Aldonu vian mesaĝon.
nova
|
Retadreso: klaku ĉi tien
jcbeneitez  yahoo.com.ar
Dato: 10-08-2008
Loko: Alta Gracia, Kordobo, Argentino
Komento:
Katalin Kováts: Ne ŝoku, ne paralizu, ke viaj fingroj ne tremu, ĉar Claude sendube nur forlasis sian maljunan korpon, sed lia animo (sia vera memo) nun devas esti pli juna, pli saĝa, pli plena je ĝojo kaj amo. Li aŭdas la voĉojn de la esperantistaro, konataj aŭ ne de li, ĉar tie, en lia vera hejmo ĉe la ĉiela mondo, certe daŭrigos laborante por la homaro, por la movado kaj por alias aferos ke li amas. Ankaŭ ni ĉiuj je la estontece forlasos niajn korpojn por translokiĝi al la supro, daŭrigante nian evoluanta vojon. Samideane kaj frate.JC
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
noel.lecomte  aliceadsl.fr
Dato: 6-04-2008
Loko: Toulouse
Komento:
Ni perdis grandan esperantiston kaj grandan humaniston. Dank'al li, kun "Gerda malaperis" kaj "Vere aŭ Fantazie", mi multe progresis en Esperanto. Sincerajn kondolencojn al lia familio
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ehcm  hotmail.com
Dato: 3-04-2008
Loko: valencia (Hispanio)
Komento:
mia unua esperanta libro estis LASU MIN PAROLI PLU, kaj la dua estis GERDA MALAPERIS. Dankon, Claude.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
gabriel.quere  wanadoo.fr
Dato: 28-03-2008
Loko: landerneau bretanio
Komento:
Li estis tiel talenta .Ni perdis grandegan proparolanton! Kondolencoj al la familio.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
boughoud1  gmail.com
Dato: 4-03-2008
Loko: Maroko-ait sbaa
Komento:
la forpaso de Claude Piron estas grandan perdon por E-movado , sincerajn kondelecojn al lia familio
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
kevinrocheron  neuf.fr
Dato: 21-02-2008
Loko: Francio - Sarthe
Komento:
Granda omaĝo al Claude Piron. Ni perdas grandan esperantiston kiu multe donis por la Internacia Lingvo. Dankegon al li.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ihorro  ukr.net
Dato: 18-02-2008
Loko: Ĥarkiv,Ukrainio
Komento:
Ni memoru lin hele.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
transversel  neuf.fr
Dato: 11-02-2008
Loko: Rufinjak-Franco
Komento:
Ni fondis esperantistan grupon en Rouffignac ‘Rufinjak’ (Dordonjo franca departamento) antaŭ unu jaro kaj duono. Ni dankas Claude Piron pro lia agado por la internacia lingvo . Ni multe uzis lian laboron. Nuntempe ni lernas esperanton per « Gerda Malaperis ». Kaj dum ĉiu kurso ni ŝategas la pedagogion kaj la humuron de tiu bela verko.
Ni kondolencas al ĉiuj liaj familianoj kaj ĉiuj liaj multaj geamikoj.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
kh.schaeffer  gmx.de
Dato: 10-02-2008
Loko: Aalen/Germanujo
Komento:
Mi aŭdis la unuan fojon prelegon de li 1988 en Nurenbergo okaze de centjarigho de Nurenberga Esperanto-Grupo. Poste ni instruis Esperanto laŭ sia "Gerda malaperis". Dum la jaroj ni ofte renkontighis dum UK-oj kaj ĉiam ĝojis, revidi nin sane kaj forte. Nun li ripozu en paco!
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
esperanto-en-pays-foyen  club-internet.fr
Dato: 7-02-2008
Loko: Sainte Foy la Grande (Francio)
Komento:
Mi havis plezuron renkonti Claude Piron dum naciaj kaj internaciaj kongresoj, kaj nia asocio kelkafoje disdonis en lernejoj, kaj dum ekspozioj en nia sidejo, tekstojn de Claude Piron pri Esperanto. Mi multe bedaŭras lian forpason, kaj kondolencas al lia familio.
Laura Vieillefond, prezidantino de Esperanto en Pays Foyen, Sainte Foy la Grande (Francio)
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
esperanto-en-pays-foyen  club-internet.fr
Dato: 7-02-2008
Loko: Sainte Foy la Grande (Francio)
Komento:
Kiam oni sciigis al nia grupo, ke Claude Piron forpasis, ni tion apenaŭ povis kredi, ĉar li ŝajnis tiel vigla, tiel agema ! Bedaŭrinde, ni ne havis la privilegion renkonti kaj aŭskulti lin okaze de liaj paroladoj. Ni legu kaj relegu la artikolojn, la romanojn, la poemojn de tiu apostolo de Esperanto. Ĉu li do flugis trakosme, serĉante la verdan stelon ?
Klubanoj de Esperanto en Pays Foyen, Sainte Foy la Grande (Francio)
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
hju  mikoreid.co.uk
Dato: 6-02-2008
Loko: Skotlando
Komento:
Ho, kiel malfrue mi eksciis pri la forpaso de kara Claude.
Dum la pasinta jaro mi entreprenadis kun aliaj, inter kiuj estis Claude, multlingvigi la blog-mesaĝojn de EU-Komisianino Margot Wallstrom. Mi sendis al Claude miajn krudajn elangligojn kaj li, ofte ene de 24 horoj, resendis kontrolitan tradukon kun revizioj, sugestoj kaj korektoj. En la fojaj okazoj de malkonsento li ĉiam diskutis ĝentile, respektoplene kaj inteligente, kaj per tiuj intertraktoj mi lernis ne nur pri la grando de lia lingva scio sed ankaŭ pri la grando de lia bonanimeco.
Ni, ne malpli ol liaj familianoj, perdis vere ŝatindan homon. Tutkorajn kondolencojn al ili.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
es-peranto  bgmr.net
Dato: 6-02-2008
Loko: Kievo (Ukrainio)
Komento:
Helan vojon al Vi, Hela Homo! Estu ni indaj nomiĝi Viaj samideanoj...
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
helene.falk  skynet.be
Dato: 4-02-2008
Loko: St.gen Rode -Bruselo
Komento:
La omaĝmesaĝo de Mark Fettes ( n° 250) plej bone spegulas la personecon de Claude Piron. Li estis homo kiu elradiis karismon. Unu flanko de lia multflanka talento estis la tradukado ka mem-kantado de multaj kanzonoj el diversaj kulturoj. Por la mez.europa judkulturo, li eĉ estis savinto- mi pensas al "Kiam rabeno Ebimeleh....kaj al multaj aliaj. Claude Piron restos vivanta en nia koro kaj en nia menso
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
zacaro  orange.fr
Dato: 3-02-2008
Loko: Paris Francio
Komento:
Mi sincere bedauras pri la forpaso de Claude Piron. Dank'al "Gerda malaperis", mi lernis esperanton ! Korajn kodolencojn al lia familio.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
joe.cunnac  wanadoo.fr
Dato: 2-02-2008
Loko: Francio
Komento:
Chiam estas tro frue, tamen iun tagon ni devas forlasi chi-tiun mondon. Kondolencoj al la familio.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
mtfettes  sfu.ca
Dato: 2-02-2008
Loko: Vankuvero, Kanado
Komento:
Mi ankorau konservas karan memoron de vizito al la hejmo de Klaudjo antau deko da jaroj. Ni tiam diskutis profunde pri diversaj komunaj interesoj, kaj restas kun mi la bildo de homo tre integra, en kiu menso kaj koro, racio kaj intuicio, harmonie kunlaboris. Kvankam mi sentas malgajon pro lia malapero, mi sentas ankau ghojon, ke ni havis tian homon inter ni, kaj ke, inter chiuj homoj kiujn mi konas, li estas vershajne tiu kiu plej facilanime akceptus la fakton de lia morto.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
stephane.veyret  neptura.org
Dato: 2-02-2008
Loko: Annecy (Francio)
Komento:
Claude estis grandega persono kaj tre afabla. Mi sincere bedaŭras lian forpason.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
mgg.esperanto  laposte.net
Dato: 1-02-2008
Loko: Angers - Francio
Komento:
Ni perdis grandegan samideanon kaj defendantegon, pledantegon de nia Internacia Lingvo.
Lia ĉiudirekten verkaro postvivos lin.
Mi dankas kaj adiaŭas lin. Dio benu vin!
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
melizage  yahoo.es
Dato: 31-01-2008
Loko: Barañain
Komento:
Bedaurinde! La mondo perdis grandegan personon.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
fabrizio.pennacchietti  unito.it
Dato: 31-01-2008
Loko: Torino, Italio
Komento:
Mi ghojas ke, leginte kaj admirinte verkojn liajn, mi lin iam persone renkontis. Li restos lumo por ni esp-amantoj. Elkorajn kondolencojn al la familio.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
cyrille.hurstel  free.fr
Dato: 31-01-2008
Loko: Obernai
Komento:
Dank'al Claude Piron kaj la libro "Le défi des langues" mi ekuzis Esperanton kun miaj infanoj. Denove kelkajn jarojn poste ni legis liajn konsilojn pri la ĉiutaga vivo. Estas do parto de nia ĉiutaga familia vivo kiu ŝanĝiĝis.
Korajn kondolencojn al la tuta familio.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
martine.rysenaer  telenet.be
Dato: 31-01-2008
Loko: Gento - Belgio
Komento:
Dankon Sro Claude Piron. Mia unua libro esperante estis "Gerda malaperis"
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
rcardoao  gmail.com
Dato: 31-01-2008
Loko: Brazilo
Komento:
Piron... grandegan perdon por la E-movado via forpaso representas. Dio gardu vin.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
cadeseali  vodafone.es
Dato: 31-01-2008
Loko: Hispanio
Komento:
Piron malaperis: Vere aŭ Fantazie.. Parolu plu tien la bona lingvo. Dankon amiko
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
hetinjo  bigpond.com
Dato: 30-01-2008
Loko: Australio
Komento:
Kara S-ro, Dank'al viaj verkoj kaj al la ekrano vi CIAM instruos kaj inspiros nin kaj pri Esperanto kaj pri filozofio. Tamen, vi ege mankas al ni. Korajn kondolencojn al via familio kaj amikoj.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ikojba  gmail.com
Dato: 30-01-2008
Loko: Ede, Nederlando
Komento:
Mi sincere bedaŭras la forpason de Claude Piron, kiu daŭre montris al ni kion ni subkonsciis, kaj kion li mem ekkonsciis por ĉies bono.
Li estu neniam forgesata.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
bareleto  yahoo.es
Dato: 30-01-2008
Loko: Fatarella, Hispanio
Komento:
Dankon, Majstro!
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
michelduc  tiscali.fr
Dato: 30-01-2008
Loko: Provenco
Komento:
Al la familio de Claude Piron mi sendas mian plej sinceran kondolencon.
Mi estas konvinkita, ke ĉiuj esperantistoj memoros lin kaj plu konscios liajn meritojn en la flegado de nia lingvo.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
dvanneuville  infonie.fr
Dato: 30-01-2008
Loko: BELLEY
Komento:
Mi certas ke Dio elektis la bonan tempon por Klaŭdio kaj mi kompatas kun lia familio (vastigita) al kiu Klaŭdio mankadas.
Dank'al vi, Klaŭdio kiu klarigis nin multe da gravaj aferoj per via fako de la homa vivo.
|
| |