Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

127.
Boris Kolker (Usono, Cleveland) je 2002-06-27 00:00:00

La paĝaro "Edukado" estas profesinivela kaj admirinde bona. Certe, iom post iom ĝi kompletiĝos kaj enhavos pli-malpli ĉiujn valorajn lernolibrojn. Per komuna laboro oni kreos trezoron, el kiu ĉiu povos ĉerpi. Mi deziras citi el la antaŭparolo al mia lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando:
"Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu, ankaŭ vi, kara leganto. Ekdeziru tion kaj iom klopodu por realigi tiun deziron. La rezultoj superos viajn esperojn kaj atendojn. Nia devizo estu: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!"
Ni, instruistoj de Esperanto, klopodu efektivigi tiun devizon.

126.
Cui Jiayou (Ĉinujo) je 2002-06-21 00:00:00

Mi volas serĉi KUNLABORANTON ĉar mi planas fondi privatan Esperantan lernejon pri turismo kaj aliaj fakoj. Se vi interesiĝas pri la plano, skribu al mi.

125.
Blazio Vaha (Hungarujo, Budapeŝto) je 2002-06-21 00:00:00

Ĉu ekzistas nur la internacia ekzameno? Aŭ kiuj ekzamenas gelernantojn, ne havas tempon raporti pri sia praktiko? Aŭ mi serĉis en malĝusta loko? - Mi vidas, ke mia ĉi-tiu vizito estas la 5002a: gratulon pro la multaj vizitoj! Blazio

124.
lavarenne (Francujo, balagué) je 2002-06-21 00:00:00

Mi maltrafis la premion ĉar mi estas jam la 5008-a vizitanto! Sed mi gratulas kaj esperas ke baldaŭ estos 10.000 (...kaj denove premio!). Christian (red. de "Le monde de l'espéranto")

123.
Bård Hekland (Norvegujo, Tromsø) je 2002-06-20 00:00:00

Mi tre ĝojas, ke nun komencas pleniĝi la ekzercaro. Sed kial ĝi estas nomita "Lerniloteko"? Ĉu temas pri teko por lerniloj? ;-) Kial ne "lernilkolekto"? Aparte amuze ja estis trovi la ekzercon "Kiel mi veturu al Tromso?". Ja ofte mi starigis al mi la saman demandon ;-))

122.
Zhuang Qixiong (Ĉinujo, Nankino, Jiangsu) je 2002-06-19 00:00:00

Saluton! Gratulon pro la tre bela kaj utila paĝaro! Mi kaj mia filo Zhuang Rui ofte vizitis ĝin. Viziti la paĝon estas nia granda ĝuo! Bonan sukceson al via projekto! Tutkoran Dankon!

121.
Stian Haklev (Ĉinujo, retkafejo, Wuhan) je 2002-06-10 00:00:00

Saluton, mi nur volas gratuli, ne nur la ideon kaj projekton, sed ankaŭ - kaj tio eble ŝajnas iom strange kaj malbonprioritate - la beldesajnecon de la paĝo. Vere aspektas tre bele kaj facile navigeblas. La kialo pro kio mi mencias tion estas ke ĝis nun iritigis min ke E-aj retpaĝoj ofte estis tre malbelaj kaj amatore faritaj - eĉ gravaj, kiel tiu de uea, grandaj organizoj, revuoj ktp. Tio fakte gravas, ne nur ĉar Esperantistoj mem ŝatas vidi belajn faciluzeblajn paĝojn, sed ankaŭ por montri al amikoj, hazardserĉantoj ktp. Kiel kredi ke estas serioza lingvo se eĉ ne estas seriozfarita retpaĝo. Nun tio ŝajnas malrapide ŝanĝiĝi, uea kaj tejo havas belajn paĝojn, ni havas esperanto.se jam delonge kaj esperanto.nu... Ankaŭ tiu ĉi estas bela ekzemplo de tio. Mi ĝuste nun bedaŭrinde ne havas eblecon instrui Esperanton, sed esperas tion povi en la estonteco fari kaj tiam certe tre ĝuos tion ĉi servon.
Zaijian, Stian

120.
Rikardo (Nederlando) je 2002-06-07 00:00:00

Saluton al ĉiuj, Ankaŭ mi volas gratuli vin pro viaj tre belaj paĝoj. Mi venis ĉi tien, ĉar mi estas serĉanta eldonejojn, kiuj senpage prizorgas novaĵon pri kaj en esperanto kaj esperanto aktivecoj. Mi jam malkovris Nun, elektrona revuo de sveda esperanto-asocio. Mi nun serĉas esperanto-aktivecojn en Nederlando, do ekzemple kongresojn kaj tiel plu. Ĉu iu povas helpi min kun tio? Dankon.

119.
NOIREAU (Francujo, Briançon) je 2002-06-05 00:00:00

Gratulon pro la klara retpaĝaro. Ĝuste ion tian mi bezonis antaŭ kelkaj jaroj.

118.
Pyhala Raita (Finnlando, Lestijarvi) je 2002-06-03 00:00:00

Min ĝojigas vidi ke la eduka reto plifortiĝas kaj pligrandiĝas. Saliko

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 71 72 73 74 75 76 77 78 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.