KER-logotipo

Voĉdonu por la plej taŭga logotipo

La ekzamenkomisiono de UEA kaj edukado.net alvokis ĉiujn kreemulojn por desegni logotipon por la Tutmonda Ekzamentago. La logo-tipo devis enteni la mallongigon KER, komprenigi, ke temas pri Esperanto kaj respeguli la ideon de tutmondeco, nome, ke en la sama tempo ĉie en la mondo samtempe okazos la ekzamenoj.

 La subaj konkursaĵoj atingis nian redaktejon ĝis la indikta limdato.

Rimarko: ni mencias, ke de la samaj konkursantoj ni aperigis ne ĉiujn versiojn de la proponoj, kiam ili estis baze similaj kaj nur en direktoj aŭ pozicioj diferencaj. Ni elektis la plej bonan, por ni akcepteblan version el tiuj verkoj.  

Ni petas vin bone rigardi ilin kaj voĉdoni laŭ via prefero por UNU el la bildoj. Via voĉdono validos NUR se vi aldonos ankaŭ en komenta formo vian preferon kaj klare esprimas vian elekton. Klaku kaj voĉdonu en la FORUMO

La rezulton ni anoncos lundon, la 24an de februaroLa premio de la venkinto estos iom simbola: senpaga KER-ekzamen-eblo. Se la persono jam trapasis la ekzamenon kaj ne volas uzi la senpagan eblon ekzameniĝi, krom la tutmondaj famo kaj reklamo ni povos oferti al li/ŝi libropremion en valoro de 50 eŭroj.

 

 



  Konkursaĵo nr. 1 Konkursaĵo nr. 2 Konkursaĵo nr. 3 Konkursaĵo nr. 4

 

 

Konkursaĵo nr. 5 Konkursaĵo nr. 6 Konkursaĵo nr. 7 Konkursaĵo nr. 8
       
       

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.