Aldonu vian mesaĝon.
nova
|
Retadreso: klaku ĉi tien
mnazare.laroca  gmail.com
Dato: 2-08-2010
Loko: Juiz de Fora - MG
Komento:
Elkorajn gratulojn pro via belega laboro, Katalin Kovats!
Mi partoprenis la 95-an UK, en Havano, kaj mi multe lernis pere de viaj lecionoj!
Dio benu vin kaj vian familion!
Samideane via,
Nazaré (el Brazilo)
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
roi_rien366  libero.it
Dato: 24-03-2010
Loko: Arcevia (AN) Italujo
Komento:
Saluton!
Ekde hieraŭ mi estas la 2103a membro de tiu ĉi bela komunumo.
Mi vere ne havas aĝon de lernanteto, tamen havas la saman entuziasmon kaj..., kiel oni diras en Italujo, "la ekzamenoj neniam finiĝas!"
Bondezirojn al ĉiuj,
Fortikaĵulo (Irnerio)
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
esperanto_momix  yahoo.it
Dato: 16-12-2009
Loko: La Chaŭ-du-Milieu
Komento:
Feliĉan naskiĝtagon, edukado.net!!!! (Kaj ankaŭ al Katalin! ;))
Kaj feliĉan baldaŭan renaskiĝon!!!! ;o)
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
slezakne.tar.edit  t-online.hu
Dato: 15-12-2009
Loko: Mosonmagyarovar
Komento:
Kara Katalin kaj ĉiuj kunlaborantoj de edukado.net! Mi elkore gratulas al vi okaze de la 8-jariĝo de la paĝaro kaj deziras ĉion bonan por la sekvaj jaroj! Amike: Edit Slezákné Tar el Hungario
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
lilykandolo  yahoo.fr
Dato: 3-11-2009
Loko: Kinshaso DR Kongo
Komento:
Mi celas gastigi ajn esperantistojn se li ne povas pagi lian hotelon
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
kekcd  yahoo.fr
Dato: 3-11-2009
Loko: Kinshaso DR Kongo
Komento:
Mi celas gastigi esperantistojn,se mankas rimedojn por pagi hotelon
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
patricksandrine  gmail.com
Dato: 20-07-2009
Loko: Nov-Kaledonio
Komento:
Ni deziras informi ĉiujn, ke la "koresponda-servo" ege valoras kaj efikas. Ni aperigis korespondan peton por NovKaledonia Esperanto-Asocio por ke la lernantaro en nia lando povu ekkorespondi tutmonde en Esperanto, kaj trovi geamikojn ĉie. Post nur 3 tagoj, ni devis forigi la anoncon pro multe pli da amikaj respondoj ol ni atendis kaj bezonis. Ni ricevis respondojn el Ĉinio, Pollando, Afriko, Francio, Hungario. Elkoran dankon al ĉiuj respondintoj, kaj por tiuj, kiuj hezitas trovi korespondamikojn per la tiea koresponda servo, ni simple diras : Ne hezitu plu, vi ja trovos kion vi bezonas, kaj multe pli. Dankon ankaŭ al la teamo de Edukado.net pro la valora laboro. Amike el NovKaledonio.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
werner.pfennig  t-online.de
Dato: 29-03-2009
Loko: Germanio, Neubrandenburg
Komento:
gratulon kaj dankon al la lernu-kolektivo. Daurigu! Via reta oferto estas kiel lingv vardomo.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
felix  tejo.org
Dato: 29-01-2009
Loko: Berlin
Komento:
Fininte la organizadon de Esperantokurso, mi pensis pri divido de miaj spertoj kaj pensoj en taŭga formo kaj venis al la konkludo, ke tio povas esti interesa trans la limoj de Berlino. Mi komencis verki manlibron, kiun eblas publikigi poste en la interreto kaj ankaŭ papere por plialtigi la sukceson de aliaj kursestroj kaj eviti, ke eraroj faratas duoble. La dokumenton vi povas vidi je
http://docs.google.com/Doc?id=dc5b2pmn_22gw686mhh
Se vi volas kunlabori ekzistas almenaŭ du eblecoj:
1) Simpla helpo per verkado de teksto, kie jam estas iu subĉapitro. Elpensu ion laŭ la titolo. (Se mi ne konsentas, ni diskutos.)
2) Aldoni enhavon: Se vi kredas, ke io mankas - kio tre bone eblas - aldonu ĝin kaj ekverku.
Konkrete mi bezonas homon, kiu jam instruis per rekta metodo kaj povas priskribi siajn spertojn. Ankaŭ priskribo de novaj instrumetodoj kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj taŭgas.
En ambaŭ kazoj kontaktu min rekte por ricevi la necesajn rajtojn.
Esperante je helpo de la komunumo por la bono de la Esperantojunularo :)
Felix
ĉe
tejo
punkto
org
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
slezakne.tar.edit  t-online.hu
Dato: 29-01-2009
Loko: Mosonmagyarovar
Komento:
Kara Katalin! Mi elkore gratulas Vin kaj ĉiujn Viajn kunlaborantojn okaze de la aliĝo de la 1800-a membro!!!! (Intertempe mi vidas, ke jam aliĝis eĉ la 1810-a!!) BONEGE!!
Amike: Edit
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ivo.schenkel  telenet.be
Dato: 3-01-2009
Loko: Kessel-Lo
Komento:
Okaze de la nova jaro, mi volas sendi al Katalin kaj al ĉiuj kunlaborantoj miajn plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Edukado.net daŭre konvinku instruistojn plulabori por prepari novajn esperantistojn kiuj volas lukti por la "afero".
Koran dankon pro la multaj lerniloj kiuj ĉiam denove helpas instruistojn je ilia laboro.
Ivo Schenkel
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ranieri.clerici  tin.it
Dato: 21-12-2008
Loko: Romo
Komento:
Kara Katalin,
kial vi vekas admiron pro la kvalito kaj persisto de via laboro kaj meritas dankon de Esperanto-instruistoj, tio klaras el la multaj sinceraj mesaghoj kiujn vi ricevadas, chi tie kaj aliloke.
Mi intencas chi-okaze rimarkigi, ke la materialo de edukado.net ne nur utilegas al la instruistoj, sed ghi ankau povas tre efiki informe kaj reklame, char neniu unuopa instruilo - kiom ajn brila kaj moderna-media - tiel bone efikas kiel edukado.net kiam necesas dokumenti la kvaliton, buntecon kaj richecon de la priesperanta instruilaro.
Admire kaj amike,
Ranieri Clerici
Uea-vicprezidanto
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
rglossop  mindspring.com
Dato: 19-12-2008
Loko: Usono
Komento:
Kara Katalin,
Gratulon pro via tre grava laboro ĉe edukado.net dum sep jaroj. Vi helpas nin multe eĉ kiam vi ne scias ke vi faras tion.
Post la komenco de la jaro mi denove instruos 2 aw 3 klasojn. Mi metos la informon en la retejo kiam mi certos pri la detaloj, ekzemple, kiom da lernantoj.
Gratulon kaj Dankon.
Ron Glossop
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
patrick.pellegrin  skynet.be
Dato: 16-12-2008
Loko: Belgio
Komento:
Mi tute ne scias kion mi farus sen Edukado.net : kie trovi la taŭgan ekzercon, la materialon por lernigi la alfabeton, la poemon lernindan, la kanton kantindan,???Pro tio mi dankas vin kaj deziras longan vivon al Edukado.net. La nepoj vin benos.....Ĝojegan datrevenon! Françoise el Bruselo
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
mjb0  wanadoo.fr
Dato: 16-12-2008
Loko: Parizo
Komento:
Jam sep jaroj! La bebo bele maturiĝis. Amike al Katalin kaj Sylvain.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ludoviko44  yahoo.com.br
Dato: 16-12-2008
Loko: Rio, Brazilo
Komento:
Gratulon, Katalin, pri la bela laboro farata de vi kaj teamo! Longan Vivon por Edukado.net!
Aloísio Sartorato
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
herve.mougin1  libertysurf.fr
Dato: 16-12-2008
Loko: Francio
Komento:
Ĝojan datrevenon kaj plenan sukceson !
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
rectorate  ejusto.ru
Dato: 16-12-2008
Loko: Moskvo
Komento:
La plej korajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la paĝara naskiĝtago. Via senlaca kaj ege utila laboro bonege kontribuas al prospero de nia movado kaj pli kaj pli proksimiĝanta tutmonda oficialigo de nia verda revo.
Je nomo de la familia E-triopo,
amike, Gennadij + Liana kaj Sofia.
Profesoro Gennadij M. Shilo,
Europa Jurscienca Universitato Justo
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
joe.cunnac  wanadoo.fr
Dato: 16-12-2008
Loko: Francio
Komento:
Felichan 7an datrevenon al chiuj edukado.net-anoj !
Kvankam mi ne uzas ghin (mi ne instruas) mi ja scias kiom grava estas tiu pagharo. Longan vivon !
Plej amike,
Joëlle Cunnac
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
geza  banyai-kkt.sulinet.hu
Dato: 16-12-2008
Loko: Kecskemet, Hungario
Komento:
Kara Katalin,
mi deziras gratuli kaj esprimi mian plenkoran dankon al via sindona sepjara laborego por "edukado", kiu fariĝis la ĉefa fonto de ĉiaj informoj pri Esperanto.
Dezirante pluajn sukcesajn jarojn, bondeziras:
Geza Kurucz
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
zsofia.korody  esperanto.de
Dato: 16-12-2008
Loko: Herzberg, Germanio
Komento:
Kara Katalin!
Kore mi gratulas al vi! Mi bone scias, kiom multe da laboro, persista,
kompetenta kaj fake altnivela agado estas malantaŭ la atingoj de tiuj
7jaroj.
Ni, uzantoj, instruistoj, gekolegoj, lernemuloj, ktp. rapide kaj ĝoje
alklakadas la bone redaktitajn paĝojn serĉante, trovante la
bezonatajn informojn, helpilojn, utilajn materialojn.
Ni esperas havi tiun komforton ankaŭ en la sekvaj 7, x oble 7 jaroj!
Dankon pro la investita tempo, energio, scio, .... pro ĉio!
Kun koraj salutoj el Herzberg
Zsofia Korody
prezidanto de AGEI, germana sekcio de ILEI
estrarano de ILEI (instrukapabligo kaj edukcentroj)
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
esperanto  saluton.net
Dato: 16-12-2008
Loko: Azio
Komento:
Nome de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado),mi kore gratulas vian 7 jariĝon de via eduko.net.
Mi alte taksas vian brilan kontribuon por nia movado tra via enhavriĉa retpaĝo.
Plian kaj pluan progreson mi esperas.
Kun koraj salutoj,
Sincere via, LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
esperanto_momix  yahoo.it
Dato: 15-12-2008
Loko: L a C h a u x - d u - M i l i e u
Komento:
Feliĉan naskiĝtagon al edukado.net kaj elkorajn gratulojn al Katalin pro ŝia valora laborego!
Amike, Monika
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
wimjansen  casema.nl
Dato: 15-12-2008
Loko: Katwijk
Komento:
Gratulon pro la senriproĉa profesieco de la tuta laboro. Mi, kiel relative nova uzanto, volus, ke la multaj funkcioj de edukado.net estu uzataj pli intense kaj pli konsekvence de kolegoj instruistoj kaj esploristoj.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
amikoj  gmail.com
Dato: 15-12-2008
Loko: Brazilo
Komento:
Simple la plej bona paĝaro esperanta en la tuta mondo! Gratulon! Ke ĝi daŭru ankoraŭ multajn jarojn!
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
horsan  piszkenet.hu
Dato: 15-12-2008
Loko: Lábatlan, Hungarujo
Komento:
Kvankam mi ne estas instruisto, mi jam dum jaroj kolektas la aperigitajn lernilotekerojn, kaj mi volonte solvos la lecionojn. Eble, se mi kolektos mian kuraĝon, ankaŭ mi sendos iun.
Mi elkore gratulas al la datreveno!
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
Leo.De.Cooman  pandora.be
Dato: 14-12-2008
Loko: Ingelmunster
Komento:
Miajn plej korajn gratulojn al nia kara Katalin kaj al ĉiu kunlaborintoj pro la 111-a de Edukado.net. Ĉu mi mistajpis? Tute ne! Mi skribis la nombron laŭ la duuma sistemo... kiel faras komputiloj. :o)
Kaj mi esperas daŭradon de Eduko... ĝis ĉiu homo en la mondo estos entuziasma malkovrinto de nia kara lingvo!
Amike salutas Leo
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
slezakne.tar.edit  t-online.hu
Dato: 14-12-2008
Loko: Mosonmagyaróvár, Hungario
Komento:
Kara Katalin! Mi klopodas kunĝoji kaj kunfesti! Elkore mi gratulas Vin kaj ĉiujn Viajn kunlaborantojn, helpantojn kaj deziras al Vi bonegan sanon kaj multe da energio por daŭrigi tiun gravegan laboron!!! Amike: Edit
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
hschmitzpul  gmx.de
Dato: 14-12-2008
Loko: Pulheim, Germanio
Komento:
Kara Katalin,
la 7-jara jubileo - nekredeble !
Gratulon pro tiu giganta atingo kaj la bonegaj servoj, kiujn vi kaj viaj kunlaborantoj
ofertas al ni instruistoj kaj kursgvidantoj.
Estis ankau tre bona ideo listigi ĉiujn tiujn servojn en via retletero: kelkaj estis novaj por mi, ĉar plej ofte mi "nur" uzas la Lernilotekon.
Ĉion bonan por vi kaj via familio, feliĉan Kristnaskon kaj bonan novan jaron deziras
admire, dankeme kaj kolege,
Harald Schmitz el Pulheim, Germanio
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
esperantisto  live.com
Dato: 14-12-2008
Loko: Givataiim ISRAELO
Komento:
Edukado.net: absolute nemalhavebla servo.
Sendube LLZ fierintus pri ĝi!
Gratulojn kaj korajn bondezirojn pro ĝia 7-a naskiĝtago.
|
| |