Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

107.
Josef Fliegner (Germanujo, Leverkusen) je 2002-04-23 00:00:00

Mi rekomendos la adreson del' edukado.net al lernkomencantoj, kiu serĉas taŭgan lernprogramon.

106.
Ronald Glossop (Usono, Sankta-Luiso, Misurio) je 2002-04-19 00:00:00

Gratulon pro via grava laboro por Esperanto kaj por Esperantistaj instruistoj.

105.
Hokan (Svedujo, Stokholmo) je 2002-04-12 00:00:00

Sa! La laboro pri paŝo du de edukaso.net bone progresas kaj ni plej verŝajne lanĉos ĝin fine de aprilo. Krom "Lerniloteko" (donas al vi eblon el- kaj alŝuti lernilojn) estos "Eduka Servo" (servo por informiĝi kaj anonci pri kursoj kaj instru-ofertoj) kaj "Eduka Formumo" (loko por diskuti instrumetodojn, lernilojn ktp). Amike, Hokan

104.
Herbert Mayer (Aŭstrujo, Vieno) je 2002-04-09 00:00:00

Refoje mi havis la plezuron viziti vian hejmpaĝon kaj miras pri la progreso. Vi faras tre gravan laboron! Oni multe tro neglektas en la instruado la lingvopedagogian flankon kun la preteksto, ke Esperanto estas ja facila. Jes, Esperanto estas facila, tamen ĝia instruado postulas konojn kaj spertojn. Kaj vi ege helpas la instruanton en sia tasko! Daurigu!

103.
Luiz Alberto de Oliveira Coelho (Brazilo, Paraíba do Sul) je 2002-04-08 00:00:00

Dankegon!

102.
Yenovk Lazian (Francujo, Pariza apudaĵo) je 2002-04-06 00:00:00

Vere gratulinde! Trarigardinte la gastolibron mi trovis la retadresojn de kelkaj amikoj miaj. Ĉu eblas ekzameniĝi ne dum UK kaj ne en la fora Fortalezo ? Yenovk

101.
Radojica Petroviĉ (Serbujo, Ĉaĉak) je 2002-04-05 00:00:00

Revizitante la paĝojn de edukado.net mi ĉiufoje reĝojas konstati ĝian evoluon, daŭran intereson de la celatoj por uzi ĝin kaj kreskadon de la nombro de vizitantoj, ofte kun utilaj proponoj pri ĝiaj servoj kaj uzebloj. Kuraĝigas la relative rapida pluiro al dua paŝo laŭ la komento de Hokan de 2002-03-11
Nun mi deziras esprimi fortan intereson de ILEI daŭre resti kaj fariĝi pli aktiva partnero en la projekto, precipe ĉe kreado de ĝia evolupolitiko, kaj por ĝia utiligado. Sed pri tio en aparta komento, kun konkretaj proponoj. Nur rekte kaj saĝe (laŭbezone zigzage), kaj profesiece antaŭen!

100.
Radojica Petroviĉ (Serbujo, Ĉaĉak) je 2002-04-05 00:00:00

Kun kvietigita sed daŭra entuziasmo pri ekzisto kaj pluevoluo de edukado.net, mi deziras evolucele rimarkigi, ke en la vasta gamo de ĝiaj edukkampaj funkcioj mankas eksplicita atento pri universitatnivela edukado pri aŭ per Esperanto. Ne necesas aparte pruvadi kiom ĝi gravas por la agadplanoj de ILEI, stratiegia plano de UEA kaj ĝenerale por Esperanto-komunumo. Necesas decidi, ĉu ĝi planeblas kiel subprojekto (3-a aŭ i-a paŝo) de edukado.net, aŭ realigindas kiel paralela aŭ tute aparta projekto. Ambaŭkaze principe aplikeblas la evoluigitaj kaj aplikataj metodoj kaj teknikoj de edukado.net por ordigado de datumoj kaj prezentado de informoj. Ĉi tie temus pri adresaro (en pli vasta senco) de universitataj E-edukejoj laŭ difineblaj kategorioj, katalogo de diversnivelaj studentaj laboraĵoj kaj disertaĵoj Esperantaj kaj priesperantaj, katalogo de sciencaj projektoj pri- kaj peresperantaj, universitataj stud- kaj ekzamenprogramoj pri- kaj peresperantaj,
edukscienca forumo kc. Jen temo por diskuto en kaj ekster ĉi tiu komentejo. Se la "universitata" ideo akcepteblas en edukado.net, ILEI jam povas, konsulte kun la jama teamo, komenci idean kaj enhavan konturadon de la koncernaj modjuloj pretige al realigado kiam la laborordo de la teamo de edukado.net ĝin ebligos. Se ĝi tamen estu aparta projekto, ĝi devas esti difinita kaj ordigata en la rondoj de ILEI-UEA-AIS-CED-ESF-edukado.net kun nepra, almenaŭ konsulta, rolo de la jama teamo de edukado.net

99.
Johano Negrete (Venezuelo) je 2002-04-03 00:00:00

Tre bona produkto de tre bona teamo. Mi gratulas al ĉiuj kontribuantoj pro la novaĵo de ĉi tiu reta rendevuejo.

98.
Cui Jiayou (Ĉinujo) je 2002-04-02 00:00:00

Al mi plaĉas la paĝaro,en kiu ekzistas multaj praktikaĵoj kaj interesigaĵoj. Edukado estas la fundamento de disvastigado de Esperanto.Mi esperas,ke la hejmo pli kaj pli boniĝos.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 73 74 75 76 77 78 79 80 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.