Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
13-03-2010

Vizitoj: 1806646
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> La 7-jara edukado.net
La 7-jara edukado.net
 
La 7-jara edukado.net
 
 
La 7-jara edukado.net  

          

                                                    

           Estimataj membroj kaj kolegoj,

 

La 15an de decembro estas nia paĝaro 8-jara. Ni tre ĝojas, ke ni povas dividi tiun feston kun vi raportante pri prospero kaj bonaj rezultoj.

Dum tiu periodo en nia komunumo jam kolektiĝis 1778 personoj el 101 landoj, multaj el ili regule uzas niajn servojn kaj estas helpataj en sia instrulaboro.

Duoncento da kolegoj sendas siajn kontribuojn proponante ilin al komuna uzo. La usona poresperanta fondaĵo ESF kun dekmiloj da eŭroj financis la konstruon kaj funkciigas nian mondskalan klerigservon.

Ni invitas vin tralegi en la suba listo la resuman prezenton pri la plej gravaj servoj kaj partopreni en nia jubilea festo.

Vi povas esprimi vian opinion en la Gastlibro kaj laŭeble subteni la paĝaron per mondonaco, per kiu ni ŝatus ebligi la pluan sen-membrokotizan funkciigon de la servoj.

 

Jen la ĉefaj servoj kaj iliaj ligiloj alklakeblaj:

 

Helpiloj por instrui, lerni

·          Pretaj lecionoj, kursmaterialoj kun multkriteria serĉo (jam 533 ekzercoj, elŝutitaj 98.900 foje) – Lerniloteko

·          Detala prezento de eldonitaj, aĉeteblaj libroj, lernomaterialoj (371) - Katalogo

      Memtaksado, ekzamenoj laŭ novaj eŭropaj normoj legeblas ĉe la REFERENCKADRO-paĝo.

·          MAZI – 36 detalaj lecionplanoj kun cento da ekzercoj - Metiejo

·          Pasporto al la tuta mondo – ekde septembro lecionplanoj kaj novaj ekzercoj aperas ĉiusemajne – Metiejo

·      Kunvojaĝu - plurdeko da ekzercoj, materialoj por la unuaj 12 ĉapitroj: Metiejo

·     Filmejo kun cento da filmmaterialoj el diversaj fontoj: FILMEJO.

·          Instrumaterialoj, afiŝoj, fotoj, ludiloj, ideoj, trukoj – Metiejo

·     Kursomaterialoj - el la DUA VIVO.  

·          Regule aperantaj kaj sendataj interesaj artikoloj kun aldonaj ekzercoj (je diversaj niveloj) Monda Mozaiko

·     Vi povas instrui kaj ekscii interesaĵojn pri lingvoj en la sekcio TAGO de LINGVOJ.

·     En nia nova IPERNITY-surfaco vi trovas filmitajn kaj analizitajn lecionerojn: IPERNITY

 

Pluperfektiĝo, ekzamenoj:

·          Aliaj retejoj por studi, kontaktiĝi, informiĝi - Retligiloj

·          Pedagogiaj kaj lingvopolitikaj artikoloj, studoj, diplomlaboraĵoj, akademiaj cirkuleroj, elŝuteblaj lerniloj – Legejo

·          Kalendaro de aranĝoj – Kursoj

·     Novtipaj ekzamenoj de UEA (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadoro

·          ILEI/UEA ekzamenoj, reguloj, sesioj, specimenoj – Internaciaj Ekzamenoj

·          Dokumentoj, specimenoj pri naciaj ekzamensistemoj  Landaj Ekzamenoj

 

Kunlaborebloj, kontaktoj

·          Viaj novaĵoj, alvokoj – Anoncoj

·          Korespondpetoj (ĉ. 550 individuaj, 33 grupaj, kun rapida serĉilo) – Koresponda servo

·          Listo de oficiale akceptitaj kursoj (videblas ankaŭ la uzataj materialoj) - E-lernejo

·      Resuma paĝo kunigas la kurantajn LINGVOLERNIGAJN -projektojn.

·          Informŝanĝoj, diskutejo – Forumo

·          Trovi - proponi instruservojn (sinprezento de 26 instruhelpaj kolegoj) – Kursgvidantoj

 

Informiĝo, orientiĝo pri la paĝara laboro kaj la teamo:

·          Atentindaj novaj artikoloj, libroj, eventoj (ĉiutage ŝanĝiĝas)  -  Aktualaĵoj

·          Listo de ŝanĝoj, novaj artikoloj, ĉiutage aktualigita parto – Novaj eroj

      Ĵus konstruita RSS-fluo (butono tuj ĉe la logotipo!) ebligas al vi aboni aŭ je unu klako ekscii la plej laste enmetitajn erojn de la paĝaro. RSS-fluo.

·          Klarigoj pri la uzo de la paĝaro - Helpopaĝo

·          Printeblaj alilingvaj informoj pri edukado.net – Multlingvaj informoj

·          Serĉo de temoj, artikoloj laŭvorte, laŭteme – serĉilo en la supra parto de la paĝaro

 

Skribu vian opinion pri

·          Esperanto-libroj, lerniloj – Katalogo

·          Eldonitaj lerniloj, materialoj – Lerniloteko, Metiejo

·          Utilo, enhavo de la paĝaro – Gastlibro

·          Eraroj, problemoj – Mi rimarkis, ke…

 

La servoj estas senpagaj, sed por la plenaj elŝutebloj kaj alŝuti materialojn kaj informojn de ĉiuj sekcioj NECESAS ESTI membro kaj ensaluti.

Pri novaj eroj, funkcioj kaj informoj eblas mendi mesaĝan averton.

La paĝaro estas ĉiutage kontinue flegata, aktualigata kaj al mesaĝoj la redaktoro tre rapide reagas.

 

Se vi volas vidi kiuj ebligas tiun helpon, rigardu la sekcion Teamo.

Ni petas vin  kontribui (laŭ viaj ebloj) al la funkciigo de la paĝaro per mondonaco por ke ni ne bezonu enkonduki membrokotizon por ĉiu uzanto

Vidu la paĝon Subtenu nin kaj skribu al redaktanto@edukado.net . Dankon.

Katalin Kováts, redaktoro

                                                      

 *************