Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

827.
Renato Corsetti (Britujo, Londono) je 2021-11-28 11:55:16

Mi rekomendus plian integriĝon kaj kunlaboron kun ILEI

826.
Ilona Koutny (Pollando, Poznano) je 2021-11-27 18:16:52

Kara Katalin, estimataj komisianoj de ESF!

Edukado.net estas nemalhavebla trezorejo por instruistoj de esperanto kaj universitataj kolegoj. Ĝi utilas por la tuta Esperantio, ja instruado estas grava agado en la konservo de la movado kaj pluvivo de la lingvo.
La multaj ekzercoj kaj la biblioteko helpas la laboron de instruistoj, Ekparolu servas la novulojn kiu perdiĝus sen tiu ebleco.
Gravas la libroteno kaj statistikoj pri instruado de esperanto kaj esperantologio por montri al la mondo bildon pri e-instruado. Kolegoj devus tion pli bone eluzi.

Universitata instruado troviĝas nun en la fokuso, aparta grupo klopodas krei esperantan universitaton. Ĉe edukado.net jam delonge ekzistas kursoj pri diversaj temoj, plej ofte kun sekvaj demandoj, kiuj estas la bazo por liberauniversitata instruado. Eblas diskuti, disponigi materialojn, ktp - universitataj kolegoj devus pli eluzi tiun ĉi eblecon.
Edukado.net disponigas lokon por la Interlingvistikaj Studoj de la pola universitato Adam Mickiewicz. La informoj, studmaterialoj kaj testoj estas prizorgataj per Edukado.net. Studentoj povas vidi siajn rezultojn kaj la kursgvidantoj havas superrigardon pri la laboro de la studentoj. Tio estas grandega helpo, se 40 studentoj partoprenas en la studoj. Ankau la virtualajn kunvenojn prizorgas Edukado.net (Katalin).

Mi deziras ke Edukado.net senprobleme, lau modernaj kadroj, efike kaj longe servu la instruadon de esperanto en diversaj niveloj
Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM

825.
Bernhard Maurer (Germanujo, Erlangen) je 2021-04-27 04:49:08

Mi admiras la retpaĝon "edukado.net" kaj devus foje preni pli da tempo por esplori la grandan enhavon !! Sed mi deziras multan sukceson !
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
Delegito de la UEA por la urbo Erlangen
http://www.fen-net.de/~ea1448

824.
Araceli Aguilar y Aguilar (Meksiko, Ciudad de México) je 2020-12-09 20:21:46

Eta omagxo al Katalin Kováts.
Je la 2a de oktobro, 2020.
KION VI FARUS SE VI SURPRIZE ESTUS KUN TIU PERSONO NE KONATA DE VI KAJ KE POR VI ESTAS LA PLEJ KONINDA PERSONO SUR LA MONDO?

Mi rakontos tion kio okazis al mi.

Estis mi eniranta cxambron kaj mi vidis sxin. Sxi estis sidanta kaj laboranta kaj oni diris al mi ke mi sidu precize antaux sxi. Mi surprizigxis! Kaj mi atendis, vidante sxin ke sxi vidu min… Tiam sxi vidis min!... kaj sxi ridetis… ridetis al mi, vidante min! Mi ne povis kredi ke tia bonsxanca momento estis okazanta! Do, fulma penso pasis tra mia interna pensado dirante al mi: “Profitu de la oportuno! Diru al sxi tion kion vi pensas pri sxi! Eble cxi tiu estus ununura oportuno ne ripetebla! Se vi ne profitus de la oportuno, poste vi diros al vi mem ke vi devis profiti gxin, do, faru tion!, diru al sxi cxion kion vi deziras diri al sxi!”

Oni diris ion. Mi auxdis, iomete auxskultis kaj suficxe pensis pri tio. Kaj mi komencis diri cxion kion mi cxiam deziris diri al sxi:
“Mi multege admiras vian laboron! Vi estas tre admirinda persono! Mi sxategas cxion kion vi faras! Mi gratulas vin kaj viajn kunlaborantojn! Viaj klopodoj estas donacego al la homaro! Mi dankas al vi cxion kion vi faras! Dauxrigu viajn klopodojn! Mi pensas ke vi ne suficxe komprenas la benoj ke via laborado estas por la homaro!...”

Mi dauxrigis mian paroladon gxis oni haltigis min kaj petis al mi iri al alia cxambro. Mi komprenis ke mi devas fari tion, do mi adiauxis sxin kaj mi foriris.

Elirante la cxambron mi renkontis mian karegan filinon kaj sxi demandis al mi: “Kial vi faris tion?!” Kaj mi respondis: “Mi profitis de la oportuno!”

La vizagxo de mia kara filino pruvis kiom surprizanta sxi estis! Sxi piediris apud mi neante per sia kapo cxar sxi ne komprenis kial mi faris tion. Mi estis felicxa.

-------------------------------------------------------------------------------------

Demandojn al vi:
• Kion vi farus se vi renkontus vian plej admiratan aktoron, scienciston, sportiston aux iun ajn ke vi multdeziras koni?
• Cxu vi cxiam profitas la oportunojn ke la vivo donas al vi?
• Cxu vi gxojas la nuntempan momenton trovante la kasxitajn donacojn ke gxi havas por vi? Memoru: Kelkfoje la donaco estas gxojo, alifoje estas lernado, alifoje fortigado por vi, ktp.

-------------------------------------------------------------------------------------

Pli detalan priskribon pri mia antauxa rakonto:
Tio kion mi rakontis okazis kadre de KER Ekzameno. Mi kaj mia filino faris la B1 Kompleksan Ekzamenon. Antaux la ekzameno mia filino pensis ke mi kvalifikos multe pli bone ol sxi. Mia Skriba Ekzameno estis pli bona ol sxia. Mia Parola Ekzameno estis malpli bona ol sxia.

Post la ekzameno oni donis al ni la kvalifikon kaj mia filino denove demandis min: “Kial vi faris tion? Estis ekzameno! Vi scias kiel oni devas fari ekzamenon! Kial vi parolis dum la Parola Ekzameno kiel se vi estus ene de amika parolado?” Kaj mi, tre felicxa, respondis: “Cxar mi profitis de la oportuno!”

-------------------------------------------------------------------------------------

La Parola Ekzameno estis per interreto. Oni petis al mi eniri la cxambron por fari la ekzamenon kaj per du ekranoj du malsamaj personoj faris al mi la ekzamenon. Unu persono demandis kaj la alia kontrolis.

La persono kiu demandis al mi diris: “Prezentu vin kaj diru ion pli al mi.”

-------------------------------------------------------------------------------------

Tiu persono estis Katalin Kováts… kaj mi profitis de la oportuno!

-------------------------------------------------------------------------------------

Kaj nun mi, denove, profitos la oportunon! Cxar mi deziras diri vin, kara esperantista kiu legas cxi tiujn vortojn:

Esperanto estas tre grava por la homaro, kaj nuntempe pli, kaj via agado ene de Esperantujo estas benita je Dio!
Dauxrigu viajn klopodojn, la estonteco kalkulas je vi kaj fidas vin!

***

823.
Álvaro Igídio de Oliveira (Brazilo, Uberlandjo) je 2020-09-12 13:36:19

Saluton al ĉiuj! Kiel vi fartas? Mia nomo estas Álvaro kaj mi estas el Brazilo. Mi lernas esperanto tri monatoj , mi estas komencanto, sed mi parolas iomete kaj tre bone legas. Dankon al ĉiuj! Tiu paĝaro estas tre bona kaj ĝi multe helpas min. Ĝias la revido.

822.
Raita Pyhälä (Finnlando, Hyvinkää) je 2020-08-31 12:16:39

Mian admirsaluton al ĉiuj kiuj kontribuas al Edukado.net. Vi faras gravan laboron!
Dankon!

821.
SAVIGNAT-BELHOTE (Reunio, SAINT-PAUL) je 2020-08-27 20:09:46

Mi ŝatus partopreni al la kursoj de Katalina, kiujn mi ĝuis parte dum la UK. Mi ne sukcesas fini mian aliĝon al Ekparolu! kiel nevino. (Kun la nomo de SAVIGNAT kiel salutvorto).

820.
Rodrigo Ramírez Z. (Kolombio, Medejxino) je 2020-08-14 22:15:14

Mi ĝuis la renkontiĝojn kaj paroligajn ekzercojn dum la virtuala kongreso. Mi deziras partopreni de aliaj samaj estontaj renkontiĝoj. Multan dankon.

819.
Andy Blair (Kanado, Halifakso) je 2020-08-14 14:48:46

Saluton al ĉiuj el Kanado! Mi estas komencanto, mi komencis lerni Esperanto en 2019. Mi antaŭĝojas lerni pli ĉe Ekparolu! Kaj mi esperas renkonti novajn esperantistajn amikojn el multaj landoj. Dankegon pro la ebleco!

818.
Sergio (Hispanujo, Madrido) je 2020-08-13 16:16:36

Mi partoprenis en la reta kurso dum la VK. Mi volas aliĝi al la estontaj kursoj se ili estos organizataj. Dankon Katalin.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.