Post plurjara kunlaboro, en kiu edukado.net havis gravan rolon, UEA lanĉis novan internacian ekzamensistemon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.
La novaj ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) nun estas ellaboritaj (el la 6 ekzistantaj) en niveloj B1, B2 kaj C1. La akreditigo kaj funkciigo de la sistemo okazas kunlabore kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, kie Esperanto troviĝas inter la ŝtate rekonataj fremdaj lingvoj kaj kadre de ties ekzamensistemo havas la samajn rajtojn kiel la aliaj fremdaj lingvoj. Plurmil kandidatoj estas testataj ĉiujare en la menciitaj niveloj en la t.n. dulingva (hungara-Esperanta) versio de la lingvaj ekzamenoj.
La fakto, ke la nova ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, signifas, ke ties atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn diplomojn, akreditigitajn de ALTE.
Mem la atestilo estas impona, oficiala dokumento, verkita en 4 lingvoj (Esperanto, angla, germana kaj franca).
En la sekcio PRISKIBOJ vi povas legi la detalan prezenton pri la postuloj kaj strukturo de la ekzameno.
Vi certe rimarkos, ke kompare kun la malnova IELI-UEA-ekzamenoj en la novtipa ekzameno nur en la buŝa parto estas demandoj traktantaj la movadajn kaj kulturajn konojn pri Esperanto.
Ni esperas, ke la nova sistemo havos sukceson inter la esperantistoj kaj ties ekzamenojn trapasos multaj el inter ili, pruvante, ke valoros la investita laboro kaj tempo, kaj ke nia movado pretas je eŭropnivela mezuriĝo.
Ni antaŭvidas 4-5 sesiojn en la jaro 2010.
Edukado.net daŭre kunlaboros por la okazigo de la ekzamenoj kaj ene de kelkaj monatoj , kunlabore kun la budapeŝta centro funkciigos retan (on-line) ekzamenejon, kie la interesiĝantoj senpage povos testi sin antaŭ ol aliĝi al la ekzamenoj.
Je ajna informbezono, bv kontakti nian redaktejon aŭ Zsófia Kóródy.
Legu plu ĉe: Novaĵoj – Priskribo – Sesioj – Kotizoj – Regularo - Specimenoj
|