| |
Springboard
|
La motivaro de la projekto Lingvolanĉilo
|
Lingvolanĉilo - Novaj eldonaĵoj
|
NOVA!!! Intervjuoj kun Ludoviko Molnar pri LINGVOLANĈILO
|
Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo
|
DOKUMENTOJ de la Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo (4)
|
Interkultura kaj multlingva dialogo inter exuropaj lernejoj
|
Interkultura kaj multlingva dialogo ... - nacilingvaj tradukoj (22)
|
NOVA!!! Eksperimenta kurso de Esperanto por cento da ĉinaj infanoj
|
Moderna Esperanto por infanoj - lernolibro
|
AKEL-projektoj
|
 |
| |
| |
| Lingvolanĉilo - |
|
Lingvolanĉilo - "Springboard to languages"
Projekto kaj laborgrupo en Britio, kiu celas uzi Esperanton kiel enkondukan rimedon por la lernado de fremdaj lingvoj. Ĝia celo ne estas instrui Esperanton, sed pere de ĝi konsciigi pri lingvolernado.

Anglalingva prezentoteksto Plurlingva paĝaro pri la projekto 8 kialoj por lerni Esperanton (angle)
--------------------------------------------------------------
|
En ESPERANTO (marto 2007) aperis artikolo, verkita de Paul Gubbins. La artikolo raportas pri la lanĉo de la projekto, kiu disvolviĝas kun sukceso en du britaj lernejoj.
|
Dum UK en Florenco Angela Tellier prelegis pri la projekto.
Ties ilustritan tekston vi povas elŝuti ĉi tie .
|
|

Klaku al la bildo por elŝuti la artikolon.
|
Kontaktadreso:
Springboard
Esperanto House
Station Road, Barlaston.
Stoke-on-Trent. ST12 9DE
Tel: 0845 230 1887
springboard@esperanto-uk.org
paĝaro: www.springboard2languages.org
|
|

|
Europo Demokratio Esperanto dediĉis sian martan numeron de 2008 por la prezento de la projekto LINGVOLANĈILO.
Bv legi la esperantlingvan version de la artikolo ĉi tie
|
|
|
|
 |
| |
| La motivaro de la projekto Lingvolanĉilo |
|
|
|

|
Jene vi povas elŝuti la artikolon
La motivaro de la projekto Lingvolanĉilo
verkitan de Renato Corsetti.
La artikolo unue aperis en la angla kaj celis doni sciencan
klarigon kaj taksadon por subteni la oficialigon de la
Springboard-projekto en britaj lernejoj.
La artikolon tradukis al Esperanto la teamo de Lingvolanĉilo /
Springboard (Britio).
La nederlandlingva traduko elŝuteblas en la LEGEJO
Hejmpaĝo: www.springboard2languages.org
|
|
|
|
 |
| |
| Lingvolanĉilo - Novaj eldonaĵoj |
|
Novaj eldonaĵoj de la projekto "Sprinboard to languages"
Klaku al la bildoj por pliaj informoj
|
|

|

|
|
3 dokumentujoj da materialoj
entute 16 lecionoj |
Libro kaj laborfolioj pri la nomvortoj |
6 facilaj, porinfanaj teatraĵoj |
Aĉeteblaj grandaj afiŝoj
Klaku al la bildoj por pliaj informoj
Premio-glumarkoj de la projekto
Por elŝuti la bildojn klaku al la bildo kaj poste premu la dektran musbutonon
kaj elektu la registru/savu opcion.
Aŭskultado Parolo Legado Skribado
La belegaj glumarkoj estas aĉeteblaj ĉe EAB.
|
|
|
 |
| |
| Intervjuoj kun Ludoviko Molnar pri LINGVOLANĈILO |
|
|

|
Pola Radio la 11an de aprilo 2008 dissendis intervjuon kun Ludoviko Molnár pri Lingvolanĉilo.
La elsendon en MP3-formato vi povas elŝuti ĉi tie. |
|
|
D-ro Ludoviko Molnár, hungara kuracisto, aktivanta por la disvastigo de Esperanto-instruado en bazlernejoj, fondintoj de la Lingvolanĉilo-retgrupo donis intervjuon pri la porjekto kaj sia agado.
La filmeton pretigis Ladislao Szőke. Ĝi spekteblas en la retejo Ipernity.
Alia elŝuteblo estas la hungara portalo Esencoj.
Retlisto de Lingvolancilo estas: lingvolancxilo@googlegroups.com
Kontaktadreso de Ludoviko: ludoviko ĉe t-online.hu aŭ klaku ĉi tien.
|
|
|
|
 |
| |
| Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo |
|
Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo”
La Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo” proponas, ke ĉiu infano ricevu gepatralingvan edukadon ĝis la fino de sia 8-a vivojaro, por akiri firmajn gepatralingvajn konojn koncerne la parolon, legadon, skribon kaj kalkuladon.
Ni proponas, ke Esperanto estu la unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en la 9-a, 10-a kaj 11-a vivojaroj, kaj poste, en la 12-a kaj 14-a vivojaroj la infanoj komencu lerni po unu, libere elektitan, nacian lingvon, por ke okaze de la abiturienta ekzameno ili ĉiuj povu almenaŭ mezgrade kompreni tri fremdajn lingvojn. Intertempe ili povas ŝpari – helpe de la lernadfaciliga efiko de Esperanto – entute minimume la tempon de unu plena laborjaro. La ŝparitaj mono kaj tempo estas uzeblaj por evoluigo de aliaj, bezonataj kapabloj.
Ni kolektas la adresaron de tiuj esperantistoj, kiuj interkonsentas kaj pretas kunlabori por atingi la supre menciitajn celojn. Aparte gravaj estas la adresoj de tiuj esperanto-instruistoj, kiuj jam nun instruas, aŭ intencas baldaŭ instrui la internacian lingvon en bazgradaj lernejoj.
La plej grava celo estas atingi, ke en ĉiuj eŭropaj landoj kreiĝu minimume 1-5 bazgradaj, „referencaj lernejoj”, kie oni instruas Esperanton. Ni volas antaŭenigi la kiel eble plej bonajn kontaktojn inter tiuj ĉi lernejoj.
Prezentartikolo el IPR 2006/3 (alklaku la bildon).

Kontaktadreso de la laborgrupo: ludoviko ĉe t-online.hu aŭ klaku ĉi tien.
|
|
|
 |
| |
| DOKUMENTOJ de la Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo |
|
|
|
|
 |
| |
| Interkultura kaj multlingva dialogo inter exuropaj lernejoj |
|
|
Projekto: Interkultura kaj multlingva dialogo
per neŭtrala lingvo, inter la eŭropaj lernejoj
La celo de la projekto estas la kreado de partneraj rilatoj inter la lernejoj de malsamaj eŭropaj landoj en kiuj estas instruata la neŭtrala lingvo esperanto. Ĝin oni uzas por la malĉeesta komunikado kaj dum la programitaj eŭropaj renkontiĝoj (du po jaro en du landoj), ĉar ĝi estas neŭtrala pontolingvo kaj garantias al ĉiuj partoprenantoj egalajn ŝancojn de komunikado kaj respekton kaj konservadon de multlingveco en Eŭropo kaj en la mondo.
La lernejoj jam interesitaj en tiu ĉi projekto estas nun el la sekvaj nacioj: Portugalio, Pollando, Francio, Hungario, Litovio, Bulgario, Germanio, Hispanio, Italio kaj Britio (certe la projekto estas malfermata al ĉiuj lernejoj kiuj deziras aldoniĝi). Ili ekpaŝos al reciproka kono kaj kultura interŝanĝo kiuj, respektante la historiajn kaj kulturajn heredaĵojn kaj tradiciojn de la diversaj, partoprenantaj eŭropaj landoj, stimulos la reciprokan konon kaj la lernadon de la naciaj lingvoj de tiuj ĉi landoj uzante kiel ponto la neŭtralan lingvon esperanto.
Multaj iniciatoj estos realigataj kuntrenante geinstruistojn kaj gelernantojn kiuj partoprenos kune kun aliaj organizoj kaj antaŭenpuŝos komunajn temojn kaj ideojn. La kunlaborado baziĝos sur la interŝanĝo de informoj pri la historiaj kaj kulturaj heredaĵoj de la diferencaj regionoj kaj landoj pere de la spertoj en la kampo de la informteknologioj kaj de la instruado de fremdaj lingvoj kaj pristudante la ideon pri la estonteco kaj pri la nuntempo de la eŭropa civitaneco de la novaj generacioj.
La realigo de tiu ĉi projekto, pere de la kono de la kulturo kaj de la tradicioj de aliaj eŭropaj landoj kaj de kreado de ligoj de amikeco kun gestudentoj kaj geinstruistoj loĝantaj tie, kontribuos al detruo de la komunikaj baroj inter komunumoj de diversaj lingvoj metante antaŭ ilin la samajn defiojn. Por la realigo de la projekto ni uzadas la internacian lingvon esperanto – jam multe konata, tamen ankoraŭ ne oficiala lingvo de EU.
La uzo de iu sama lingvo, ne gepatra por ĉiu ajn de la partoprenantaj landoj, tamen instruata en la lernejoj de tiuj landoj, kreos senton de egaleco kaj egalrajteco, ekde la plej baza: la rajto je parolo kaj komunikado de la propraj ideoj, kaj en la gepatra lingvo kaj en tiu neŭtrala, kaj kuraĝigos la junajn eŭropanojn ekkonscii, ke la komunika streĉo de iu por iri renkonte al la alia estas jam signo de akcepto kaj de respekto de la diverseco, do, simbolo de toleremo.
Celoj de la projekto
a) Antaŭenigi la interkulturon kaj informi la partoprenantojn pri la lingvaj malsamecoj, ankaŭ pere de lernado de frazoj uzataj ĉiutage en la lingvoj de la landoj partoprenantaj en la projekto.
b) Interŝanĝi kulturajn, tradiciajn, lingvajn, geografiajn kaj historiajn spertojn.
c) Kritikema pensado pri la « ismoj » (naciismo, koloniismo, rasismo…) de la gestudentoj pere de realigo de lokaj kaj transnaciaj debatoj, pri la homaj rajtoj, pere de esploroj, ekspozicioj kaj retaj forumoj kaj kontaktoj kun ĉeestantaj samaĝuloj de aliaj lernejoj de la partneraj landoj.
d) Superi la komunikajn barojn en Eŭropa Unio pere de komuna neŭtrala lingvo.
e) Kontribui al formado de spirito de eŭropa civitano.
f) Evoluigo de la personaj ecoj en la lernantoj kiel kapablo labori teame kaj deziro je kunlaborado, kompetento en la solvoj de la komunikadproblemoj.
g) Plibonigi la asimilon kaj la praktikan uzon de la novaj teknologioj de komunikado (retpoŝto kaj videokonferenco) por atingi pli bonan interkomprenon inter la partneroj.
h) Motivigo de la gestudentoj por pli bona engaĝiĝo en la agadoj de la lernejo dank’al akurata publikigo de la finaj rezultoj.
Entenoj kaj Agadoj
- Kolektado de aĵoj pere de kiuj ilustri la historian kaj kulturan heredaĵon de la eŭropaj partoprenantaj landoj.
- Preparado kaj aranĝo de fotoekspozicio kaj de fotoalbumo pri la temo « Mia lando ».
- Realigo de retaj konektiloj inter la partneroj.
- Konkurso pri “Mi vivas en Eŭropo: mia eŭropa civitaneco”.
- Arta konkurso pri la temo «Mia malproksima amiko/Mia malproksima amikino » kun ekspozicio en la koncernaj lernejoj de la laboraĵoj de ĉiuj kuntrenataj eŭropaj gejunuloj.
- Renkontiĝoj en videokonferencoj inter la junaj eŭropanoj kaj realigo de komuna TTT-paĝo por la dokumentado kaj la kunpartigo de la sperto.
- Formado, en ĉiu lernejo, de ĉiamdaŭraj laborgrupoj de gestudentoj, geinstruistoj kaj gepatroj por interkultura dialogo, konstanta interlingvistika kaj interkultura memformado.
La projekton kunordigas
Profesorino Mariana Genĉeva
maries972@yahoo.com
Ul. Targovska 101,
5180 Polski Trambesh
Bulgario

|
|
|
 |
| |
| Interkultura kaj multlingva dialogo ... - nacilingvaj tradukoj |
|
|
Interkultura kaj multlingva dialogo (Esperanto-teksto)verkis: GENĈEVA, Mariana / |
teksto retejo PDF
|
|
Një dialog ndërkulturor (albana traduko)verkis: Mariana Genĉeva / Tradukis: Bardhyl Selimi |
teksto retejo PDF
|
|
An Intercultural and Multilingual Dialogue (angla traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: David. R. Curtis |
teksto retejo PDF
|
|
Интеркултурен и многоезичен диалог (bulgara traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: GENĈEVA, Mariana |
teksto retejo PDF
|
|
Dialog evropských škol na mezinárodní úrovni (ĉeĥa traduko)verkis: Mariana Genĉeva /Tradukis: Jindřiška Drahotová |
teksto retejo PDF
|
|
Interkulturel og flersproget dialog (dana traduko)verkis: Mariana Genĉeva / Tradukis: Arne Casper |
teksto retejo PDF
|
|
Kulttuurienvälinen ja monikielinen (finna traduko)verkis: Mariana Genĉeva/ Tradukis: Anja Karkiainen |
teksto retejo PDF
|
|
Dialogue interculturel et multilingue (franca traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Robert Leleu kaj Elisabeth Barbay |
teksto retejo PDF
|
|
Interkultureller und vielsprachiger Dialog (germana traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana /Tradukis: Armin Grötzner |
teksto retejo PDF
|
|
Σχεδιάγραμμα δραστηριοτήτων (project) (greka traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Georgo Dermatis |
teksto retejo PDF
|
|
Diálogo intercultural y multilingüístico (hispana traduko)verkis: Mariana Genĉeva / Tradukis: José María Salguero |
teksto retejo PDF
|
|
Interkulturális, soknyelvű párbeszéd (hungara traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Dr. Molnár Lajos, Prof. Dr. Heé Veronika kaj Dr. Farkas Julianna |
teksto retejo PDF
|
|
Įvairių kultūrų daugiakalbis dialogas - (litova traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana - / Tradukis: Genovaitė Liepinia |
teksto retejo PDF
|
|
Agallamh idirchultúrtha ilteangach ... (irlanda traduko)verkis: Mariana Genĉeva/ Tradukis: Dr Seán Ó Riain |
teksto retejo PDF
|
|
Dialogo interculturale e multilingue (itala traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Ermanno Tarracchini kaj Luigia Oberrauch Madella |
teksto retejo PDF
|
|
Interculturele en veeltalige dialoog (nederlanda traduko)verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Leo De Cooman kaj Johan Derks |
teksto retejo PDF
|
|
Międzykulturowy dialog (pola traduko)verkis: Mariana Genĉeva / Tradukis: Lidia Nowak kaj Andrzej Kiszkiel/ |
teksto retejo PDF
|
|
Diálogo intercultural e plurilingue (portugala traduko)verkis: Mariana Genĉeva /Tradukis: Luís Ladeira |
teksto retejo PDF
|
|
Dialog intercultural şi multilingv (rumana traduko)verkis: Mariana Genĉeva/ Tradukis: Mihai Trifoi |
teksto retejo PDF
|
|
Medzikultúrny a mnohojazyčný dialóg (slovaka traduko )verkis: Mariana Genĉeva/ Tradukis: Pavol Petrík |
teksto retejo PDF
|
|
Interkulturni in večjezični dialog (slovena traduko)verkis: Mariana Genĉeva /Tradukis: Vinko Ošlak |
teksto retejo PDF
|
|
INTERKULTURELL OCH MĹNGSPRĹKIG DIALOG (sveda traduko)verkis: Mariana Genĉeva /Tradukis: Sten Svenonius/ |
teksto retejo PDF
|
|
|
| |
|
|
 |
| |
| Eksperimenta kurso de Esperanto por cento da ĉinaj infanoj |
|

|
Por favorigi la infanojn en la lernado de fremdaj lingvoj, kaj ŝanĝi la situacion de tio, ke eŭropaj lingvoj estas malfacilaj por ĉinoj - kiuj ofte elspezas pli ol dek jarojn ĝis sia studentiĝo por la lernado de la angla, sed ofte ankoraŭ ne povas ellerni ĝin - ĉisemestre, la Elementa lernejo Baiyangshu en Taiyuan-urbo de ĉinio, okazigis eksperimenton, kiu prenas Esperanton kiel gvidan lingvon en la lernado de fremdaj lingvoj. Esperanta instruado jam komenciĝis en la unua klaso, kaj pli ol cent infanoj partoprenis en la lernado. La lernejo donas Esperantan kurson je du lernohoroj ĉiusemajne. La infanoj lernas kun granda intereso. Antaŭ la komenciĝo de la eksperimento la lernejo kontaktis la gepatrojn de la infanoj. Kiam la gepatroj eksciis, kio estas Esperanto kaj kial la lernejo lernigos Esperanton al la infanoj, ili kun granda fervoro esprimis sian subtenon al la decido de la lernejo, kaj kelkaj el ili esprimis, ke ili lernos Esperanton kun siaj infanoj. La lernejo planas, ke la infanoj lernas Esperanton kiel la devigan lingvon ĝis la tria-aŭ kvara klaso, sed laŭ la projekto de la ŝtata programo oni kutime eklernas la anglan en la tria klaso. Do la infanoj devas lerni samtempe kaj Esperanton kaj la anglan dum unu aŭ du jaroj en la periodo de la elementa lernejo. La lernejoestro Wei Yubin estas esperantisto. Li volas okazigi Esperanto-kurson en sia lernejo delonge, sed pro manko de instruistoj tio ne efektiviĝis. Antaŭ du jaroj li ekedukis Esperanto-instruistojn. Du instruistinoj sukcese ellernis la lingvon kaj ekludas gravan rolon en la instrua eksperimento. La lernejo deziras kontaktiĝi kaj korespondi kun alilandaj elementaj lernejoj, kiuj funkciigas Esperanto-kurson.
Vidu kelkajn fotojn pri la klasoj kaj la prezenton de ilia lernolibro en nia KATALOGO. |
|
La adreso: Wei Yubin, Baiyangshujie- Xiaoxue Taiyuan, Shanxi, CN-030003, ĉinio. Retadreso jado.wei@gmail.com
La klaso jam estas registrita en la sekcio E-lernejoj |
|
| |
|
|
 |
| |
| Moderna Esperanto por infanoj - lernolibro |
|
Kantoteksto kun muziknotoj el la libro
Ĉu iu povos sendi al ni transkribitan muziknoton?

Jen sube du (ne sinsekvaj!) paĝoj el la libro
|
|
|
 |
| |
| AKEL-projektoj |
|
AKEL estas akronimo por “Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj”.
Fakte ĝi estas projekto de eŭrop-uniaj mezlernejoj kiuj komence de 2005 decidis kunlabori uzante Esperanton kiel pontolingvon.
Dum la monatoj antaŭ la fizikaj renkontiĝoj la lernantoj de la kvar lernejoj kune kun la geinstruistoj komunikadis pere de Esperanto, kiun ili lernis dum malmulte da monatoj.
-------------------------------------------------
Jen prezento de la AKEL-1 projekto, kies organizantoj rekandidatiĝos en 2007 por plia subvencio.
En la AKEL2 (ankaŭ nun kuranta) projekto la kunlaborantaj lernejoj estas la subaj kvar:
- “Tsanko Tserkovski” de Polski Trambesh (Bulgario),
- Ŝtata Mezlernejo “G.Cavour” de Modeno (Italio),
- “Sir Thomas Rich’s School” de Gloucester (Britio) kaj
- IES Reyes Catòlicos de Ejea de lo Caballeros (Hispanio).
Jen vi povas elŝuti la raportojn de Luigia Oberrauch Madella pri la diversaj etapoj de la projekto:
- Ĝenerala prezento: Projekto AKEL
- Raporto pri la Unua renkontiĝo en novembro 2005 - Bulgario.
- Raporto pri la Dua Renkontiĝo en Modeno en aprilo 2006 - Italio.
- Raporto pri la Tria Renkontiĝo en Gloucester en oktobro 2006 - Britio.
- Raporto pri la laborsemajno en aprilo 2007 - Bulgario
- Raporto pri la Kvina renkontiĝo en Ejea des los Caballeros en oktobro 2007 - Hispanio
- Raporto pri la sesa laborrenkontiĝo okazinta en aprilo 2008 - Bulgario
- Detala kaj ilustrita raporto pri la Sesa (lasta) Renkontiĝo en Polski Trambesh en aprilo 2008.
Vidu la hejmpaĝon de la projekto: AKEL
AKEL
Alternativa Komunikado inter la Eŭropaj- kaj EFTA- Lernejoj kontaktoj:
ludoviko@portugalmail.pt
silkovojo@aliceposta.it
|
|
|
 |
| |
|