|
En tiu sekcio de nia paĝaro ni klopodas krei retan datenbazon pri la lernejaj oficialaj Esperanto-kursoj, kiuj laŭ diversaj leĝoj kaj reguloj eniris la landan instrusistemon. La ekzisto de tia listo povas helpi al la lernejoj ekkoni unu la alian, kontaktiĝi kaj ŝanĝi spertojn, kio tutcerte altigos la nivelon kaj plifortigas la motivojn de la lernado de la internacia lingvo. La listo povas helpi ankaŭ por inform- kaj varboceloj, pruvante la disvastiĝecon de Esperanto. Por trovi la diversajn lernejojn, bonvolu uzi la maldekstre troviĝantajn serĉkriteriojn.
Momente en la datumbazo estas
57 lernejoj el 24 landoj kun entute 1374 lernantoj.
La kolegoj, kiuj volas aktualigi siajn informojn aŭ registri novan kurson, bv. unue legi la dokumenton kun la klarigoj.
|
Por aldoni novan E-lernejon klaku ĉi tien |
Por la lernantoj de la oficiale listigitaj kursoj la kursgvidantoj rajtas rabatpreze aĉeti la eldonaĵon de nia paĝaro. Legu pri ĝi en la paĝo de Poŝamiko

|