Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Of Revolutionaries and Geeks: Mediation, Space and Time among Esperanto Speakers
Resumo:Surbaze de longdaŭra etnografia kampolaboro inter Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj –plejparte, sed ne nur, en Parizo – mia disertacio demandas: kiel povas la Esperanto-komunumo kaj movado praktike ekzisti, se Esperanto-parolantoj estas ĉie en la mondo kaj, kelkfoje, ne kunhavas multajn komunajn interesojn krom la lingvo, kiun ili parolas?
Kreita en la fino de la deknaŭa jarcento kaj historie subtenata kaj de intelektuloj kaj de maldekstraj aktivuloj ekde ĝia kreado, Esperanto nuntempe ankaŭ interesigas junulojn per sia interreta uzo. Iĝante pli ol lingvo, Esperanto kreigis ampleksan kaj geografie dispelitan parolkomunumon, lingvon-bazitan socian movadon, kaj diversajn kosmopolitajn principojn kaj specojn de sociumado ligitajn al ĉi tiu lingvo.
Mi celas kontribui al debatoj pri kosmopolitismo, tutmondiĝo, internacia komunikado, internacia cirkulado kaj vojaĝado kaj esperoj pri estonteco, samkiel pri politika, interreta kaj lingva aktivismo, per analizo de perspektivoj de Esperantoparolantoj kaj esperantistoj. Emfazante la kontrastajn ideojn, kiuj asertas Esperanton kiel 'afero de la pasinteco' kaj 'la lingvo de la estonteco', mi studas la manierojn, kiujn la lingvo estas uzata nuntempe, pere de ĉiutagaj praktikoj, kiel peranto inter homoj de malsamaj naciecoj kaj lingvaj fonoj. Francio, ĉefe Parizo, estas loko kie miaj esplordemandoj koincidas kun naciaj debatoj pri politiko kaj lingvoj. Tio kreas fruktodonan medion por analizi kiel Esperanto estas ofte rigardata pere de engaĝiĝoj kun tradiciaj sociaj movadoj kaj politikaj agadkaŭzoj (kiel komunismo, anarkiismo kaj pacismo) aŭ, alimaniere, kiel intelekta ludo kaj ilo por konstrui sociumecajn retojn kiuj transiras la limojn de la franca teritorio. El ĉi tiuj diskutoj, mia ĉefa argumento estas, ke la efemera naturo de la materialiĝoj de la Esperanto-komunumo estas tiu kiu igas engaĝiĝojn kun ĉi tiu lingvo aparte allogan kaj produktivan por siaj parolantoj kaj subtenantoj.
Aŭtoro:FIANS, Guilherme
Lingvo(j): angla
Traduko de la titolo:Pri Revoluciuloj kaj Teknologiemuloj: Perado, Spaco kaj Tempo inter Esperanto-Parolantoj
Klasifiko: Esperantologio
Historio de Esperanto-Movado
Interlingvistiko
Internacia lingvo kaj socipolitiko
Jaro:2019
Amplekso:261 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversitato de Manchester
SekcioSocia Antropologio
LandoBritujo
AdresoDepartment of Social Anthropology, University of Manchester
Arthur Lewis Building, Second Floor
Oxford Road
M13 9PL - Manchester - United Kingdom
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):Profesoro Stef Jansen
Precizigo:doktora, PhD
Loko de publikigo:La verko aperis kiel doktoriĝa disertaĵo ĉe la Universitato de Manĉestro, Britujo, en 2019. En 2021, aperis komplete reviziita kaj ampleksita versio de ĝi kiel libro, publikigita de la eldonejo Palgrave Macmillan.
Kontakteblo kun la verkinto:La verkinto nuntempe laboras en la Universitato de St Andrews (Skotlando) kaj atingeblas per la jena adreso:
School of History, University of St Andrews
St Katharine’s Lodge
The Scores
St Andrews
KY16 9BA
La retadreso de la verkinto estas: gmf7@st-andrews.ac.uk
Fonto de la informo:https://www.research.manchester.ac.uk/portal/en/theses/of-revolutionaries-and-geeks-mediation-space-and-time-among-esperanto-speakers(26f31a96-9ab5-47a6-9aa6-b87bf449952f).html
Ŝlosilvortoj:Universalismo, Naciismo, Internaciismo, Perado, Kosmopolitismo, Politika agado, Lingvaj Movadoj, Sociaj Movadoj, Maldekstra Politiko, Antaŭfigura Politika Agado, Internacia Komunikado, Planlingvoj, Esperantologio, Interlingvistiko, Francio, Parizo, Dekunua Jarcento, Komunikteknologioj, Interreto, Generacioj
Kreodato:2022-09-28 08:25:07
Lasta redakto:2022-09-28 08:34:30
Aldoninto:Guilherme Fians
Montroj:3693
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 10; Viaj elŝutoj: 0

(Diplomlaboraĵo) Of Revolutionaries and Geeks: Mediation, Space and Time among Esperanto Speakers
Elŝutoj sume: 10
Kreodato: 2022-09-28 08:35:28

Resumo

Surbaze de longdaŭra etnografia kampolaboro inter Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj –plejparte, sed ne nur, en Parizo – mia disertacio demandas: kiel povas la Esperanto-komunumo kaj movado praktike ekzisti, se Esperanto-parolantoj estas ĉie en la mondo kaj, kelkfoje, ne kunhavas multajn komunajn interesojn krom la lingvo, kiun ili parolas?
Kreita en la fino de la deknaŭa jarcento kaj historie subtenata kaj de intelektuloj kaj de maldekstraj aktivuloj ekde ĝia kreado, Esperanto nuntempe ankaŭ interesigas junulojn per sia interreta uzo. Iĝante pli ol lingvo, Esperanto kreigis ampleksan kaj geografie dispelitan parolkomunumon, lingvon-bazitan socian movadon, kaj diversajn kosmopolitajn principojn kaj specojn de sociumado ligitajn al ĉi tiu lingvo.
Mi celas kontribui al debatoj pri kosmopolitismo, tutmondiĝo, internacia komunikado, internacia cirkulado kaj vojaĝado kaj esperoj pri estonteco, samkiel pri politika, interreta kaj lingva aktivismo, per analizo de perspektivoj de Esperantoparolantoj kaj esperantistoj. Emfazante la kontrastajn ideojn, kiuj asertas Esperanton kiel 'afero de la pasinteco' kaj 'la lingvo de la estonteco', mi studas la manierojn, kiujn la lingvo estas uzata nuntempe, pere de ĉiutagaj praktikoj, kiel peranto inter homoj de malsamaj naciecoj kaj lingvaj fonoj. Francio, ĉefe Parizo, estas loko kie miaj esplordemandoj koincidas kun naciaj debatoj pri politiko kaj lingvoj. Tio kreas fruktodonan medion por analizi kiel Esperanto estas ofte rigardata pere de engaĝiĝoj kun tradiciaj sociaj movadoj kaj politikaj agadkaŭzoj (kiel komunismo, anarkiismo kaj pacismo) aŭ, alimaniere, kiel intelekta ludo kaj ilo por konstrui sociumecajn retojn kiuj transiras la limojn de la franca teritorio. El ĉi tiuj diskutoj, mia ĉefa argumento estas, ke la efemera naturo de la materialiĝoj de la Esperanto-komunumo estas tiu kiu igas engaĝiĝojn kun ĉi tiu lingvo aparte allogan kaj produktivan por siaj parolantoj kaj subtenantoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.