Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Лингвокультурологические аспекты плановых международных языков (на фоне этнических языков).
Resumo:La disertacio, bazita sur analizo de ĉ. 10 mil paĝoj da tekstoj en Esperanto, montras ligojn inter la E-kulturo kaj E-lingvo; estas traktitaj premisoj por la kultura/estetika/emocia ingrediencoj en E-lingvaĵoj, specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj kaj ilia reflektiĝo en la lingv(aĵ)o, analizita lingva personeco de t.n. tipa esperantisto, vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto kiel la plej ampleksa specimeno de uzado de la lingvo por estetikaj/emociaj celoj, k.a.
Aŭtoro:MELNIKOV, Aleksandro S.
Lingvo(j): rusa
Traduko de la titolo:Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj).
Klasifiko: Esperantologio
Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj
Jaro:2004
Amplekso:631 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoĈuvaŝa Ŝtata Universitato
Sekciokompara lingvsitiko
LandoRusujo
AdresoRusio, u. Ĉeboksary
Tem-gvidanto(j):Scienca konsultinto prof. d-ro hab. A. D. Duliĉenko (Tartua Universitato, Estonio).
Precizigo:habilitiga, duagrada doktoriga
Loko de publikigo:Publikita 631-paĝa libro ĉe la Rostova Ŝtata Pedagogia Universitato, 2004.
Kontakteblo kun la verkinto:aleks-meln@mail.ru
p.k. 393, Rostov-na-Donu, RU 344002, Rusio
Fonto de la informo:la aŭtoro
Ŝlosilvortoj:lingvokulturogio, Esperanto, specifaj fonaj scioj, lingvokulturemoj, lingva personeco
Rimarkoj:La disertacio unuafoje en interlingvistiko science pruvis, ke Esperanto kapablas kaj ne povas ne transdoni, konservi kaj krei kulturaĵojn, montris premisojn por tio, la vojojn de reflektiĝo de E-kulturo en la lingvo kaj Esperantaj tekstoj, analizis la lingvan personecon de t.n tipa esperantisto ks.
Kreodato:2010-10-11 15:14:51
Lasta redakto:2010-10-11 15:25:15
Aldoninto:d-ro hab. Aleksandro Sergejeviĉ Melnikov
Montroj:61673
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

La disertacio, bazita sur analizo de ĉ. 10 mil paĝoj da tekstoj en Esperanto, montras ligojn inter la E-kulturo kaj E-lingvo; estas traktitaj premisoj por la kultura/estetika/emocia ingrediencoj en E-lingvaĵoj, specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj kaj ilia reflektiĝo en la lingv(aĵ)o, analizita lingva personeco de t.n. tipa esperantisto, vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto kiel la plej ampleksa specimeno de uzado de la lingvo por estetikaj/emociaj celoj, k.a.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.