Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
11-10-2008

Vizitoj: 1108389
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Memore al Claude PIRON
Memore al Claude PIRON
 
Biografio - fragmentoj el lia vivo
Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron)
Libroj
Artikoloj, prelegoj
 
 

Kun tre malĝoja koro kaj omaĝplene mi lanĉas tiun ĉi paĝon al la memoro de nia kara kolego, instruisto kaj verkisto, kiu tiel subite kaj kruele forlasis nin.

La 22an de januaro, en sia 76a jaraĝo forpasis Claude Piron.

La novaĵo ankoraŭ ŝokas, paralizigas kaj la fingroj tremas serĉante la plej gravajn verkojn kaj faraĵojn de Claude por memorigi nin. Kompletan kolekton maleblas fari, sed ni ĉiuj provu kunmeti la mozaikerojn por inde klini nian kapon antaŭ li kaj adiaŭi.  

Mi invitas vin al la kondolenca paĝo por dividi kun ni viajn memoraĵojn pri li, pri liaj instruoj, kiujn vi ricevis de li.
Koran dankon, kara Claude por ĉio, kion vi donis al ni, por niaj lingvo kaj movado.
Sincerajn kondolencojn al lia familio kaj al ni ĉiuj. Estimplene: Katalin Kováts, redaktoro

Ni aŭskultu pace du el liaj muzikigitaj poemoj: Ferie kaj Mi amas.

La adiaŭa meso okazos  en "Chapelle Catholique" de Gland, vendrede, la 25-an de januaro je la 16a horo.

 
Biografio - fragmentoj el lia vivo 

 

Claude Piron (1931-2008)

Svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato, Claude Piron (Namur, 1931) estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956 ĝis 1961 (francen el la angla, ĉina, hispana kaj rusa).
       Li poste laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia ĉefa nuna aktiveco, krom la psikoterapia praktikado, estas profesie trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia laboro kaj partopreno en trejnaj seminarioj. Li ofte prelegas pri psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato kun la spirita vivo, aŭ (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.
       Lia verko "Le défi des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.

                   Fonto: Retejo de Claude Piron

Kelkaj fragmentoj el la vivo de Claude Piron:

Kiel Claude Piron esperantistiĝis, kaj kiel Esperanto difinis lian profesian vivon.

        Intervjuo de Pola Radio ----- aŭskultu ĝin ĉi tie:

 

 
Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron) 

video video video video video   

Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron)

Por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvistikaj demandoj, ni konsilas aŭskulti/vidi la prelegojn de Claude Piron. La videoprogramoj estas franclingvaj, sed oni trovas ankaŭ unu anglalingvan prelegon.

Anglalingva prelego: The language challenge -- facing up to reality

Danke al Ch. Smith kaj P. Baláž ekestis ankaŭ nacilingvaj subtitoloj en la sekvaj lingvoj: angla, araba, ĉeĥa, esperanta, finna, franca, germana, hispana, hungara, japana, kataluna, nederlanda, pola, portugala, rusa, slovaka kaj taja. (Elektu nacilingvan subskribon sub la vorto WATCH.)

Jen la 10 franclingvaj programoj kun siaj titoloj kaj apartaj ligoj:

La titolo de la serio estas "Les langues: un défi" ("La lingvoj : defio").
Tiuj videoprogramoj estas troveblaj sur Youtube. Sufiĉas tajpi http://www.youtube.com/ kaj en la serĉilon indiki la nomon de Claude Piron. Se vi ne lertas en tiu programo, simple alklaku la substrekitajn vortojn sube aŭ la bildetojn supre kaj sube. Ili portos vin al la koncernaj filmeroj.

1. Se comprendre (Interkompreniĝi)
2. La diversité des langues (Lingva diverseco)
3. Le handicap linguistique (Lingva handikapo)
4. Les instances internationales (Internaciaj institucioj)
5. Passer d'une langue à l'autre (Transiri de lingvo al alia)
6. Les langues, ça coûte (Lingvoj, tio kostas)
7. La peur du réel (La timo al la realo)
8. Le fonctionnement du cerveau (Funkciado de la cerbo)
9. Programmation génétique (Genetika programado)
10. La solution. (La solvo). Esperanto nur en la lasta estas menciata.

Gratulojn al Claude Piron kaj bonan kleriĝon al vi ĉiuj!

Jen lia hejmpaĝo kun multaj pliaj interesaĵoj.

Gratulojn kaj dankon al la realiganto:

DANNIRéalisations * www.dannir.com


François Randin * Case postale 246 * 1000 LAUSANNE 22 * Suisse
Tél.: +41 76 411 14 55 * Fax: +41 21 657 14 56 *
dannir@citycable.ch

 video  video video video video 

 

 
Libroj 

 

 

 

 

 

Ankoraŭ nekompleta kolekto

 

 
Artikoloj, prelegoj 

 

Esperantlingvajn kaj alilingvajn artikolojn de Claude Piron legu sur lia hejmpaĝo.

La artikolon  Observi, Kompari, Elekti -    li donacis ankaŭ al nia Legejo.