Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
14-03-2010

Vizitoj: 1808801
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Pri edukado.net >> Gastlibro
Gastlibro
Anonctabulo kun 462 mesaĝoj     1 - 30    
1    2    3    4    5    6    7    8    9    10    11    12    13    14    15    16
Aldonu vian mesaĝon.
nova
462. Monika 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
esperanto_momix yahoo.it
Dato: 16-12-2009

Loko: La Chaŭ-du-Milieu
Komento:
Feliĉan naskiĝtagon, edukado.net!!!! (Kaj ankaŭ al Katalin! ;)) Kaj feliĉan baldaŭan renaskiĝon!!!! ;o)
 
461. Edit Slezakne Tar 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
slezakne.tar.edit t-online.hu
Dato: 15-12-2009

Loko: Mosonmagyarovar
Komento:
Kara Katalin kaj ĉiuj kunlaborantoj de edukado.net! Mi elkore gratulas al vi okaze de la 8-jariĝo de la paĝaro kaj deziras ĉion bonan por la sekvaj jaroj! Amike: Edit Slezákné Tar el Hungario
 
460. Liliane Kandolo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
lilykandolo yahoo.fr
Dato: 3-11-2009

Loko: Kinshaso DR Kongo
Komento:
Mi celas gastigi ajn esperantistojn se li ne povas pagi lian hotelon
 
459. Viktor Lufimpu 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
kekcd yahoo.fr
Dato: 3-11-2009

Loko: Kinshaso DR Kongo
Komento:
Mi celas gastigi esperantistojn,se mankas rimedojn por pagi hotelon
 
458. Sandrine Martin 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
patricksandrine gmail.com
Dato: 20-07-2009

Loko: Nov-Kaledonio
Komento:
Ni deziras informi ĉiujn, ke la "koresponda-servo" ege valoras kaj efikas. Ni aperigis korespondan peton por NovKaledonia Esperanto-Asocio por ke la lernantaro en nia lando povu ekkorespondi tutmonde en Esperanto, kaj trovi geamikojn ĉie. Post nur 3 tagoj, ni devis forigi la anoncon pro multe pli da amikaj respondoj ol ni atendis kaj bezonis. Ni ricevis respondojn el Ĉinio, Pollando, Afriko, Francio, Hungario. Elkoran dankon al ĉiuj respondintoj, kaj por tiuj, kiuj hezitas trovi korespondamikojn per la tiea koresponda servo, ni simple diras : Ne hezitu plu, vi ja trovos kion vi bezonas, kaj multe pli. Dankon ankaŭ al la teamo de Edukado.net pro la valora laboro. Amike el NovKaledonio.
 
457. Pfennig, Verner 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
werner.pfennig t-online.de
Dato: 29-03-2009

Loko: Germanio, Neubrandenburg
Komento:
gratulon kaj dankon al la lernu-kolektivo. Daurigu! Via reta oferto estas kiel lingv vardomo.
 
456. Felix 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
felix tejo.org
Dato: 29-01-2009

Loko: Berlin
Komento:
Fininte la organizadon de Esperantokurso, mi pensis pri divido de miaj spertoj kaj pensoj en taŭga formo kaj venis al la konkludo, ke tio povas esti interesa trans la limoj de Berlino. Mi komencis verki manlibron, kiun eblas publikigi poste en la interreto kaj ankaŭ papere por plialtigi la sukceson de aliaj kursestroj kaj eviti, ke eraroj faratas duoble. La dokumenton vi povas vidi je http://docs.google.com/Doc?id=dc5b2pmn_22gw686mhh Se vi volas kunlabori ekzistas almenaŭ du eblecoj: 1) Simpla helpo per verkado de teksto, kie jam estas iu subĉapitro. Elpensu ion laŭ la titolo. (Se mi ne konsentas, ni diskutos.) 2) Aldoni enhavon: Se vi kredas, ke io mankas - kio tre bone eblas - aldonu ĝin kaj ekverku. Konkrete mi bezonas homon, kiu jam instruis per rekta metodo kaj povas priskribi siajn spertojn. Ankaŭ priskribo de novaj instrumetodoj kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj taŭgas. En ambaŭ kazoj kontaktu min rekte por ricevi la necesajn rajtojn. Esperante je helpo de la komunumo por la bono de la Esperantojunularo :) Felix ĉe tejo punkto org
 
455. Edit Slezakne Tar 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
slezakne.tar.edit t-online.hu
Dato: 29-01-2009

Loko: Mosonmagyarovar
Komento:
Kara Katalin! Mi elkore gratulas Vin kaj ĉiujn Viajn kunlaborantojn okaze de la aliĝo de la 1800-a membro!!!! (Intertempe mi vidas, ke jam aliĝis eĉ la 1810-a!!) BONEGE!! Amike: Edit
 
454. Ivo Schenkel 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ivo.schenkel telenet.be
Dato: 3-01-2009

Loko: Kessel-Lo
Komento:
Okaze de la nova jaro, mi volas sendi al Katalin kaj al ĉiuj kunlaborantoj miajn plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Edukado.net daŭre konvinku instruistojn plulabori por prepari novajn esperantistojn kiuj volas lukti por la "afero". Koran dankon pro la multaj lerniloj kiuj ĉiam denove helpas instruistojn je ilia laboro. Ivo Schenkel
 
453. Ranieri Clerici 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ranieri.clerici tin.it
Dato: 21-12-2008

Loko: Romo
Komento:
Kara Katalin, kial vi vekas admiron pro la kvalito kaj persisto de via laboro kaj meritas dankon de Esperanto-instruistoj, tio klaras el la multaj sinceraj mesaghoj kiujn vi ricevadas, chi tie kaj aliloke. Mi intencas chi-okaze rimarkigi, ke la materialo de edukado.net ne nur utilegas al la instruistoj, sed ghi ankau povas tre efiki informe kaj reklame, char neniu unuopa instruilo - kiom ajn brila kaj moderna-media - tiel bone efikas kiel edukado.net kiam necesas dokumenti la kvaliton, buntecon kaj richecon de la priesperanta instruilaro. Admire kaj amike, Ranieri Clerici Uea-vicprezidanto
 
452. Ron Glossop 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
rglossop mindspring.com
Dato: 19-12-2008

Loko: Usono
Komento:
Kara Katalin, Gratulon pro via tre grava laboro ĉe edukado.net dum sep jaroj. Vi helpas nin multe eĉ kiam vi ne scias ke vi faras tion. Post la komenco de la jaro mi denove instruos 2 aw 3 klasojn. Mi metos la informon en la retejo kiam mi certos pri la detaloj, ekzemple, kiom da lernantoj. Gratulon kaj Dankon. Ron Glossop
 
451. Francoise Pellegrin 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
patrick.pellegrin skynet.be
Dato: 16-12-2008

Loko: Belgio
Komento:
Mi tute ne scias kion mi farus sen Edukado.net : kie trovi la taŭgan ekzercon, la materialon por lernigi la alfabeton, la poemon lernindan, la kanton kantindan,???Pro tio mi dankas vin kaj deziras longan vivon al Edukado.net. La nepoj vin benos.....Ĝojegan datrevenon! Françoise el Bruselo
 
450. Marc BAVANT 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
mjb0 wanadoo.fr
Dato: 16-12-2008

Loko: Parizo
Komento:
Jam sep jaroj! La bebo bele maturiĝis. Amike al Katalin kaj Sylvain.
 
449. Aloísio Sartorato 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ludoviko44 yahoo.com.br
Dato: 16-12-2008

Loko: Rio, Brazilo
Komento:
Gratulon, Katalin, pri la bela laboro farata de vi kaj teamo! Longan Vivon por Edukado.net! Aloísio Sartorato
 
448. Hervé MOUGIN  
Retadreso: klaku ĉi tien
X
herve.mougin1 libertysurf.fr
Dato: 16-12-2008

Loko: Francio
Komento:
Ĝojan datrevenon kaj plenan sukceson !
 
447. Gennadij M. Shilo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
rectorate ejusto.ru
Dato: 16-12-2008

Loko: Moskvo
Komento:
La plej korajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la paĝara naskiĝtago. Via senlaca kaj ege utila laboro bonege kontribuas al prospero de nia movado kaj pli kaj pli proksimiĝanta tutmonda oficialigo de nia verda revo. Je nomo de la familia E-triopo, amike, Gennadij + Liana kaj Sofia. Profesoro Gennadij M. Shilo, Europa Jurscienca Universitato Justo
 
446. Joëlle Cunnac 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
joe.cunnac wanadoo.fr
Dato: 16-12-2008

Loko: Francio
Komento:
Felichan 7an datrevenon al chiuj edukado.net-anoj ! Kvankam mi ne uzas ghin (mi ne instruas) mi ja scias kiom grava estas tiu pagharo. Longan vivon ! Plej amike, Joëlle Cunnac
 
445. Geza Kurucz 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
geza banyai-kkt.sulinet.hu
Dato: 16-12-2008

Loko: Kecskemet, Hungario
Komento:
Kara Katalin, mi deziras gratuli kaj esprimi mian plenkoran dankon al via sindona sepjara laborego por "edukado", kiu fariĝis la ĉefa fonto de ĉiaj informoj pri Esperanto. Dezirante pluajn sukcesajn jarojn, bondeziras: Geza Kurucz
 
444. Zsofia Korody 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
zsofia.korody esperanto.de
Dato: 16-12-2008

Loko: Herzberg, Germanio
Komento:
Kara Katalin! Kore mi gratulas al vi! Mi bone scias, kiom multe da laboro, persista, kompetenta kaj fake altnivela agado estas malantaŭ la atingoj de tiuj 7jaroj. Ni, uzantoj, instruistoj, gekolegoj, lernemuloj, ktp. rapide kaj ĝoje alklakadas la bone redaktitajn paĝojn serĉante, trovante la bezonatajn informojn, helpilojn, utilajn materialojn. Ni esperas havi tiun komforton ankaŭ en la sekvaj 7, x oble 7 jaroj! Dankon pro la investita tempo, energio, scio, .... pro ĉio! Kun koraj salutoj el Herzberg Zsofia Korody prezidanto de AGEI, germana sekcio de ILEI estrarano de ILEI (instrukapabligo kaj edukcentroj)
 
443. LEE Jung-kee  
Retadreso: klaku ĉi tien
X
esperanto saluton.net
Dato: 16-12-2008

Loko: Azio
Komento:
Nome de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado),mi kore gratulas vian 7 jariĝon de via eduko.net. Mi alte taksas vian brilan kontribuon por nia movado tra via enhavriĉa retpaĝo. Plian kaj pluan progreson mi esperas. Kun koraj salutoj, Sincere via, LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
 
442. Monika 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
esperanto_momix yahoo.it
Dato: 15-12-2008

Loko: L a C h a u x - d u - M i l i e u
Komento:
Feliĉan naskiĝtagon al edukado.net kaj elkorajn gratulojn al Katalin pro ŝia valora laborego! Amike, Monika
 
441. Wim Jansen 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
wimjansen casema.nl
Dato: 15-12-2008

Loko: Katwijk
Komento:
Gratulon pro la senriproĉa profesieco de la tuta laboro. Mi, kiel relative nova uzanto, volus, ke la multaj funkcioj de edukado.net estu uzataj pli intense kaj pli konsekvence de kolegoj instruistoj kaj esploristoj.
 
440. Joe Bazilio 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
amikoj gmail.com
Dato: 15-12-2008

Loko: Brazilo
Komento:
Simple la plej bona paĝaro esperanta en la tuta mondo! Gratulon! Ke ĝi daŭru ankoraŭ multajn jarojn!
 
439. Aleksandro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
horsan piszkenet.hu
Dato: 15-12-2008

Loko: Lábatlan, Hungarujo
Komento:
Kvankam mi ne estas instruisto, mi jam dum jaroj kolektas la aperigitajn lernilotekerojn, kaj mi volonte solvos la lecionojn. Eble, se mi kolektos mian kuraĝon, ankaŭ mi sendos iun. Mi elkore gratulas al la datreveno!
 
438. Leo De Cooman 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
Leo.De.Cooman pandora.be
Dato: 14-12-2008

Loko: Ingelmunster
Komento:
Miajn plej korajn gratulojn al nia kara Katalin kaj al ĉiu kunlaborintoj pro la 111-a de Edukado.net. Ĉu mi mistajpis? Tute ne! Mi skribis la nombron laŭ la duuma sistemo... kiel faras komputiloj. :o) Kaj mi esperas daŭradon de Eduko... ĝis ĉiu homo en la mondo estos entuziasma malkovrinto de nia kara lingvo! Amike salutas Leo
 
437. Edit Slezakne Tar 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
slezakne.tar.edit t-online.hu
Dato: 14-12-2008

Loko: Mosonmagyaróvár, Hungario
Komento:
Kara Katalin! Mi klopodas kunĝoji kaj kunfesti! Elkore mi gratulas Vin kaj ĉiujn Viajn kunlaborantojn, helpantojn kaj deziras al Vi bonegan sanon kaj multe da energio por daŭrigi tiun gravegan laboron!!! Amike: Edit
 
436. Harald Schmitz 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
hschmitzpul gmx.de
Dato: 14-12-2008

Loko: Pulheim, Germanio
Komento:
Kara Katalin, la 7-jara jubileo - nekredeble ! Gratulon pro tiu giganta atingo kaj la bonegaj servoj, kiujn vi kaj viaj kunlaborantoj ofertas al ni instruistoj kaj kursgvidantoj. Estis ankau tre bona ideo listigi ĉiujn tiujn servojn en via retletero: kelkaj estis novaj por mi, ĉar plej ofte mi "nur" uzas la Lernilotekon. Ĉion bonan por vi kaj via familio, feliĉan Kristnaskon kaj bonan novan jaron deziras admire, dankeme kaj kolege, Harald Schmitz el Pulheim, Germanio
 
435. Gian Piero Savio 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
esperantisto live.com
Dato: 14-12-2008

Loko: Givataiim ISRAELO
Komento:
Edukado.net: absolute nemalhavebla servo. Sendube LLZ fierintus pri ĝi! Gratulojn kaj korajn bondezirojn pro ĝia 7-a naskiĝtago.
 
434. ivo Schenkel 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ivo.schenkel telenet.be
Dato: 13-12-2008

Loko: Leuven, Belgio
Komento:
Dum la tuta jaro jam, kaj ankaŭ la pasinta, la lerniloteko kaj aliaj eroj de edukado.net helpadis min je la preparo de daŭriga kurso kaj kurso por komencantoj en nia urbo. Multan dankon kaj daŭran suksecon al vi.
 
433. Larisa 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
klarisa8 yandex.ru
Dato: 21-11-2008

Loko: N.Tagil, Ruslando
Komento:
Mi instruas Esperanton por studentoj(precipe kurso por komencantoj) en la loka pedagogia akademio de nia urbo dum kelkaj jaroj. Mi uzas bildojn, ludojn, kantojn dum instruado kaj certe diversajn lernolibrojn.