Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
12-03-2010

Vizitoj: 1805733
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Pri edukado.net >> Mi rimarkis, ke...
Mi rimarkis, ke...
Anonctabulo kun 84 mesaĝoj     1 - 30    
1    2    3
Aldonu vian mesaĝon.
nova
84. Redaktoro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 28-10-2009

Loko: Hago
Komento:
Kara Bill, Vi petis ke mi ŝanĝu en la paĝaro la nomon de via libroservo. Bedaŭrinde mi ne povas fari, ĉar ĝi estas en la enprogramita parto de la retejo al kiu mi ne havas aliron. Se mi mendas nun tian laboron, mi devas pagi horan laboron al la entrepreno, do kostus 70 eŭrojn. Mi do, ne faros nun, sed post 1-2 monatoj aperos nova paĝaro kaj tie ĝi jam estos bone skribita, ĉu bone?
 
83. Vilĉjo Harris 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
eusa esperanto-usa.org
Dato: 28-10-2009

Loko: Kalifornio, Usono
Komento:
Esperanto-Ligo de Norda Ameriko ŝanĝis sian nomon al Esperanto-USA. Bv. anstataŭigu la mallongigon ELNA per E-USA en la retpaĝaro. Dankon!
 
82. penivos 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
penivos yahoo.com
Dato: 13-05-2009

Loko: Aŭstralio
Komento:
La retejo http://cnx.org/ estas granda metiejo por senpagaj instrumaterialoj pri ĉiuj lernobjektoj. Mi serĉis "Esperanto" kaj trovis unu ekzempleron, fakte ne pri Esperanto. La aldono de nia rimedaro montrus Esperanton en bona lumo en tre publika spaco. Ĉu eblus? Samideane, Peni
 
81. Jehoŝua Tilleman 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
b48705544 013.net
Dato: 8-04-2009

Loko: Kirjat-Mockin
Komento:
En la Laŭŝtupa Memtaksilo mi rimarkis la jenajn erarojn: 1) En la kolumno A1, linio Parola Produktado devas esti: konatojn (ne: konatulojn); 2) En la kolumno C, linio Skriba Produktado devas esti: miajn starpunktojn (ne: mian starpunktojn). Cetere tre bona kaj klara teksto!
 
80. ROUX Klaudo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
claude.roŭ21 wanadoo.fr
Dato: 23-10-2008

Loko: Mirabeau, Francio
Komento:
La adreso de la TTT-ejo de FEI troveblas per Google ("FEI""Esperanto") kaj en Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Franca_Esperanto-Instituto)
 
79. Katalin Kovats 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
katalin ikso.net
Dato: 23-10-2008

Loko: Hago
Komento:
Estimata Klaudo, La retadreson de FEI mi serĉas, sed estus bone, se vi indikus kie ĝi troviĝas, ja scii tion parkere el 15 mil paĝoj estas malfacile. Pri la ikso-kombinoj:
Jes, kion vi skribas estas granda problemo ĉe tiuj, kiuj en siaj nomoj kaj adresoj havas la kombinon kiun E-literoj havas. La programo, kiu aŭtomate kuntiras kaj ŝanĝas tiujn kombinojn uzas ne nur eduakodl.net sed pluraj alioaj paĝarprogramoj, ĉar tiel eblas konverti la kombinojn al ĉapelitaj literoj. Se vi uzas la x-sistemon (supre eblas elekti) la paĝaro montras ĉion bone. Mi ofte uzas la teknikon kaj metas apostrofon antaŭ la ikson, kaj tiam ili restas ĝustaj. Vidu nun vian enskribon kaj tie vian nomon. La samo ne validas ĉe la retadresoj, bedaŭrinde. Se pro io malfermiĝas tiu ero de la la paĝaro, la apostrofo malaperas kaj ĉio denove komenciĝos.
Estis la maskimumo kiun la porgramistoj povis fari (kaj tre multekoste, bedaŭrinde. ) Nun denove okazos gravaj transkonstruoj kaj mi esperas, ke dum tiuj per la nova tekniko oni jam pli bone kapablos solvi la problemojn. Kun pardonpeto kaj salutoj, Katalin
 
78. ROUX Klaudo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
claude.roŭ21 wanadoo.fr
Dato: 23-10-2008

Loko: Mirabeau, Francio
Komento:
Via komputika programo mistraktas la mesaĝojn entenantajn sinsekvojn de la du literoj "u" kaj "ikso", nome ĝi ŝanĝas la "u" plus "ikso", al "Ŭ", ekz. mia nomo (ROU + ikso) iĝas ROŬ kaj mia retadreso (claude.rou+ikso21@wanadoo.fr) iĝas "claude.roŭ21@wanadoo.fr"
 
77. ROUX Klaudo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
claude.roŭ21 wanadoo.fr
Dato: 23-10-2008

Loko: Mirabeau, Francio
Komento:
Via aŭtomata trakto de la personaj nomoj kaj de la retadresoj ne kongruas kun la finaĵoj "Ŭ" kaj "ŭ", kiujn ĝi ŝanĝas al "Ŭ" kaj "ŭ", ekz. mia nomo iĝas ROŬ kaj mia retadreso (claude.roŭ21@wanadoo.fr) al "claude.roŭ21@wanadoo.fr"
 
76. ROUX Klaudo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
claude.roŭ21 wanadoo.fr
Dato: 23-10-2008

Loko: Mirabeau, Francio
Komento:
La ligo al la TTT-ejo de FEI ne plu validas. Nuna adreso estas : http://esperanto.instituto2.free.fr/index.html
 
75. Bezrobotny 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
viro1966 gazeta.pl
Dato: 5-08-2008

Loko: Wrocław
Komento:
Wiecznie bez pracy
 
74. Mohammad Javad KAMALI 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
kamali_mj yahoo.fr
Dato: 4-07-2008

Loko: Iran
Komento:
La artikolon "Espéranto et les Français" vi povas legi en la sito: http://teheran.ir/spip.php?article223 Dankon
 
73. katalin 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 10-06-2008

Loko: Nederlando
Komento:
Sub tiu adreso vi trovas 3 tiajn librojn en nia Kataligo: http://www.edukado.net/pagina/Katalogo/146//?elementId=146&titolo=ilustrita
 
72. ahmet arı 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
drahmetari yahoo.com
Dato: 10-06-2008

Loko: Turkio
Komento:
Mi deziras vidi en vian paĝaron esperanto -esperanton vortaron. Dankon
 
71. marie anne jouanique 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
mariezou hotmail.com
Dato: 25-04-2008

Loko: belgio
Komento:
mi sendis 2foje mesaĝon al jurijkivaev@jandex.ru, ne funkcias? Eble estas eraro en la retadreso? Ĉu iu povas helpi? Dankon!
 
70. Luiz Portella 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
lfpor lujz.org
Dato: 23-04-2008

Loko: Porto Alegre
Komento:
ĉe lerniloteko estas amaso da ripetitaj informoj ĉe "Verkintoj" anstataŭ Xxx Yzz (3) aŭ (2) Xxx Yzz venas du aŭ tri foje, ĉar ne ĉiam estas la sama skribaĵo (Xxx YZZ) aŭ ĉar fojo venas nova nomo por sama persono (Xxx K. Yzz). tio estas korektinda
 
69. Ursula 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
urszula.kwasniewska telia.com
Dato: 6-04-2008

Loko: Svedujo
Komento:
Kara Katalin, Ĉu vi ĉiam laboras? eĉ sabatvespere? Mi atendis vian respondon unue morgaŭ. Mia telia-adreso funkcias tamen rimarku ke ĉiuj literoj, ĉar mi vidis ke antaŭe estis mankis unu litero. Brakumojn, Ursula
 
68. Katalin Kovats 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
katalin ikso.net
Dato: 5-04-2008

Loko: Hago
Komento:
Miaj mesaĝoj, senditaj al viaj du adresoj (hotmail kaj telia) revenas, do mi provas respondi ĉi tie.
Hieraŭ, je la 20.10 vi malmembriĝis de la paĝaro. Do, tute normale vi ne plu povas eniri ĝin.
Vi estis registrita je la telia-retdareso. Ĉu ĝi funkcias ankoraŭ? Mi skribis tien al vi tuj, kiam mi vidis vian malmembriĝon. Ĉu vi ricevis tion?
Vi, do devas denove membriĝi , sed nun bv. uzi normalan, funkciantan retadreson.
Mi jam nur atentigas vin ke via hotmail-adreso ne estos bona, ĉar en ĝi la kombinon de S+X la paĝaro kuntiras je ĉapelita litero kaj ĝi ne plu estos rekonata.
Do, bv elturniĝi iel.
Mi bedaŭras la problemojn. Bonvolu membriĝi denove kaj provi la funkciojn.
Se vi havos daŭre problemojn, skribu al mi vian skajpnomon aŭ MSN-adreson, eble eĉ telefonnumeron ke mi povu navigu vin.
Kuraĝon, salute, Katalin
 
67. Katalin Kovats 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
katalin ikso.net
Dato: 5-04-2008

Loko: Hago
Komento:
Kara ursula, mi tuj respondos al vi en privata mesaĝo. Amike, Katalin
 
66. Ursula 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
urŝula hotmail.com
Dato: 5-04-2008

Loko: Svedujo
Komento:
Karaj, helpu min Lastjare mi tute ne uzis vian paĝon kaj eble ion estis ŝanĝita. Jam depost kelkaj tagoj mi deziris uzi Lerniloteko, sukcese ensalutis kaj serĉis taŭgajn ekzercojn. Klakis al la markita titolo sed tute malsukcesis malfermi ĝin, kaj ĉiam revenis al la membriĝa paĝo. Kie mi eraris? Mi batalas kun ĉi problemo jam du tagojn. Kun granda respekto kaj admiro al via laboro Ursula
 
65. Redaktoro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 25-01-2008

Loko: Hago
Komento:
Mi bone komprens viajn zorgojn, kara Laurent. Ni konciis pri la danĝeroj de la fakto, ke retadresoj aperas en la retejo. Pro tio antaŭ 3 jaroj ni mendis ĉe la programistoj teknikan solvon por tio. Sekve nun, kvankam la adresoj videblas, ili estas maskitaj kaj ne percepteblaj por robotoj. La sola tekniko, per kiu oni povas kolekti ilin, estas unuope kopii la adresojn, kio ne estas aplikata metodo de tiuj fiuloj.
Nuntempe estas eĉ aliaj manieroj, per kiuj oni devas ion fari por vidi la deziratan adreson. Se iam kolektiĝos mono (vidu eblojn en la paĝo SUBTENU NIN!) mi volonte investos por tiel modernigi la sistemon.
Pri kompleta forigo de la adresoj mi ne volas pensi, ĉar unu ĉefa celo de la paĝaro estas kunlaborigi, senpere kunigi la kolegojn, kiuj pere de la paĝaro, sen mia interveno, povas facile trovi unu la alian.
Via solvo estis unu el la bonaj solvoj lasi spurojn en la retejo, sed nun ne helpas al mi kontakti vin rekte. Kial ankaŭ nun mi ne povas sendi en aparta mesaĝo mian respondon, povas nur esperi, ke vi revenos por vidi, kion mi skribas.
Mi esperas, ke vi komprenas kaj akceptas mian klarigon kaj ne plu timos tiun ĉi paĝaron. Amike, Katalin Kovats
 
64. Laurent VIGNAUD 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ne-uzebla ne-uzebla.com
Dato: 25-01-2008

Loko: Angers (FR)
Komento:
Estimataj, Kvankam jam de longe mi konas vian retejon kaj legis/aŭdis multajn bonajn komentojn pri ĝi, mi ne kutimas viziti ĝin. Nur hodiaŭ por aldoni plian vorton pri forpaso de Claude Piron. Per la nuna komento, mi volas nur sugesti al vi, ke ne klare aperu, aŭ tute ne aperu la retpoŝt-adresoj de la komentantoj. Ja robotoj povas facile elŝuti ilin... kaj poste komentintoj ricevas multajn trudmesaĝojn. Pro tio mi skribis nerealan retpoŝtadreson. Amike, laurent
 
63. redaktoro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 20-01-2008

Loko: Hago
Komento:
Dankon por la atentigo, la tajperaron mi ĵus korektis.
 
62. Mariĵo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
pensema yahoo.ca
Dato: 20-01-2008

Loko: Berwick, N.S., Kanado
Komento:
Mi rimarkis ke en paĝo http://www.edukado.net/ kaj en la alineo kie vi mencias "Mi rimarkis ke...", vi skribis "bedauarinde" anstataû "bedaûrinde". Estas bone scii ke ĉi-tiu paĝo ekzistas. Samideane, Mariĵo
 
61. Redaktoro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 6-01-2008

Loko: Hago
Komento:
Dankon, Mireille. La nomo de Monika jam estas plene majuskla.
 
60. Grosjean Mireille 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
mireille.grosjean rpn.ch
Dato: 6-01-2008

Loko: Les Brenets
Komento:
En la listo de IEK la nomo Molnar estas skribita minuskle, kiam la aliaj nomoj estas majuskle. EStas detalo, sed shi povus esti ne kontenta pri tio. Mi gratulas pri la enhavo de la retejo!!! Elkore Mirejo
 
59. Nathalie DUBRULLE 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
dubrulle.eddy free.fr
Dato: 2-11-2007

Loko: Mosnay
Komento:
Mi serchas gekorespondojn, do mi sendis mian profilon, sed mi eraris pri la retadreso (mi metis eddy.dubrulle@free.fr anstatau dubrulle.eddy@free.fr. Mi ne scias, kiel korekti. Chu vi povas fari tiel ?
 
58. Redaktoro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 19-10-2007

Loko: Hago
Komento:
Mi ĵus kontrolis (je 10 minutoj post via provo je 0:01, la 19an), ensalutis vianome kaj aldonis ion al via profilo, sukcese savis ĝin kaj elsalutis. Via problemo devis esti verŝajne en via komputilo aŭ retkonekto. Bonvolu provi denove.
 
57. Mónika Molnár 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
esperanto_momix yahoo.it
Dato: 18-10-2007

Loko: L a C h a u x - d u - M i l i e u
Komento:
Mi ne povas ŝanĝi mian profilon. Je alklako de la butono "Redaktu", mi havas la sekvan mesaĝ-paĝon: "Crawler/spider/bot detected, no rights." Dankon pro helpo! Monika
 
56. Henry Studer 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
hestuder yahoo.com
Dato: 6-09-2007

Loko: Monda Mozaiko
Komento:
Tre plaĉas al mi la historioj kaj rakontoj trovitaj en Monda Mozaiko. Mi povas vidi kaj tralegi iun tekston, aŭ mi povas aŭskulti la sonmaterialon por tiu teksto, sed ne eblas por mi fari ambaŭ samtempe. Mi volus rigardi la tekston kaj samtempe aŭskulti la paroladon. Ĉu tio eblas?
 
55. Redaktoro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 27-06-2007

Loko: Hago
Komento:
Kara Penny, Bonvolu iom pli precize indiki sur kiu paĝo vi havis problemon? Kion vi celis fari? La paĝaro havas plurmil (!) paĝojn, mi ne povas scii, kie vi ne elturniĝis, sekve mi ne povas helpi. Bonvolu kontakti min kun la informoj. Amike, Katalin Kovats