Teamo

Katalin KOVÁTS (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando), redaktoro

Mi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo. Mi kunlaboras kun UEA, ILEI  kaj estas aŭtoro (sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj. Nuntempa mia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de tiu ĉi hejmpaĝo por helpi al tiuj kiuj volas disvastigi nian lingvon. En tiu laboro multe helpas mia edzo Sylvain kaj iom malpli nia fileto Martin kaj ankoraŭ pluraj aliaj amikoj, kolegoj kiujn mi prezentas al vi sube.

Por pli scii pri mi vidu mian profilon kaj informojn ĉe la kursgvidantoj. Kaj jen miaj ekzercoj kaj kelkaj libroj.

Sylvain LELARGE (franco, loĝanta delonge en Nederlando)

La plej granda helpo estas mia edzo, kiu maksimume subtenas min en tiu ĉi laboro. Lia merito estas ankaŭ la transiro al la nova paĝaro. Li estas lingvoinstruisto pri la franca, trejnisto, havanta propran lingvoinstituton. Aplikas cerbamikan kaj sugestopedian metodojn, kreas ĉiam proprajn materialojn, el kiuj plurajn transformas volonte al Esperanto. Ankaŭ li iam estis mia studento, sed nun jam plenrajta kolego. Ni gvidis jam kelkajn E-kursojn kune: en la projekto Indiĝenaj Dialogoj, dum la Pluezekaj renkontiĝoj kaj dum la lastjaraj UK-oj. Nia lasta granda kunlaboro okazis dum NASK 2006 en Usono. Sylvain lernis la lingvon antaŭ 15 jaroj, el kiuj en la lastaj 10 aplikas ĝin kun mi ĉiutage ankaŭ kiel la unuan hejman lingvon. Kiel kontribuanto li helpas konstante provlegante, provante kaj kreante ekzercojn. Inter 2005 kaj 2009 li estis la raportisto de la Monda Mozaiko.

Vidu liajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj.

(Skribis Katalin).

 

 

Mogens Rude Andersen (naskiĝis en 1936, dano, loĝanta en Danlando).

Studis 1954-1958 ĉe Kopenhaga porinstruista seminario, specialiĝis pri la germana lingvo kaj fiziko/kemio, verkis diplomlaboraĵon pri la sunsistemo (astronomio kaj stelfolkloro estas mia 'amata ĉevaleto'). Deĵoris 1958-1995 ĉe la dana popola lernejo, vicestro 1967-1995. Ofte faris daŭrigajn studojn ĉe la Dana Instruista Altlernejo kaj la Popola Universitato. La bazajn sciojn de Esperanto mi akiris per korespondaj kursoj (1953-1956). Partoprenis 1959 kaj 1960 en la 'Perfektiga Studrondo' de Franc Moravec dum la Internaciaj Aŭtunferiaj Esperanto-Kursoj de Lorenz Friis en Vejle (Jutlando). Memstudado. Instruado de infanoj: aŭtunferie 1961 (Vejle), somerferie 1962 (Helsingør), aŭtunferie 1963 (2-a–6-a klasoj de finna, baznivela kampara lernejo, kie Esperanto estis oficiala, deviga lernobjekto). 1962-1964 vicprezidanto de Kleriga Konversacia Klubo, Kopenhago, redaktoro de la monata membrogazeto 'Kuriero'. 1963 kunfondinto de Dana Ligo de Esperantistaj Instruistoj; prezidanto 1963-1966, estrarano 1966-1970. Membro de la Dana Esperanto-Ekzamena Komisiono 1990-2008. Ellaboro de skribaj kaj parolaj taskoj, organizado de ekzamenoj, funkcio kiel ekzamenanto kaj kontrolanto. De 1962 multe prelegis pri diversaj temoj en danaj, sveda kaj finnaj Esperanto-societoj kaj alimaniere kontribuis kun la celo iom plialtigi la ĝeneralan kulturan nivelon de la loka Esperantokluba vivo. Aranĝis lige al la 100-jara jubileo de Dana Esperanto-Asocio en 2008 la ekspozicion 'Esperanto en Danlando' ('viziteblan' per la sekcio Liberaj Studoj de edukado.net). Kontrollegado de lerno- kaj legolibroj kaj aliaj manuskriptoj. Ellaboranto de demandoj por la RISKO-ludo.

Mónika MOLNÁR (hungarino, loĝanta en Svislando)

Ŝi estis mia studentino en Hungario kiun mi tre sukcese infektis pri la internacia kaj itala lingvoj. Mi fieras pri ŝi. Fariĝis diplomita instruisto pri informatiko, itala lingvo, kinarto, gvidis dekojn da Esperanto-kursoj nacie kaj internacie dum diversaj aranĝoj en pluraj landoj. Ŝi ilustris la lernilojn de Stefan MacGill, "Okulo" kaj "Okulo-Gvidilo" kaj kunlaboras kun la revuo "Juna Amiko". Nuntempe laboras kiel instruisto de Esperanto en bazlernejo en Svislando kaj volontulas en CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia). En 2005 ŝi finis siajn 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlaboraĵon pri la uzo de muziko dum la lingvoinstruado. Por la paĝaro ŝi ofte sendas ekzercojn kaj provlegas dokumentojn, helpas en diversaj testadoj.

Vidu ŝian profilon, ŝiajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj.

(Skribis Katalin).

Mireille Grosjean (naskiĝis en 1946 en Svislando, kie ŝi loĝas ankaŭ nun).

Diplomita instruisto pri la germana lingvo, specialisto pri problemsolvado. Eklernis Esperanton en ????, sukcese trapasis KER-ekzamenon de nivelo C1 en 2009 kaj nun estas ankaŭ akreditigita ekzamenanto ene de la KER-sistemo. Krome gvidas la ekzamenkomisionon de la UEA-ILEI. Post la emeritiĝo ŝi ekstudis en la Interlingvistika fako en Poznan kaj multe vojaĝas, ĉefe en Aziaj landoj (Japanio) kaj multe kunlaboras ankaŭ kun la reprezentantoj de la afrika movado. Ekde 2013 ŝi estas la prezidanto de ILEI. 

Dum siaj vojaĝoj Mireille helpas per informado pri la lokaj movadoj, kolektas dokumentojn pri famaj Esperanto-instruistoj, kontribuas ĉe pluraj partoj de la paĝaro, kiel ekz. Panteono, Filmejo. Informoj pri ŝi kiel KURSGVIDANTO.

Jevgenij Gaus (naskiĝis en 1978, litovo, loĝanta en Germanio)

Eklernis Esperanton en 1999, sukcese trapasis KER-ekzamenon de nivelo C1 en 2009. Delonge programisto de diversaj edukaj paĝaroj, interalie kunkreinto kaj la nuna teamano ankaŭ de www.lernu.net. Kadre de sia entrepreno Studio GAUS li estas la ĉefprogramisto de nia nova retejo, kies bela aspekto, moderna strukturo kaj bonegaj servoj espereble ĉiam ĝojigos kaj kontentigos kaj la redaktoron kaj ĉiujn uzantojn de la paĝaro. Dankon, Jevgenij pro via multe da volontula laboro kaj preteco realigi la revojn de la redaktoro.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.