Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

768.
Stefan MacGill en la nomo de UEA (Nederlando, Roterdamo) je 2016-12-16 15:09:55

Saluto de UEA al Edukado.net

Nome de Universala Esperanto-Asocio mi gratulas al la projekto Edukado.net, kiu tra 15 jaroj fidele servis al niaj instruistoj kaj kursgvidantoj. Ni admiras la grafikajn kaj funkciigajn novigojn, kiujn utiligas la retejo, kiuj tiras nin en la modernan epokon. La projekto estis valora partnero de UEA kaj ILEI, nelaste per la prizorgo en moderna kaj fleksebla maniero registri la kursojn en aŭ pri Esperanto kaj montri ilin per serĉeblaj tabeloj kaj interaktiva mapo. Ni agnoskas la rolon de la retejo kaj la personoj malantaŭ ĝi pri kursgvidado tra la mondo kaj ankaŭ pri instruista trejnado. Ni konstatas la kapablon de la retejo adapti sin al la nova lerniga medio; la nova projekto Ekparolu! donas pluiran vojon por finstudentoj ĉe la kurso Duolingo, liverante al ili mentorojn. La daŭra sukceso de la KER-ekzamenado donas al niaj komunumanoj manierojn testi kaj atesti siajn kapablojn.
La movado entute havas grandajn kialojn gratuli al tiu iniciato, kaj bondeziri al ĝi tra la sekvaj jaroj. Post kvar horoj, ni ĉiuj tintu la glasojn feste al tiu mirinda jubileo!

767.
Halina Komar (Pollando, Nowy Sącz) je 2016-12-15 22:04:18

Kara Katalin - mi admiras ĉion, kion vi faras por E-Movado kaj por ni ĉiuj - agantoj sur kampoj de edukado kaj informado. Miaj multaj sukcesoj dependis de viaj talento, laboremo, bonvolemo... Tial niaj seminarianoj tuj krias ĉe komenco de iu nova projekto: "ni volas lerni/labori/spertiĝi kun Katalin!" Probable estas multaj same bonaj instruistoj, sed ni vin amas - pro bona koro, pro sincera sindonemo al ĉiu via "ŝafido", pro dediĉita via tuta tempo por pklenumado de ĉiu prenita de vi tasko. Ĝuste tial la edukado.net estas tia, kia ĝi estas. Multajn jarojn de la sukceso - por via kreaĵo kaj por vi persone. Amike - Halina Komar

766.
Elena Nadikova (Rusujo, Ĉeboksary) je 2016-12-15 20:15:08

Mi tutanime gratulas edukado.net kaj ĝian redaktoron Katalin Kovats okaze de tiu agrabla dato! La paĝaro estas perfekta modelo de vere profesia virtuala eduka medio. Miloj da instruistoj ĉerpas ĉi-tie tre utilajn ideojn, lern- kaj instrumaterialojn kaj pozitivan etoson. Mi deziras prosperon kaj plian fruktodonan laboron por Esperanto!

765.
Leo De Cooman (Belgujo, Ingelmunster) je 2016-12-15 19:47:05

Jam dek kvin jarojn Edukado.net estas lumturo en Esperantujo. Gratulon!

764.
Anne JAUSIONS (Francujo, ARGENTEUIL) je 2016-12-15 17:31:09

Gratulon Katalin,
cxiam ridetanta, helpema, kreiva. Dankon ankaŭ al Sylvain kaj Mogens (por Risko), kaj al ĉiuj kontribuantoj de edukado.net
Anne

763.
Anjo (Svislando, La Chaux-de-Fonds) je 2016-12-15 16:17:25

Gratulon al la 15 jara Edukado.net kaj al ties redaktanto Katalin.
Mi deziras bonan sanon, multe da forto al Katalin por daŭrigi la
aktivadon.
Samtempe, mi deziras agrablajn Kristnaskfestojn kaj Sukcesoplenan, tre Feliĉan Novan Jaron!
Elkore, Anjo

762.
Henrique Knoedt (Brazilo, Salvador) je 2016-12-15 15:34:41

Tiajn militistojn ni bezonas. Saluton Katalin kaj brava teamo. Sukcesan novjaron al chiuj.

761.
Aminda-Ivanka Stoyanova (Bulgarujo, Varna) je 2016-12-15 15:12:15

Kara Katalin, okaze de la 15-a jarigxo de Edukado.net mi gratulas vin kaj la tuta teamo.
Elkore mi bondeziras al vi cxiuj bonan sanon kaj pluajn sukcesojn en via poresperanta agado.

760.
Harald Schmitz (Germanujo, Pulheim (apud Kolonjo)) je 2016-12-15 14:50:29

Kara Katalin,

mi gratulas vin kaj viajn kunlaborantojn okaze de la 15-jariĝo de edukado.net kaj aparte pro la nova ege bona projekto "Ekparolu". Estis granda ĝojo rigardi kaj auskulti vin en tiu 8-minuta filmeto!
Ĉion bonan kaj ĝis iam ie en Esperantujo.
Samideane kaj amike, Harald Schmitz

759.
RoSartoro (Argentino, Luján de Cuyo) je 2016-12-15 14:38:02

Elkorajn salutojn el la sudo...kaj gratulojn pro via peersista kaj elstara laboro! Daurigu sukceson!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.