Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Esperanto? Que língua é essa?
Resumo:Konsiderante la mankon de verkoj, kiuj traktas pri Diskurso-Analizo rilate la diskurson pri disvastigo de Esperanto, ĉi tiu tezo havas kiel ĝeneralan celon analizi la diskurson pri disvastigo de Esperanto de L. L. Zamenhof, problematigante la reprezentadojn, kiuj aperas per la efikoj de signifo pri la lingvo. La korpuso konsistas el sep eltiraĵoj el tradukita versio de la teksto “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”. Ĝi baziĝas sur la hipotezo, ke la lingva prezento en la disvastiga diskurso de Esperanto transiras pozitivisman interdiskurson kaj koloniismajn kaj naciismajn diskursajn formaciojn, kiuj, ekskludante temojn pri subjektivigo, identeco kaj lingvokultura diverseco, povas rezultigi neakcepteblon de la propono de internacia lingvo. Por atingi la proponitan celon, la analizo estis farita surbaze de la arkegenealogio de Foucault kaj de la perspektivo de la franca skolo de Diskurso-Analizo. La problematigoj estis efektivigitaj sur la lumo de teoriuloj kiel Auroux (1998; 2008), Gadet kaj Pêcheux (2010) kaj Milner (2012) por pripensoj pri "universala lingvo"; Authier-Revuz (1990; 1998), pri heterogenecoj en diskurso; Foucault (2009;2010; 2014; 2016; 2017a; 2017b ), por subteni la analizon, bazitan sur arkeologio, potenco/scio-rilatoj, rezisto kaj subjekto; Coracini (1991), por trakti politikan diskurson kaj sciencan diskurson; inter aliaj. La tezo estas dividita en tri ĉapitrojn. La unua prezentas la produktokondiĉojn de la diskurso de Zamenhof; en la dua, estas prezentitaj la teoriaj metodologiaj aspektoj, kiuj gvidas la esploradon; kaj la tria estas la analizo mem. En la analizo, per la efiko de signifoj, el la diskurso de Zamenhof aperas jenaj lingvaj reprezentadoj, kiuj estas ankaŭ reprezentoj de Esperanto kiel internacia lingvo: a) kiel publika spaco, kiu permesas politikan ekzercadon, per politiko de amikeco; b) kiel "lingvo-nacio", "imaga teritorio"; c) kiel reala situigebla spaco por poziciigi rilatojn, "glosotopio"; kaj d) kiel translingvo "per se". Surbaze de la konfirmo de la hipotezo, oni komencas de la tezo, ke potenco/scio-rilatoj estas konsiderinda obstaklo al la adopto de Esperanto kiel internacia lingvo, precipe kiam la disvastiga diskurso prioritatas la pozitivisman interdiskurson, marĝenigante la problemigon de identecaj problemoj.
Aŭtoro:EDUARDO, Andréa Marques Rosa
Lingvo(j): portugala
Traduko de la titolo:Ĉu Esperanto? Kiu lingvo estas tiu?
Klasifiko: Alia
Jaro:2021
Amplekso:166 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversidade Federal de Mato Grosso do Sul, Campus Três Lagoas
SekcioPrograma de Pós-Graduação em Letras
LandoBrazilo
AdresoAv. Capitão Olinto Mancini, 1662, Colinos, Três Lagoas, MS 79603-011
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):Claudete Cameschi de Souza
Precizigo:doktora, PhD
Loko de publikigo:Três Lagoas
Fonto de la informo:https://repositorio.ufms.br/bitstream/123456789/4025/1/Tese%20final%20Andr%c3%a9a%20MR%20Eduardo.pdf
Ŝlosilvortoj:diskurso-analizo; internacia lingvo; aparteneco; subjektiveco
Kreodato:2021-10-21 21:47:37
Lasta redakto:2021-10-21 21:47:37
Aldoninto:Fernando Maia Jr.
Montroj:4905
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

Konsiderante la mankon de verkoj, kiuj traktas pri Diskurso-Analizo rilate la diskurson pri disvastigo de Esperanto, ĉi tiu tezo havas kiel ĝeneralan celon analizi la diskurson pri disvastigo de Esperanto de L. L. Zamenhof, problematigante la reprezentadojn, kiuj aperas per la efikoj de signifo pri la lingvo. La korpuso konsistas el sep eltiraĵoj el tradukita versio de la teksto “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”. Ĝi baziĝas sur la hipotezo, ke la lingva prezento en la disvastiga diskurso de Esperanto transiras pozitivisman interdiskurson kaj koloniismajn kaj naciismajn diskursajn formaciojn, kiuj, ekskludante temojn pri subjektivigo, identeco kaj lingvokultura diverseco, povas rezultigi neakcepteblon de la propono de internacia lingvo. Por atingi la proponitan celon, la analizo estis farita surbaze de la arkegenealogio de Foucault kaj de la perspektivo de la franca skolo de Diskurso-Analizo. La problematigoj estis efektivigitaj sur la lumo de teoriuloj kiel Auroux (1998; 2008), Gadet kaj Pêcheux (2010) kaj Milner (2012) por pripensoj pri "universala lingvo"; Authier-Revuz (1990; 1998), pri heterogenecoj en diskurso; Foucault (2009;2010; 2014; 2016; 2017a; 2017b ), por subteni la analizon, bazitan sur arkeologio, potenco/scio-rilatoj, rezisto kaj subjekto; Coracini (1991), por trakti politikan diskurson kaj sciencan diskurson; inter aliaj. La tezo estas dividita en tri ĉapitrojn. La unua prezentas la produktokondiĉojn de la diskurso de Zamenhof; en la dua, estas prezentitaj la teoriaj metodologiaj aspektoj, kiuj gvidas la esploradon; kaj la tria estas la analizo mem. En la analizo, per la efiko de signifoj, el la diskurso de Zamenhof aperas jenaj lingvaj reprezentadoj, kiuj estas ankaŭ reprezentoj de Esperanto kiel internacia lingvo: a) kiel publika spaco, kiu permesas politikan ekzercadon, per politiko de amikeco; b) kiel "lingvo-nacio", "imaga teritorio"; c) kiel reala situigebla spaco por poziciigi rilatojn, "glosotopio"; kaj d) kiel translingvo "per se". Surbaze de la konfirmo de la hipotezo, oni komencas de la tezo, ke potenco/scio-rilatoj estas konsiderinda obstaklo al la adopto de Esperanto kiel internacia lingvo, precipe kiam la disvastiga diskurso prioritatas la pozitivisman interdiskurson, marĝenigante la problemigon de identecaj problemoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.