisnunan rekordon, sed ni restas esperplenaj.
Kontaktadreso:
Al tiuj ĉi sesioj eblos aliĝi rete ĉe katalin@ikso.net aŭ surloke dum la aranĝoj.

Katalin Kováts, gvidanto de la ekzamenkomitato de UEA