Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135309
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Monda Mozaiko
Monda Mozaiko
   
Superrigardo pri la temoj > 2008 junio: AMIKEJO - la unua neŭtrala esperanto ŝtato Moresnet > AMIKEJO - teksto kaj ligo al la filmo
AMIKEJO - teksto kaj ligo al la filmo
skribinto temo
Katalin
Poŝtaĵoj: 347
Resp.: 148
Post afiŝita: 17-06-2008 12:08:17

AMIKEJO - teksto kaj ligo al la filmo
 


AMIKEJO


Dokumenta filmo pri la unua neŭtrala Esperanto-ŝtato


Neŭtrala Moresnet


Kun la permeso de la tradukinto ni publikigas la esperantilingvan tekston de la filmo, spektebla ĉi tie.





La sekva rakonto pruvas ke la nuntempa interreto povas havigi al ni multajn informojn pri la pasinteco.


Ĉi-somere ni ekskursis al Vaalse Bergen, la plej alta punkto en Nederlando. Kvankam tiu ĉi loko, 322 metrojn alta, ne imponas kiel monto, ĝi ĉiam havis grandan allogon same al junuloj kiel al maljunuloj. Oni povus diri ke tie, kvankam enlande oni tamen sentas sin eksterlande. Kaj ĉar en la pasinteco estis jam entrepreno por atingi tiun lokon, oni kutimis sendi bildkarton al familianoj kaj amikoj.


Survoje mia edzino surprizite rimarkis ke ni veturis sur la Kvarlima Vojo. Kaj alveninte ĉe la Trilanda Punkto, ni malkovris apud la Balduena Turo ankoraŭ ion interesan.


En la kahelaro apud la turo troviĝis kvara mallarĝa «tortopeco». Ĉu do tie troviĝas kroma lando apud Belgio, Nederlando kaj Germanio? Denove hejme antaŭ mia persona komputilo mi entajpis «Kvarlanda Punkto» ĉe Google kaj tuj havis rezulton! Evidentiĝis ke de 1815 ĝis 1919 ekzistis areo sude de Vaals ĉirkaŭ la komunumo Kelmis kiu nomiĝis «Neŭtrala Moresnet». Hazarde mi iam estis spektinta televidan programon pri Moresnet.


La plej alta kaj longa viadukto en Belgio transas la… valon.


Tiu ĉi fervojlinio – konstruita de militkaptitoj dum la unua mondmilito – ligis Antwerpen kun Aachen kaj limas al Moresnet, ŝtateto, 3 kilometrojn longa kun kiel ĉefa loko


La Calamine” aŭ germane «Kelmis». Ĝi fondiĝis post la kongreso de Wien.


Napoleono estis venkita kaj oni denove devis fiksi la landlimojn en Eŭropo, ankaŭ tiun inter Prusio kaj La Nederlandoj.


De la nuna limpunkto inter Germanio, Nederlando kaj Luksemburgio la termezuristoj zigzage iris norden kaj ĉe limŝtono 188 ili devis iri dekstren aŭ maldekstren por ĉirkaŭi gravan zinkominejon. Nek Prusio, nek Nederlando pretis cedi ĝin. Atendante definitivan solvon, oni fiksis kverkajn limfostojn dekstre kaj maldekstre de la minejo kun samaj numeroj. De numeroj 188 ĝis 192 ekzistis do orienta kaj okcidenta fostoj.


Tio finiĝis ĉe fosto 193, ĉar ĉe la monto de Vaals la limoj denove kuniĝis.


Tiel Neŭtrala Moresnet naskiĝis. Sed ĉar de tempo al tempo iu limfosto malaperis en hejtilo, oni anstataŭigis ĉiujn limfostojn por gnejsaĵo: 30 ĉe la orienta kaj 30 ĉe la okcidenta limo.


Oni numeris ilin per romiaj ciferoj de I ĝis LX. La unua kaj la lasta fosto ankoraŭ troviĝas apud la vojo, kiu kondukas de Ličge al Aachen laŭ Kelmis.


Iom preter la unua fosto troviĝas la Gueulponto. Iam troviĝis komuna dogankontrolejo de Prusio kaj Nederlando ĉe tiu ĉi ponto. Ĝi estis la nura limtrairejo al Neŭtrala Moresnet. Antaŭ kelkaj jaroj esploristoj retrovis ĉe la limo 54 el la 60 limfostoj.


Oni ne serĉu limfoston numeron 53 ĉar ĝi sekure staras en muzeo pri la Gueulvalo.


La malgranda muzeo troviĝas en vilao en iama Maxstrasse en nova Moresnet je 100 metroj oriente de la iama prusa limo.


La fakta 4-landa punkto estiĝis nur en 1839 post limadaptoj inter Nederlando kaj la nova belga ŝtato. Jean-Jacques Daniel Dony, kun lieĝa, revoluciema zinkforno, estis ĉe la bazo de la historio en 1805. En tiu ĉi forno eblis ekstrakti laminateblan zinkon el galmejo. Tiun ercon oni fosis depost la 14a jarcento en la apudeco de La Calamine.


La produktado de zinko estis remalkovrita de Andreas Marggraf, kiu varmegigis en 1746 smiconiton kun lignokarbon. La sama Marggraf malkovris ankaŭ anstataŭaĵon por kansukero per ekstraktado de sukero el betoj. Tial ni nun parolas pri sukerbetoj. Sed por reveni al Jean-Jacques Donny, li aĉetis la koncesion de Veille Montagne por multe da mono. Napoleon atribuis ĝin per imperiestra dekreto, same kiel patento je la fabrikado de zinko. Kiel dankesprimo, la imperiestro ricevis bankuvon kaj buston, evidente el zinko. Kiel komercisto Dony estis malpli sukcesa. La investoelspezoj por la minejo poste evidentiĝis multe tro altaj. Baldaŭ li devis vendi parton de siaj akcioj kaj fine li bankrotis. Sed la minejo kaj la fabriko plufunkciis kun novaj posedantoj.


Louis Alexander kaj poste Gaston Paul de Sinkez ne estis posedantoj, sed apud direktoroj de la minejo ili ankaŭ estis urbestroj de la teritorio. Ili praktikis tre socian politikon kun bonaj medicinaj aranĝoj por la loĝantaro. Kaj tiel ni aŭtomate alvenas ĉe doktoro Molly.


Tiu ĉi germana kuracisto komencis kiel domkuracisto en prusa Moresnet, do ĵus preter la limo. Li ege populariĝis pro kuracoj kontraŭ ekstreme malaltaj tarifoj. Kiam li sukcesis haltigi minacantan ĥolero-epidemion lia populareco estis nedifektebla.


Li nomumiĝis kiel entreprena kuracisto de la zinkfabriko.


Tiu Molly montriĝis iu el la plej rimarkindaj homoj el la historio de Neŭtrala Moresnet, iu kun multe da interesiĝoj. Li i.a. kolektis papiliojn kaj skarabojn, monerojn kaj poŝtmarkojn kaj li parolis multajn lingvojn, i.a. Esperanton. Fakte oni povas nomi lin la senkronan reĝon de la teritorio. Li estis la fondinto de la Trafikinstituto.


Ĝi ne estis aparte grava, sed rimarkinda estis ke ĝi eldonis proprajn poŝtmarkojn.


Tiel D-ro Molly kaj siaj amikoj volis esprimi sian strebon al sendependeco por la loko. Tiuj markoj ne longe vivis. Post nur 17 tagoj la uzo estis malpermesita ĉar en Neŭtrala Moresnet ankoraŭ validis la franca leĝaro, kaj ĝi difinis ke la poŝtaj servoj estis ŝtata monopolo. La eldono de la markoj estis nur detalo kompare kun la provo de la doktoro por rebapti la regionon ĝis la Esperanto-ŝtaton «Amikejo». Dudeko da jaroj antaŭe la pola kuracisto Zamenhof – pseŭdonimo Doktoro Esperanto - eldonis broŝuron en kiu li prezentis neŭtralan lingvon, kiun oni povus uzi apud la propra landlingvo. Molly estis denaska Esperantisto. Dum Esperanto-kongreso en 1906 li renkontis la francan profesoron Gustave Roy, kiu ankaŭ estis infektita de la sama idealo. Kaj ili decidis kunlabori por la fondo de Esperanto-ŝtato. Kaj kiu teritorio estis pli konvena por tia iniciato ol Neŭtrala Moresnet.


En la 13a de aŭgusto 1908, en hotelo Bergerhof ili organizis grandan propagandan manifestacion. Ili mobilizis la tutan loĝantaron. En la ornamita salono de la civilgvardianaro oni aŭdis pasiajn pledojn por la fondo de Esperanto-ŝtato Amikejo, la loko de la granda amikeco! Dum tiu kunveno la minejharmoniorkestro ludis la marŝon de la Amikejo, komponitan de Willy Huppermann.


La domo tremis ĝis en la fundamentoj pro tiom da entuziasmo.


Eĉ super la akvo de la lago Akasino oni povis aŭdi la himnon de la nova libera ŝtato.


Propraj postmarkoj, himno kaj blazono sed ne povis ne esti propra flago.


La kololoj fariĝis nigra, blanka kaj blua, la koloroj de Vieille Montagne kaj ankoraŭ nuntempe la koloroj de Kelmis.


La influo de Vieille Montagne estis tre granda.La urbodomo, ekzemple, troviĝis en entreprenaj konstruaĵoj. Atentu la zinkan tegmenton, kiu nun montras signojn de eluziĝo.


Kaj iu el la inspektoroj de la minejo ekoficis kiel ĝendarmo. Kaj la preĝejo de la ĉieliro de Maria estis administrata kaj plej grandparte pagata de la minejo.


Eĉ la nuna urbodomo de Kelmis estis en 1957 (?) donacita de la minejo por servi kiel baza lernejo Sankta Ludoviko. En tiu lernejo, la prezidanto de la Esperanto-klubo de Kelmis instruis kvarfoje en semajno.


Kun 254 enloĝantoj ĉe la ekesto, la komunumo kreskis en 40 jaroj ĝis floranta dekobla grupo. La portempa statuso de neŭtrala teritorio daŭris pli ol cent jarojn. Dum tiu periodo Belgio kaj Prusio ne sukcesis interkonsenti.


Kaj kiam en 1884 oni fermis la zinkminejon pro elĉerpiĝo, la ekonomia graveco de la loko malpliiĝis. Fine la limoj malaperis pro aneksiĝo. Dum la 1a mondmilito la teritorio estis okupita kaj regata de Germanio. La pakton de Versailles el 1919 decidis en artikolo 32 ke la teritorio de Neŭtrala Moresnet estu regata de Belgio. La limfostoj estas iuj el la maloftaj postrestintaĵoj el la sendependa Kelmis.


Ili estas kiel atestantoj de 3-jara multkolora sed emociplena ekzisto.


Amikeja marŝo ludita de “Kgl. Salon und Unterhaltungsorchester Kelmis – La Calamine”                                           


                                      



Danko al Cees Damen, retestro de www.moresnet.nl


Realigo de Peter Bouhuis


Tradulis al Esperanto: Ivo Durwael



dosiero Post AMIKEJO.pdf (128469)
supren