Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Denaskismo en Brazilo: speciala dulingvismo
Resumo:Resumo. Ekzistas diversaj tipoj de dulingvismo, kaj eĉ de plurlingvismo (situacio, en kiu unu homo parolas tri lingvojn aŭ pli). Ĉi tiu studo celas analizi specialan tipon de dulingvismo: denaskismo, kiu okazas, kiam homo parolas, ekde la naskiĝo Esperanton kaj alia(j)n lingvo(j)n. La celo de la esploro estis nur unu lando: Brazilo (la lando de la esploristo). Oni malkovros la averaĝan aĝon, la lernejan situacion de la denaskuloj kaj de iliaj gepatroj, kaj la metodon plej uzatan en tiu lando por lernigi Esperanton denaske, tio estas, ĉu ekzemple la metodon UPUL (unu persono, unu lingvo) aŭ USUL (unu situacio, unu lingvo). Pri la religio, ni malkovros, ĉu veras, ke la plejmulto de la brazilaj denaskuloj estas spiritismaj. Oni vidos, ĉu la denaskuloj tie havas Esperanto-amiko(j)n. Ni ekscios ĉu la lernejo havis specialan influon al la lernado de Esperanto. Kaj kiu(j)n alia(j)n lingvo(j)n oni instruas al la denaskuloj. Oni vidos iliajn hobiojn kaj plej ŝatatajn lernobjektojn. Kaj fine, en kiom da landoj la infanoj ĝis nun vojaĝis, kaj ĉu ili havis menciinda(j)n fakto(j)n/sciojn pri sia plurlingva eduko. Ni havos vastan portreton de la situacio de la denaskuloj en Brazilo nuntempe. Per interretaj enketiloj, 16 denaskaj esperantistoj estis intervjuataj, kaj la rezultoj estis komparataj al tiuj de aliaj eŭropaj esploroj.
Aŭtoro:(YAMAGUCHI) WERNECK DIAS, A. Emerson
Lingvo(j): Esperanto
Traduko de la titolo:Denaskismo en Brazilo: speciala dulingvismo
Klasifiko: Esperantologio
Historio de Esperanto-Movado
Interlingvistiko
Alia
Jaro:2021
Amplekso:18 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversitato de Adam Mickiewicz en Poznano
SekcioFakultato pri Modernaj Lingvoj
LandoPollando
Adresoul. Wieniawskiego 1. 61-712 Poznań, Poland
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):Ilona Koutny
Precizigo:alia
Loko de publikigo:Cross-linguistic and Cross-cultural Studies 2 - Interkultura rolo de Esperanto
Kontakteblo kun la verkinto:ewerneck@gmail.com
Ŝlosilvortoj:Denaskismo, Esperanto, Brazilo, plurlingvismo
Rimarkoj:Denaskuloj en Brazilo
Kreodato:2023-02-27 14:37:57
Lasta redakto:2023-02-27 14:37:57
Aldoninto:Emerson Werneck
Montroj:2130
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 3; Viaj elŝutoj: 0

(Diplomlaboraĵo) Denaskismo en Brazilo: speciala dulingvismo
Elŝutoj sume: 3
Kreodato: 2023-02-27 14:41:26

Resumo

Resumo. Ekzistas diversaj tipoj de dulingvismo, kaj eĉ de plurlingvismo (situacio, en kiu unu homo parolas tri lingvojn aŭ pli). Ĉi tiu studo celas analizi specialan tipon de dulingvismo: denaskismo, kiu okazas, kiam homo parolas, ekde la naskiĝo Esperanton kaj alia(j)n lingvo(j)n. La celo de la esploro estis nur unu lando: Brazilo (la lando de la esploristo). Oni malkovros la averaĝan aĝon, la lernejan situacion de la denaskuloj kaj de iliaj gepatroj, kaj la metodon plej uzatan en tiu lando por lernigi Esperanton denaske, tio estas, ĉu ekzemple la metodon UPUL (unu persono, unu lingvo) aŭ USUL (unu situacio, unu lingvo). Pri la religio, ni malkovros, ĉu veras, ke la plejmulto de la brazilaj denaskuloj estas spiritismaj. Oni vidos, ĉu la denaskuloj tie havas Esperanto-amiko(j)n. Ni ekscios ĉu la lernejo havis specialan influon al la lernado de Esperanto. Kaj kiu(j)n alia(j)n lingvo(j)n oni instruas al la denaskuloj. Oni vidos iliajn hobiojn kaj plej ŝatatajn lernobjektojn. Kaj fine, en kiom da landoj la infanoj ĝis nun vojaĝis, kaj ĉu ili havis menciinda(j)n fakto(j)n/sciojn pri sia plurlingva eduko. Ni havos vastan portreton de la situacio de la denaskuloj en Brazilo nuntempe. Per interretaj enketiloj, 16 denaskaj esperantistoj estis intervjuataj, kaj la rezultoj estis komparataj al tiuj de aliaj eŭropaj esploroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.