Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo ↑ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
31

Semantika modeligo de la filozofiaj lingvoj

Enkonduko( rilate al la teorio de artefaritaj lingvoj) Descartes, Locke, Arnauld, La Celot, (a priori-a posteriori) . Royal Society: Dalgarno, Wilkins Leibnitz. Kalmar György 1772,1773,1774 publikigita, Komensky, (Comenius) Bolyai Farkas 1832 publikigita. Tentamen, Janos. Apendix.Marx, Engels, Lenin. Schleyer-1879, Zamenfof-1887 Esperanto, E.N. Sehälä, O. Jespersen, Simonyi Zsigmund, F.de Saussure, René de Saussure, Ido. Schmidt Jozef: fondo de Internacia Scienca Lingvo-instituto en la Scienca Universitato de Budapest, la 4-an de julio 1919, dum la Hungara Konsilantara Respubliko. Jan Baudouin de Courtenay, Adam Schaff en la protekto de la Internacia Lingvo.

Interlingvistiko

SZABO, Maria-Rozsa1976HU - Hungarujo2011-06-19 06:16:26
32

Rusaj influoj en Esperanto ĉe ruslingvaj esperantistoj en la sfero de verba morfologio

Tiu magistriga diplomlaboro (mémoire de maîtrise) ĝenerale celas starigi fundamenton por dialektologia aliro al la studado de Esperanto. La premiso estas, ke Esperanto, male al la "malnovaj" etnaj lingvoj, ne havas plene memstaran funkciadon: ne ĉiuj eroj de la lingvo estas normigitaj, kaj la eksternormaj eroj funkcias laŭ imito de la gepatra lingvo de ĉiu unuopa esperantisto. La gepatra- lingvajn influojn oni ne devas kondamni kiel forĵetendajn "erarojn", sed oni devas konsideri ilin kiel integran parton de la Esperanta lingvo-sistemo. La studo analizas la respektivajn gravecojn de normo-obeado kaj la gepatra-lingva influo en la rusa "dialekto" de Esperanto, pli specife en la sfero de verba morfologio kaj en elektitaj kvin verkoj aŭ originale verkitaj aŭ elrusigitaj de ruslingvanoj. La ĉefaj konstatoj pritraktas la verban "aspekton". Post ĝenerala diskuto, ĉu Esperanto havas "aspektojn"(al kio la aŭtoro respondas ne, kritikante la asertojn de PAG) estas prezentataj kelkaj teoriaj tekstoj verkitaj de slavoj, en kiuj la aŭtoroj tamen trovas en Esperanto semantikajn kaj morfologiajn ekvivalentojn de la slava "aspekto". Detala analizo de la kvin traktitaj verkoj efektive montras, ke la rusaj aŭtoroj emas enkonduki rimedojn efektive ekzistantajn en la lingvo (prefikso -ad-,kompleksaj tempoj). Statistika analizo tamen montras, ke tiu lingvouzado ne tro endanĝerigas interkompreniĝon: tiuj aspektaj procedoj tuŝas nur proksimime 30% el ĉiuj verboformoj.

Interlingvistiko

DAWSON, Alain1983FR - Francujo2010-10-21 22:18:07
33

Rolo de turismaj ĉiĉeronoj en edukado.

Raporto pri esploro de turistoj-esperantistoj troviĝas sur 10 paĝoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

TYBLEWSKI, Tyburcjusz1975PL - Pollando2011-06-25 06:23:28
34

Rolo de Esperanto kiel pontlingvo en la instruado de fremdaj lingvoj

En la unua parto de la verko temas pri la historio de la instruado de fremdaj lingvoj en Hungario. Tie mi provas komprenigi, ke la manko de latininstruantaj lernejoj ekde 1945 ege malbonigis la eblecojn de instruado de vivantaj fremdaj lingvoj. Mi disponas pri statistikaj indikoj, por tion pruvi. Poste, la verko proponas, ke Esperanto anstataŭu la latinan lingvon en la ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj, aŭ ĝi estu la unua fremda lingvo- pontolingvo- por la hungara gelernantaro. En la dua parto mi donas gramatikan ekzemplaron kaj aliajn argumentojn por pruvi la antaŭajn tezojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

BALOGH, Judit1979HU - Hungarujo2011-02-06 13:39:38
35

Rolo de Esperanto en la internaciisma edukado de altlerneja junularo

En kelkaj urboj en diversaj polaj altlernejoj oni esploris, per speciale preparitaj enketoj, gestudentojn agantajn en Pola Studenta Esperanto-Movado. La celo estis pravigi, ke kono de Esperanto helpas al internacieca (humanisma) edukado, rompas antaŭjuĝojn kaj alproksimigas diversajn naciojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MICHALAK (EDZ. GADACSINÉ), Elzbieta1978PL - Pollando2010-12-08 20:38:43
36

Rolo de diversaj instruiloj kaj metodoj en la fremdlingvo-instruado(Esperanto) por 4-6 jaraj infanoj

La laboraĵo okupiĝas pri specifaĵoj de evolu-psikologio de 4-6-jaraj infanoj (precipe surbaze de hungara literaturo), ĝi esploras la kvanton kaj kvaliton de instrumaterialo, la aplikeblajn metodojn kaj instruhelpiojn. Ĝi donas horskizojn kaj valoran krestomation. La temo povas elvoki grandan intereson, ĉar pri infanĝardena E- instruado ĝis nin aperis apenaŭ studoj. La verkintino mem estas infanĝardenistino; tial ŝi povis kontroli siajn konstatojn kaj tekstoelekton en sia propra praktiko. La strukturo de la laboraĵo estas kontentiga, la lingvaĵo malpli perfekta. (IPR 4/1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SEREGHYNE ZENGO, Eniko1989HU - Hungarujo2011-11-21 06:29:32
37

Rimarkoj pri la historio kaj la strukturo de Esperanto rilate la italan

Post la historiaj kaj strukturaj karakterizaĵoj de Esperanto la disertaĵo komparas la vortarojn de la itala kaj de Esperanto. Laste, la disertaĵo finiĝas per la detala resumo de la Universala Kongreso en Ĉinujo.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

DALL'OLIO, Anna Maria2004IT - Italujo2010-10-11 21:30:32
38

Rezulta aspekto, verba dispozicio kaj posedo en la eŭska, malnovpersa kaj elama lingvoj

La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon. Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo.

Alia

BAVANT, Marc2014NL - Nederlando2014-04-21 14:06:47
39

Repripensi KUROITA Katumi: El vidpunkto de lia rilato al Esperanto-movado

Historio de Esperanto-Movado

WATANABE, Tsuyoshi2012JP - Japanujo2018-03-15 09:49:55
40

Redistribuo lingva sur la internacia scenejo: ĉu rolo por Esperanto?

-La problemo de la lingvo distribuo sur internacia nivelo -Perspektivoj de nova lingva distribua mondskale -La komunikado laŭ la esperantistoj -La akiroj de Esperanto en la kampo de komunikado -Stato de la problemo en la Eŭropa Komunumo

Internacia lingvo kaj gazetaro

DONNAY, Françoise1988FR - Francujo2011-12-01 08:00:57
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.