Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
06-09-2008

Vizitoj: 1083927
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Internaciaj Ekzamenoj >> Notoj
Internaciaj Ekzamenoj - Notoj
 

Laŭ Artikolo 7 de la Principa regularo:

a) Sukcesa ekzamenito ricevas atestilon enhavantan la finan noton, subskribitan de la prezidantoj de IEK kaj EK.

b) Por aljuĝi finan noton al kandidato plenuminta Elementan Ekzamenon EK devas decidi inter du eblecoj, kiuj vorte estas esprimeblaj jene: sukcese - malsukcese.

c) Por aljuĝi finan noton al kandidato plenuminta Mezan Ekzamenon EK devas decidi inter kvar eblecoj, kiuj vorte estas esprimeblaj jene: tre bone - bone - kontentige - malsukcese.

ĉ) Kandidatoj ricevintaj la noton “malsukcese” ricevas de EK anstataŭ atestilon personan sciigon pri tio.

La faritaj ekzamenoj estas kontrolendaj de IEK. Rezultoj do restas provizoraj ĝis la subskribo de la atestilo, kiun sukcesinto kutime ricevas perpoŝte.

Rigardu kelkajn specimenojn en la Ekzamenejo.