Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

178.
Bettahar Mohamed (Finnlando) je 2003-09-29 00:00:00

Mi estis gasto ĉifoje por havi ideon pri via paĝo kaj mi trovis ĝin tre interesa. Mi tutkore dankas vin kaj deziras ĉiaman sukcesojn.

177.
Luigia Oberrauch Madella (Italujo, Parmo) je 2003-09-13 00:00:00

Gratulojn! Mi admiras la homojn, kiuj ĉiam denove trovas kelkajn eblecojn proponi nian lingvon al tiuj, kiuj ĝin ĝis nun tute ne konis. Mi ĵus legis pri la kursoj Post la nokto jen du tagoj en Vieno. Certe ili
havos bonajn rezultojn.

176.
Deodaro (Ĉinujo) je 2003-09-07 00:00:00

Bonvolu vizitu kaj ligu http://tefloro.7i24.com Baldaŭ funkcios ankaŭ http://tefloro.533.net

175.
Blazio Vaha (n.s. Wacha) (Hungarujo, Budapeshto) je 2003-08-21 00:00:00

Tutcerte, sen *ekdukado.net*-a perado kaj helpado simple ne estus okazinta la kunlaboro de la OKSEJTa organiza teamo t.e. Slavik Ivanov, Vitalik Malenko, Alekseo (Ljoŝa) Kuznecov kaj aliaj unuflanke - kaj mi, komence fora de ili, alifanke.- Slavik Ivanov estis anoncinta instruisto-bezonon por la rusia junulara instru-tendaro OKSEJT ĝuste ĉe edukado.net; lian retadreson sendis al mi, poste, edukado-nete, Katalin Kovats. Ŝi estas la persono, kiu miajn materialojn por la instruado OKSEJTa redaktadis, plibeligadis, sendadis al Slavik Ivanov (al Slavik, tiam: printonta, ĉe posta stadio: printinta.- Mi fartis en la tendaro bone, mi instruis - dank' al la kursanoj - kun rimarkeblaj atingoj. Krom danki la rusajn, rusiajn invitintojn, gastigintojn, mi ŝuldas kaj esprimas tre koran dankon al Katalin Kovats kaj (pli senpersone) al la kozo edukado.net.- Blazio Vaha

174.
SIMIZU Yuko (Japanujo, Miyazaki [Mijazaki]) je 2003-08-12 00:00:00

Aspekto plaĉas al mi. Enhavoj utilegas por mi. Dankon al la redaktoro de la ampleksa retpaĝaro.
Kiam mi unuafoje trovis la retejon, mi tuj emis fari sur mia retpaĝo ligilon al ĝi, sed min momente ĝenis unu afero, kiu estas, nu, la sola malkontenteco: en ĝi, tutminuskle tajpita "esperanto" ŝajnas iom senzorge uzata kiel lingvonomo, anstataŭ "Esperanto". Mi lernis ke "Esperanto" estas lingvonomo, kaj "esperanto" estas homo kiu esperas. Mi do ne adaptiĝas al "esperanto", kiu ofte konfuzigas kaj eĉ perturbas min, kiam ĝi aperas en mesaĝoj neklara ĉu lingvo ĉu persono:
"Ni utiligu esperanton" "Ni plibonigu esperanton"
Mi ŝatas nian lingvon, sed malŝatas "esperanton", kiu povus inviti perturbon kontraŭ nematuraj esperantistoj. Sur "Retligiloj" mankas retadreso de E-retkursoj por japanlingvanoj kompilita de Toyonaka [Tojonaka] Esperanto-Grupo: http://www.bongo.ne.jp/~teg/kurso.htm

173.
osni borba (Brazilo, penhaurbeto) je 2003-07-27 00:00:00

tre bonega pag^o, mi nur volos helpon se eble de kelkajn samideano

172.
Blazio Vaha (Hungarujo, Budapeŝto) je 2003-07-25 00:00:00

Edukado.net al mi ŝajnas ankaŭ teĥnike tre bona. (Mi eĉ uzadnivelon necesan ne estas atinginta). Ĉu oni povus, aldone, aranĝi ke liveranto al *Lerniloteko* sendante ion ajn, la samon kvazau sendu ankau al si mem? Eble, tiaokaze, sendinte ion fuŝe, oni povus reuzi sian kompilaĵon kun modifoj.
Blazio Vaha

171.
Bernardo (Germanujo, Erlangen) je 2003-07-20 00:00:00

Mi gratulas al ĉi tiu utila hejmpaĝo kaj deziras multe da sukceso !!!
Bernhard Maurer http://www.fen-net.de/~ea1448

170.
Pietro von Herts Júnior (Brazilo) je 2003-06-26 00:00:00

Bela kaj utila paĝo.Mi bezonas trovi personoj ke volas korespondi per leteron.Se vi volas aŭ konas iu ke volas sendu al mi vian adreson.

169.
Emmanuelle (Francujo) je 2003-06-15 00:00:00

Mi lernas E-on de kelkaj monatoj. Mi trovas vian paĝaron tre agrabla (ne tro kolora, kaj bone aranĝita). Mi interesiĝas pri ĉiuj ekzercoj, kiujn mi povas sole fari. Gratulon, kaj dankon al ĉiuj, kiuj enretigas (kaj enretigos) ekzercojn.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 66 67 68 69 70 71 72 73 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.