Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

13.
Reza Torabi (Irano, Tehrano) je 2001-12-16 00:00:00

Unu el la plej bone kaj profesie aranĝitaj e-hejmpaĝoj! Gratulon al la laborteamo kaj pluan progreson estontece!

12.
Sylvain Lelarge (Nederlando) je 2001-12-15 00:00:00

Mi vere ŝatus havi tian TTT-ejon por la instruado de la franca lingvo: bone elpensita, diligente kaj inteligente farita, utila ĉu por rapida orientiĝo, ĉu por specifa serĉo. Gratulon!

11.
Charles Lebaigue (Belgujo, Mont-Saint-Guibert) je 2001-12-15 00:00:00

Tutkore dankon kaj gratulon pro via gravega laboro!

10.
Jean-Claude Roy (Francujo, Salouël) je 2001-12-15 00:00:00

Karaj geamikoj, nome de la loka grupo Esperanto 80, mi gratulegas pro tia GRAVA laboro kaj ttt-ejo. Tutcerte ofte utilos. Bonan daŭrigon! Sincere via, Jean-Claude

9.
Germain PIRLOT (Belgujo, Oostende) je 2001-12-15 00:00:00

Tutsincere mi gratulas ĉiujn, kiuj kontribuis por krei tiun gravegan kaj nepran ttt-ejon. Plej korajn bondezizojn por la sukceso de tia projekto!

8.
Marcia de Castro Soares (Brazilo, Praia Grande) je 2001-12-15 00:00:00

Bela, utila servo! Gratulinda ideo helpi al instruistoj kiuj pene disvastigas la lingvon. Tutkoran Dankon!

7.
Geza KURUCZ (Hungarujo, Kecskemet) je 2001-12-15 00:00:00

Elkoran gratulon kaj tutkoran dankon pro tiu ĉi utila servo. Mi proponas al vi fari interligon al la hejmpaĝaro de Juna Amiko, internacia E-revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj. Vizitu ĝian hejmpaĝon: www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto

6.
Stanislaw Mandrak (Pollando, Gliwice) je 2001-12-15 00:00:00

Ni volas gratuli al Vi nome de PEA. Mi pensas, ke Viaj paĝoj estos vere granda helpilo por instruistoj, sed ne nur por ili. Ĉio bone funkcias kaj ĉapelitaj literoj videblas.

5.
Ilona Koutny (Pollando, Poznan) je 2001-12-15 00:00:00

Bonega iniciato, jam delonge necesa. Multe da fortoj por realigi la planitajn taskojn! Ilona

4.
Paul Gubbins (Britujo, Congleton) je 2001-12-15 00:00:00

Elstara kaj miaopinie ege utila laboro - gratulon!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.