Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo ↑ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
11

Valenta modelo de verbo el kontrasta vidpunkto en la slovaka, la germana kaj en Esperanto

La laboraĵo komparas du naturajn lingvojn (la slovakan, la germanan) kaj unu konstruitan lingvon (Esperanton) je morfo-sintaksa nivelo. Ĝi okupiĝas pri problemaro de valento kaj valenta modelo ĝenerale kaj konsideras ankaŭ specifajn trajtojn de la unuopaj lingvoj. Skize estas priskribitaj historio de la nocio valento kaj la plej gravaj valentaj teorioj. Estas analizita valenta modelo de kvin germanaj verboj (machen, nehmen, schenken, geben, arbeiten) laŭ la Valenta vortaro de germanaj verboj (2004) de Helmut Schumacher. Ni skize okupiĝas ankaŭ pri eblaj ŝanĝoj en valenta strukturo de verboj kaj trajtoj de jena problemo kadre de la unuopaj lingvoj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

NOSKOVÁ, Katarína2009SK - Slovakujo2011-09-05 08:06:42
12

Uzo de la koncepto de lingva bildo de la mondo por Esperanto

La laboraĵo celas taksi la eblecon studi Esperanton enkadre de kultura lingvistiko kaj, pli precize, studi la koncepton de la lingva bildo de la mondo enkadre de la teorio kaj praktiko evoluigita en la Etnolingvistika Skolo de Lublino, Pollando. Nuntempa esplorado pri la lingva bildo de la mondo fokusiĝas pri naturaj etnaj lingvoj kaj ĵuse komparaj studoj estis postulataj. La nuna laboraĵo estas provo montri eblajn aplikojn de la teorio al Esperanto samkiel limigojn rezultantajn de tia aliro.

Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

STRIA, Ida2017PL - Pollando2017-10-09 14:13:53
13

Utileco kaj eblo de la adopto de internacia helpa lingvo en medicino

La lingva problemo en internaciaj rilatoj de medicino. La ĝenerala prblemo de internacia lingvo kaj la avantaĝoj de Esperanto. Konkludo: Esperanto taŭgas kiel internacia lingvo por medicinaj temoj.

Internacia lingvo kaj medicino

CORRET, Pierre1908FR - Francujo2010-10-10 22:24:45
14

Unu jarcento da literaturaj tradukoj de la itala al Esperanto (1890-1990)

Studo pri la tradukoj el la itala, ekde la unuaj aperintaj en la unua gramatiko (1890) ĝis ampleksa antologio de la italaj poetoj de la dudeka jarcento, (1990), tra revuoj kaj libroj aperintaj en Italujo kaj en eksterlando, inklluzive de kritika rigardo al iliaj sukcesoj

Esperanta literaturo

MINNAJA, Carlo2006IT - Italujo2010-11-20 13:47:47
15

Tipologio de kelkaj lingvistikaj fenomenoj en la lingvoj litova, franca kaj Esperanta .

En la diplomverko laŭ kompara metodo estas analizitaj elektitaj fenomenoj en la tri menciitaj lingvoj. Oni elstarigas komunajn kaj ankaŭ principe diferencajn trajtojn. Ekzemple, oni vaste analizas semantikajn sencojn de refleksivaj verboj en litova, franca kaj Esperanta lingvoj. Estas analizataj ankaŭ kelkaj aliaj lingvaj formoj. Oni konkludas, ke ĉiujn sencajn nuancojn de litovaj kaj francaj formoj oni povas sukcese esprimi en Esperanto. Resumo de la verko estas en la rusa, franca kaj Esperanto. La bibliografion konsistigas 26 fontoj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LAIMIUS, Stražnickas1981SU - Sovetunio2010-11-15 21:20:57
16

Terminologio geometria de Cyrillo VÖRÖS

Internacia lingvo kaj scienco

CSISZÁR, Gyula1981HU - Hungarujo2011-02-12 13:42:42
17

Terminologio de la Doplera efiko (germane-angle-hispane-esperante-france)

Terminologio de la Doplera efiko (DOFI) estas universitata diplomlaboraĵo (terminaro), kiu prezentas ĉefe la sekvantajn konceptarojn: tipoj de Dopleraj efikoj, ondoj, fontoj kaj celoj, medioj, rapidoj, kaj sistemo de referenco. La verko inkluzivas 70 kvinlingvajn (germane-angle-hispane-esperante-france) registraĵojn por tradukistoj sen fakaj scioj pri fiziko. Ĉiu koncepto troviĝas sur duobla paĝo. Indeksoj je la fino enhavas ĉiujn terminojn. Bedaŭrinde, pro la volo de la Universitato de Ĝenevo, la enkonduko legeblas nur france. La aŭtorino elkore dankas la DOFI-volontulojn, de kiuj ŝi ricevis grandvalorajn konsilojn kaj subtenon.

Alia

MARADAN, Mélanie2010CH - Svislando2017-09-15 06:37:43
18

Teoria konsidero pri lingvaj rajtoj

En la verko ĝenerale temanta pri lingvaj rajtoj, la aŭtoro, kiu estas esperantisto, ofte citas de esperantistaj fontoj kaj ankaŭ argumentas, ke diskutoj pri lingvaj rajtoj devus ankaŭ pli multe trakti lingvajn aspektojn de internacia komunikado.

Alia

FUKUCHI, Toshio1999JP - Japanujo2021-05-13 13:14:05
19

Tempo kaj aspekto en la verbaj markiloj. La kazo de konstruita lingvo : esperanto.

Tiu studo analizas Esperanton laŭ la aspekta kaj tempa aspektoj, kaj aparte priesploras la problemon de la valoroj de la pasivaj formoj -at- kaj -it-. Unue, la celo estas montri ke tiu konstruita lingvo povas esti studata samkiel ĉiuj aliaj naturaj lingvoj. Ĝia statuso ne implicas artefaritecon. Ĝi respektas la kriteriojn de natureco, do ĝi estas kongrua kun la homa funkciado. Tio aparte validas pro ĝia regulemo, tra leksiko, fonologio, sintakso kaj eĉ konjugacio. Tamen, tiu reguleco de la konjugacio ne validas se oni deziras distingi inter verbaj markiloj kaj aspektaj markiloj. Fakte, tiu terminologio ne estas taŭga por plimulto de la lingvoj, inkluzive Esperanto. Tiu laboraĵo pristudas la verbajn finaĵojn kiel markiloj ligitaj al enunciativaj operacioj. Tio ebligas konstrui regulan sistemon, kvankam la surfacaj valoroj ne ŝajnas regulaj. La hipotezo estas ĉi tie la distingo inter markiloj por aserto (-as, -is kaj -os), markiloj por tempa lokigo (-ant, -int- kaj -ont-), kaj markiloj por pasiva diatezo (-at-, -it- kaj -ot-). La diferencoj inter ĉiu tipo de markiloj dependas de la vokalo kiu estas uzata. Tiuj diferencoj de funkciado klarigas kial la markilo -at- ne havas simetrian funkciadon kiel -it-.

Esperantologio

COTINET, Agathe2019FR - Francujo2022-09-30 16:52:37
20

Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj Esperanto

La aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BAK, Giuan1991KP - Nord-Koreujo2011-07-28 08:34:58
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.