Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

148.
Aleksandro Horváth (Hungarujo, Lábatlan) je 2002-12-12 00:00:00

Gratulon okaze de la jubileo!

147.
Grigorij Arosev (Rusujo, Moskva) je 2002-12-12 00:00:00

Saluton! Mi faris mian modestan lepton por atingi la ciferon 11 111 :). Ĉion plej belan al la gvidantoj de edukado.net (kaj persone al Katalin Kovats!)!

146.
Vittorio kaj Luiza Madella (Italujo, Parmo) je 2002-11-21 00:00:00

Gratulojn! Estas ja tre taŭga helpilo kaj ni povas ĉerpi el ĝi multe da novaj ideoj kaj informoj pri la laboro de aliaj instruistoj. Ni bondeziras bonan laboron kaj sukceson! Vittorio kaj Luiza Madella

145.
Molnár László (Hungarujo, Sárospatak) je 2002-11-13 00:00:00

Estimataj Gekolegoj! Pardonpetante pro la longtempa foresto, kaj elprovinte kelkajn ekzercojn, sincere mi diras: La EDUKADO.NET estas bonega loko akiri kaj transdoni esperantaĵojn. Ĉe la pordo de aliĝo al Eŭropa Unio mi kun granda ĝojo legus komprenekzercojn pri la menciita temo. Ĉu tiuj ĉi jam ekzistas? Kial min tio ĉi afero interesas? La kialo estas simpla. La 15-an de oktobro en la nova Eduka Centro de nia altlernejo en Sárospatak komenciĝis 6o-hora porekzamena prepariga E-kurso por gestudentoj, interesuloj. Ekkoni la plej gravajn informojn pri EU, laŭ mi estas ege utile eĉ por esperantistaro. Por plua laboro mi deziras al Vi ĉiuj kunlaborantoj ĉion bonan, sanegon kaj multajn sukcesojn. Kun koraj salutoj, via M.L

144.
Jean-Claude Roy (Francujo) je 2002-11-12 00:00:00

Karaj amikoj. Mi opinias ke estas malfacile trovi la ekzercaron en edukado.net. Domaĝe! Amike

143.
Redaktoro (Nederlando) je 2002-11-12 00:00:00

Ĉu vi serĉas la LERNILOTEKO-n kie estas listigitaj diversaj ekzercoj? En la maldekstra kolumno ĝi estas la dua elektebla sekcio, kaj malfermante ĝin supre de la paĝaro elektu: "Montri/Serĉi lernilojn"..... kaj poste vi povas aŭ serĉi laŭ apartaj kriterioj, aŭ peti la liston de ĉiuj ekzercoj. Jen rekta ligo al la : listo de ekzercoj. Esperante ke nun vi sukcesos, salutas vin la redaktoro.

142.
Miguel Fonseca (Portugalujo) je 2002-11-01 00:00:00

Saluton! Tio paĝaro estas tre bona! Gratuloj! Vizitu mian paĝaron ĉe http://migasf.cjb.net!

141.
Cui Jiayou (Ĉinujo) je 2002-10-22 00:00:00

Sukcese okazis la Unua Esperantista Kunloĝo en urbo Shenyang de Nordorienta Ĉinio dum la 12-a kaj 13-a de aŭgusto en 2002,kun 30 partoprenintoj,el kiuj venis s-ro Bak Giwan kun sia edzino de Koreio kaj s-ro Trano de Brazilo,kaj la venonta okazos en urbo Chanchun en decembro 2002. Ĉiuj interesiĝontoj estas bonvenaj.

140.
Attila Varro (Hungarujo, Budapeŝto) je 2002-10-16 00:00:00

Kun garanda intereso mi studadas ĉi tiun paĝon. Estas aparta ĝojo kapabli orientiĝi ĉi tie helpe de mia speciala porblindula softvaro. Tutkore mi dankas kaj gratulas al la prizorganto(j).

139.
Monika Molnar (Hungarujo) je 2002-09-30 00:00:00

Saluton Gekaraj! Mi estas la 7777-a vizitanto kaj samtempe la 140-a komentanto (eĉ se tio ne estas la unua fojo de mi). Ĉu estas iu premio por tiuj belaj numeroj? ;o) Multajn sukcesojn por la estontaj paŝoj en edukado.net! Amike, Monika

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 69 70 71 72 73 74 75 76 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.