Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

157.
Maciej (Pollando, Kutno) je 2002-12-15 00:00:00

Mi kore gratulas kaj deziras konstantan sukceson! Maciej

156.
Monika Molnar (Hungarujo) je 2002-12-15 00:00:00

FELIĈAN NASKIĜTAGON edukado.net!!! ;o) Amike, Monika

155.
Cui Jiayou (Ĉinujo) je 2002-12-13 00:00:00

Elkore mi gratulas al nia reto pro la sukceso kaj mi esperas ke nia reto povos havi pli bonan atingon!

154.
SABATIER THERESE (Francujo) je 2002-12-13 00:00:00

Mi estas la 10940a, mi gratulante vin pro la laboro farita, patroprenas je la 1a datreveno, esperante ke ĝi atingos la 11 111an la 15an de decembro. Bedaŭrinde mi ĝenerale ne havas tempon sufiĉan por konsulti la TTTpaĝojn. Plie, tiu informo pri la unua datreveno estis por mi okazo ekscii pri viaj. Daŭrigu. Mi ankaŭ propagandos por viaj TTTpaĝoj. Tereza

153.
Grosjean Mireille (Svislando) je 2002-12-13 00:00:00

Saluton!! Mi uzas la okazon por denove gratuli vin pri EDUKADO-NET, kiu estas miriga ilo por geinstruistoj. Vi faras bonegas laboron pri ĝi. Mi ne uzas ĝin pormomente, ĉar mi ne instruas E-on. Sed mi povas imagi, ke geinstruistoj tra la mondo uzas tiun ege utilan perretan ilon. Fartu bone!! Festu Kristnaskfeston feliĉe kaj havu bonan feliĉan novan jaron 2003. Elkore Mireille

152.
Danuta (Pollando) je 2002-12-13 00:00:00

Multajn jubileojn, multan kunlaborantan esperantistaron kaj fortojn al la redaktoraro deziras Danuta.

151.
Slavik Ivanov (Rusujo, Peterburgo) je 2002-12-12 00:00:00

Mi kore gratulas! Edukado.net estas tre kara por mia koro kaj mi ĝojas vidi ĝin funkcianta. La datumbazo pli kaj pli riĉiĝas kaj nun jam povas vere helpi en elektado de bona lernilo kaj simile.
Mi sendas al vi persone, Katalin, leteron kun priskribo de unu erareto, kiun mi trovis.

150.
blazio vaha (Hungarujo, Budapeŝto) je 2002-12-12 00:00:00

Gratulon okaze de la jubileo! Blazio

149.
Jawaid Eahsan (Pakistano, Multan) je 2002-12-12 00:00:00

Nome de Pakistanaj Esperantistoj mi elkore gratulas je unua datreveno de EDUKADO.NET Samideanajn Salutojn al ĈIUJ! Mi estas 10928-a vizitanto.

148.
Aleksandro Horváth (Hungarujo, Lábatlan) je 2002-12-12 00:00:00

Gratulon okaze de la jubileo!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 68 69 70 71 72 73 74 75 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.