Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
01-07-2009

Vizitoj: 1391898
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Kondolencoj
Kondolencoj omaĝe al Claude PIRON
Anonctabulo kun 268 mesaĝoj     1 - 30    
1    2    3    4    5    6    7    8    9
Aldonu vian mesaĝon.
nova
268. Jindriska 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
drahotova esperanto.cz
Dato: 18-11-2008

Loko: Ĉeĥio
Komento:
Je la 26-a de oktobro forpasis doktoro Jozefo Hradil el Mnichovo Hradiste, kreinto de medicina terminologio, honora membro de Ceĥa E-Asocio. Honoron al lia memoro!
 
267.  Dr. Detlev Blanke 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
dblanke.gil snafu.de
Dato: 5-09-2008

Loko: 12683 Berlin
Komento:
Mi kondolencis al la familio de Claude Pirone kaj en la revuo Esperanto (3/08) esprimis mian konvinkon, ke Claude Piron postvivos per siaj verkoj. Pro tio mi publikis la bibiografion de lia verkoj en "Informilo por Interlingvistoj" (IpI) n-ro 65 (2/08), p.30-35. Mi uzis lian liston el la reto, sed aldonis lau mia propra bibliografia sliparo pli ol 60 titolojn, kiuj mankis en lia listo. En IpI n-o 67 (4/08) sekvos kelkaj kompletigoj. Vere richega vivo-verko. Detlev Blanke
 
266. Juan Carlos Benéitez 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
jcbeneitez yahoo.com.ar
Dato: 10-08-2008

Loko: Alta Gracia, Kordobo, Argentino
Komento:
Katalin Kováts: Ne ŝoku, ne paralizu, ke viaj fingroj ne tremu, ĉar Claude sendube nur forlasis sian maljunan korpon, sed lia animo (sia vera memo) nun devas esti pli juna, pli saĝa, pli plena je ĝojo kaj amo. Li aŭdas la voĉojn de la esperantistaro, konataj aŭ ne de li, ĉar tie, en lia vera hejmo ĉe la ĉiela mondo, certe daŭrigos laborante por la homaro, por la movado kaj por alias aferos ke li amas. Ankaŭ ni ĉiuj je la estontece forlasos niajn korpojn por translokiĝi al la supro, daŭrigante nian evoluanta vojon. Samideane kaj frate.JC
 
265. Noël LECOMTE 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
noel.lecomte aliceadsl.fr
Dato: 6-04-2008

Loko: Toulouse
Komento:
Ni perdis grandan esperantiston kaj grandan humaniston. Dank'al li, kun "Gerda malaperis" kaj "Vere aŭ Fantazie", mi multe progresis en Esperanto. Sincerajn kondolencojn al lia familio
 
264. elias hernandez capdevila 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ehcm hotmail.com
Dato: 3-04-2008

Loko: valencia (Hispanio)
Komento:
mia unua esperanta libro estis LASU MIN PAROLI PLU, kaj la dua estis GERDA MALAPERIS. Dankon, Claude.
 
263. gabriel quere 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
gabriel.quere wanadoo.fr
Dato: 28-03-2008

Loko: landerneau bretanio
Komento:
Li estis tiel talenta .Ni perdis grandegan proparolanton! Kondolencoj al la familio.
 
262. si abdelkrim 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
boughoud1 gmail.com
Dato: 4-03-2008

Loko: Maroko-ait sbaa
Komento:
la forpaso de Claude Piron estas grandan perdon por E-movado , sincerajn kondelecojn al lia familio
 
261. Kévin ROCHERON 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
kevinrocheron neuf.fr
Dato: 21-02-2008

Loko: Francio - Sarthe
Komento:
Granda omaĝo al Claude Piron. Ni perdas grandan esperantiston kiu multe donis por la Internacia Lingvo. Dankegon al li.
 
260. Ihorro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ihorro ukr.net
Dato: 18-02-2008

Loko: Ĥarkiv,Ukrainio
Komento:
Ni memoru lin hele.
 
259. La klubo de Esperanto en Rouffignac (Dordonjo) 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
transversel neuf.fr
Dato: 11-02-2008

Loko: Rufinjak-Franco
Komento:
Ni fondis esperantistan grupon en Rouffignac ‘Rufinjak’ (Dordonjo franca departamento) antaŭ unu jaro kaj duono. Ni dankas Claude Piron pro lia agado por la internacia lingvo . Ni multe uzis lian laboron. Nuntempe ni lernas esperanton per « Gerda Malaperis ». Kaj dum ĉiu kurso ni ŝategas la pedagogion kaj la humuron de tiu bela verko. Ni kondolencas al ĉiuj liaj familianoj kaj ĉiuj liaj multaj geamikoj.
 
258. Karl Heinz Schaeffer 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
kh.schaeffer gmx.de
Dato: 10-02-2008

Loko: Aalen/Germanujo
Komento:
Mi aŭdis la unuan fojon prelegon de li 1988 en Nurenbergo okaze de centjarigho de Nurenberga Esperanto-Grupo. Poste ni instruis Esperanto laŭ sia "Gerda malaperis". Dum la jaroj ni ofte renkontighis dum UK-oj kaj ĉiam ĝojis, revidi nin sane kaj forte. Nun li ripozu en paco!
 
257. Laura Vieillefond 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
esperanto-en-pays-foyen club-internet.fr
Dato: 7-02-2008

Loko: Sainte Foy la Grande (Francio)
Komento:
Mi havis plezuron renkonti Claude Piron dum naciaj kaj internaciaj kongresoj, kaj nia asocio kelkafoje disdonis en lernejoj, kaj dum ekspozioj en nia sidejo, tekstojn de Claude Piron pri Esperanto. Mi multe bedaŭras lian forpason, kaj kondolencas al lia familio. Laura Vieillefond, prezidantino de Esperanto en Pays Foyen, Sainte Foy la Grande (Francio)
 
256. La klubo de Esperanto en Pays Foyen 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
esperanto-en-pays-foyen club-internet.fr
Dato: 7-02-2008

Loko: Sainte Foy la Grande (Francio)
Komento:
Kiam oni sciigis al nia grupo, ke Claude Piron forpasis, ni tion apenaŭ povis kredi, ĉar li ŝajnis tiel vigla, tiel agema ! Bedaŭrinde, ni ne havis la privilegion renkonti kaj aŭskulti lin okaze de liaj paroladoj. Ni legu kaj relegu la artikolojn, la romanojn, la poemojn de tiu apostolo de Esperanto. Ĉu li do flugis trakosme, serĉante la verdan stelon ? Klubanoj de Esperanto en Pays Foyen, Sainte Foy la Grande (Francio)
 
255. Hju Rid 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
hju mikoreid.co.uk
Dato: 6-02-2008

Loko: Skotlando
Komento:
Ho, kiel malfrue mi eksciis pri la forpaso de kara Claude. Dum la pasinta jaro mi entreprenadis kun aliaj, inter kiuj estis Claude, multlingvigi la blog-mesaĝojn de EU-Komisianino Margot Wallstrom. Mi sendis al Claude miajn krudajn elangligojn kaj li, ofte ene de 24 horoj, resendis kontrolitan tradukon kun revizioj, sugestoj kaj korektoj. En la fojaj okazoj de malkonsento li ĉiam diskutis ĝentile, respektoplene kaj inteligente, kaj per tiuj intertraktoj mi lernis ne nur pri la grando de lia lingva scio sed ankaŭ pri la grando de lia bonanimeco. Ni, ne malpli ol liaj familianoj, perdis vere ŝatindan homon. Tutkorajn kondolencojn al ili.
 
254. Eugenia Slovaĉevskaja 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
es-peranto bgmr.net
Dato: 6-02-2008

Loko: Kievo (Ukrainio)
Komento:
Helan vojon al Vi, Hela Homo! Estu ni indaj nomiĝi Viaj samideanoj...
 
253. helene FALKJ 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
helene.falk skynet.be
Dato: 4-02-2008

Loko: St.gen Rode -Bruselo
Komento:
La omaĝmesaĝo de Mark Fettes ( n° 250) plej bone spegulas la personecon de Claude Piron. Li estis homo kiu elradiis karismon. Unu flanko de lia multflanka talento estis la tradukado ka mem-kantado de multaj kanzonoj el diversaj kulturoj. Por la mez.europa judkulturo, li eĉ estis savinto- mi pensas al "Kiam rabeno Ebimeleh....kaj al multaj aliaj. Claude Piron restos vivanta en nia koro kaj en nia menso
 
252. Brigitte LAVAL 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
zacaro orange.fr
Dato: 3-02-2008

Loko: Paris Francio
Komento:
Mi sincere bedauras pri la forpaso de Claude Piron. Dank'al "Gerda malaperis", mi lernis esperanton ! Korajn kodolencojn al lia familio.
 
251. Joëlle Cunnac 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
joe.cunnac wanadoo.fr
Dato: 2-02-2008

Loko: Francio
Komento:
Chiam estas tro frue, tamen iun tagon ni devas forlasi chi-tiun mondon. Kondolencoj al la familio.
 
250. Mark Fettes 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
mtfettes sfu.ca
Dato: 2-02-2008

Loko: Vankuvero, Kanado
Komento:
Mi ankorau konservas karan memoron de vizito al la hejmo de Klaudjo antau deko da jaroj. Ni tiam diskutis profunde pri diversaj komunaj interesoj, kaj restas kun mi la bildo de homo tre integra, en kiu menso kaj koro, racio kaj intuicio, harmonie kunlaboris. Kvankam mi sentas malgajon pro lia malapero, mi sentas ankau ghojon, ke ni havis tian homon inter ni, kaj ke, inter chiuj homoj kiujn mi konas, li estas vershajne tiu kiu plej facilanime akceptus la fakton de lia morto.
 
249. Stéphane Veyret 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
stephane.veyret neptura.org
Dato: 2-02-2008

Loko: Annecy (Francio)
Komento:
Claude estis grandega persono kaj tre afabla. Mi sincere bedaŭras lian forpason.
 
248. Maurice Gourichon 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
mgg.esperanto laposte.net
Dato: 1-02-2008

Loko: Angers - Francio
Komento:
Ni perdis grandegan samideanon kaj defendantegon, pledantegon de nia Internacia Lingvo. Lia ĉiudirekten verkaro postvivos lin. Mi dankas kaj adiaŭas lin. Dio benu vin!
 
247. Miren 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
melizage yahoo.es
Dato: 31-01-2008

Loko: Barañain
Komento:
Bedaurinde! La mondo perdis grandegan personon.
 
246. Fabrizio A. Pennacchietti 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
fabrizio.pennacchietti unito.it
Dato: 31-01-2008

Loko: Torino, Italio
Komento:
Mi ghojas ke, leginte kaj admirinte verkojn liajn, mi lin iam persone renkontis. Li restos lumo por ni esp-amantoj. Elkorajn kondolencojn al la familio.
 
245. Cyrille Hurstel 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
cyrille.hurstel free.fr
Dato: 31-01-2008

Loko: Obernai
Komento:
Dank'al Claude Piron kaj la libro "Le défi des langues" mi ekuzis Esperanton kun miaj infanoj. Denove kelkajn jarojn poste ni legis liajn konsilojn pri la ĉiutaga vivo. Estas do parto de nia ĉiutaga familia vivo kiu ŝanĝiĝis. Korajn kondolencojn al la tuta familio.
 
244. martine Rysenaer 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
martine.rysenaer telenet.be
Dato: 31-01-2008

Loko: Gento - Belgio
Komento:
Dankon Sro Claude Piron. Mia unua libro esperante estis "Gerda malaperis"
 
243. Ricardo Alves de Oliveira 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
rcardoao gmail.com
Dato: 31-01-2008

Loko: Brazilo
Komento:
Piron... grandegan perdon por la E-movado via forpaso representas. Dio gardu vin.
 
242. encio 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
cadeseali vodafone.es
Dato: 31-01-2008

Loko: Hispanio
Komento:
Piron malaperis: Vere aŭ Fantazie.. Parolu plu tien la bona lingvo. Dankon amiko
 
241. hetinjo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
hetinjo bigpond.com
Dato: 30-01-2008

Loko: Australio
Komento:
Kara S-ro, Dank'al viaj verkoj kaj al la ekrano vi CIAM instruos kaj inspiros nin kaj pri Esperanto kaj pri filozofio. Tamen, vi ege mankas al ni. Korajn kondolencojn al via familio kaj amikoj.
 
240. LaPingvino 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ikojba gmail.com
Dato: 30-01-2008

Loko: Ede, Nederlando
Komento:
Mi sincere bedaŭras la forpason de Claude Piron, kiu daŭre montris al ni kion ni subkonsciis, kaj kion li mem ekkonsciis por ĉies bono. Li estu neniam forgesata.
 
239. José S. Pascual 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
bareleto yahoo.es
Dato: 30-01-2008

Loko: Fatarella, Hispanio
Komento:
Dankon, Majstro!