Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo ↑ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
41 | Recenzo de : J.C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de EsperantoRecenzo de "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kun abundaj komentarioj pri diversaj punktoj tuŝataj en tiu libro. La recenzo estas ĝenerale tre laŭda. Oni tamen forte kritikas malĝustan komprenon pri la rilatoj inter vortoj kaj vortetoj kaj pri la samsignifeco inter vortoj fakaj kaj nefakaj, pro kiu estas misprezentata unu esenca trajto de la lingvo kaj kiu emigas al danĝera ŝeligo de la nombro de vorteroj. Oni rekomendas reeldonadon, ankaŭ en aliaj lingvoj, post ŝanĝoj pri tiuj temoj kaj post korekto de kelkaj detalaĵoj. Esperantologio | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 06:21:16 |
42 | Rakonto de 2 Ligoj: Esperanto kaj la Ligo de Nacioj 1914-1922Historio de Esperanto-Movado | SURMON, Tyron | 2020 | GB - Britujo | 2020-03-19 16:19:12 |
43 | Provo de matematika argumentigo de uzo de unu ĝenerallingvistika modeloZamenhof ne konis ĝeneralan lingvistikon / ĝi tiam ne ekzistis/, sed tamen trovis vivoplenajn solvojn. Do, temas pri eksterordinara lingva intuicio. Pro tio, Esperanto estas la sola "artefarita" lingvo, kiu estas parolata, stile kaj funkcie tre varia; studado de tiu fenomeno povas esti tre utila por lingvoscienca teorio, ĉar Esperanto estas la sola lingvo pri kiu ni scias, kiam ĝi ekis kaj kiel evoluis- ĝis nun la teorio ne venis al tiu ĉi fruktodona ideo. La verko estas nur unua, metodologia, parto de unu pli ampleksa studo. En tiu parto oni volas, per matematikaj argumentoj, pruvi pri la uzo de Esperanto kiel ĝenerallingvistika modelo. La metodo estas interesa, sed la pruvo tre duba. Interlingvistiko | RAŠIĆ, Nikola | 1980 | HR - Kroatujo | 2011-06-11 06:45:32 |
44 | Provo de la lingva bildo de la mondo por artefaritaj lingvojInterlingvistiko Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj Alia | STRIA, Ida | 2016 | PL - Pollando | 2016-03-07 10:33:25 |
45 | Proponoj de J. A. Komensky pri la internacia lingvoLa ĉeĥa filozofo kaj pedagogo Komenio estas konata ankaŭ kiel lingvisto kaj kiel aŭtoro de projekto de internacia lingvo. Li studis ambaŭ principojn de ekesto de internacia interkomprena sistemo - aprioran kaj aposterioran. Tiuj ideoj estas priskribitaj unue en la verko "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" - katolika konsulto pri reboniĝo de homaj aferoj - kaj precipe en ĝia parto "Panglottia", li parolas konkrete pri eblecoj de ekesto de internacia lingvo. Liaj proponoj ne estas tro originalaj el lingvistika vidpunkto kaj ne temas pri iu fakte konkreta propono komparebla kun similaj projektoj de tiu-tempaj lingvistoj aŭ filozifoj, kiel ekz.: Hartlib, Descartes, Leibnitz. Sed valora estas antaŭ ĉio lia ideo envicigi internacian lingvon en la kompleksan edukan kaj rebonigan sistemon, kiu servus al kreligo kaj eduko de la tuta homaro. Interlingvistiko | BARANDOVSKÁ, Vĕra | 1975 | CZ - Ĉeĥujo | 2022-12-11 16:56:31 |
46 | Propedeŭtiko de la franca lingvo kaj EsperantoInstruado/edukado kaj internacia lingvo Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MAJERCZAK, Maria | 1982 | PL - Pollando | 2011-02-07 16:05:14 |
47 | Projekto de latva eldono de la Esperanto-revuo "Paco"Pri la revuo "Paco" ĝenerale kiel organo de MEM. Diferencoj enter la revuoj "Paco" en socialismaj kaj kapitalismaj landoj. Kia devas aspekti la Esperanto -revuo "Paco" eldonata en Latvio. Akcenti: a) la sovetan vivmanieron kaj iniciaton en batalo por la paco; b) respeguli la sukcesojn de kulturo kaj ekonomio. Internacia lingvo kaj gazetaro | DAINE, Yvete | 1983 | LV - Latvujo | 2010-10-20 14:45:15 |
48 | Problemoj pri la evoluo de konstruitaj lingvoj. Esperanto.En la 150 paĝa franclingva manuskripto, du trionoj en la teksto estas dediĉitaj al Esperanto, kun aparta atento al la evoluo de la scienca terminologio en la Internacia Lingvo. Interlingvistiko | THOLET, Huguette | 1982 | BE - Belgujo | 2011-06-23 05:14:20 |
49 | Problemoj de lingvaj baroj en la scienco kaj teknika evoluadoLa kandidato faris statistikan esploron pri la lingvoj uzataj en la bibliografio de hungaraj lingvistikaj artikoloj kaj komparis ilin kun la indicoj, mezurataj de Ernesto Zierer en la Nacia Universitato Trujillo (Peruo). Jen la fina rezulto : Peruaj verkoj Hungaraj verkoj la lingvoj de cititaj verkoj angla 43,2 % angla 50,60 % germana 38,8 % hungara 27,78 % (gepatra) rusa 9,1 % germana 9,04 % franca 6,2 % franca 5,87 % itala 2,2 % rusa 4,67 % hispana 0,5 % (gepatra) ceteraj 1,84 % Ĉe la hungaraj verkoj inter la "ceteraj" estas jenaj lingvoj: hispana, itala, persa, ĉeĥa, pola, sveda, fina, dana, kaj portugala. Estas rimarkeble, ke ĉe ambaŭ la angla okupas la unuan lokon, ĉe la hungaroj la gepatra lingvo estas la dua, dum ĉe la hispanoj la lasta; ĉe la hungaroj la diasporo de la lingvoj estas multe pli granda. Internacia lingvo kaj scienco | SZOLNOK, Peter | 1986 | HU - Hungarujo | 2014-07-06 14:38:45 |
50 | Problemoj de la internacia lingva komunikado tra la jarcentoj"La diplomitino en la unua parto faras superrigardon pri la solvo de internacia komunikado de la antikva tempo ĝis la 17-a jarcento. Poste ŝi analizas la ideojn de Descartes 'dekart) kaj Leibniz (lajbnic) kaj ties influon al la projektoj pri artefarita lingvo ĝis la 19-a jarcento. Kaj fine Ampova analizas la du realigitajn lingvojn Volapuko kaj Esperanto. Pli detale ŝi priskribas la strukturon de Esperanto kaj argumentas la kaŭzojn, kiuj certigas al ĝi utiligon pli ol jarcenton". (Rumjana Lazarova: recenzo en Bulgara Esperantisto, n° 12/1990) Alia | AMPOVA, EDZINO VASILEVA, Ivanka | 1990 | BG - Bulgarujo | 2011-07-25 06:46:56 |