Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo ↑ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
51

Problemoj de internacia lingva komunikado kaj planlingvoj, precipe Esperanto.

La disertacio enhavas krom enkonduko kaj konkludo tri ĉapitrojn. En la unua ĉapitro oni priskribas la nunan staton de la lingva praktiko de internaciaj organizaĵoj kun unuopaj aspektoj (lingva , teknika, ekonomia, psikologia k.a.) En la dua ĉapitro oni solvas la rilaton inter spontaneco kaj konscienco en la lingva evoluo kaj klasifikas la planlingvojn. La tria ĉapitro estas dediĉita al Esperanto, ĝia komunika komunumo, ĝenerala karakterizo de unuopaj lingvaj ebenoj kaj al kelkaj partecaj priskriboj de lingvaj fenomenoj en Esperanto (morfema strukturo, asimetria dualismo, lingvaj universalaĵoj, malregulaĵoj, k.a.) (la aŭtoro)

Alia

KOSECKY, Stanislav1989SK - Slovakujo2011-09-06 06:18:12
52

Pritakso de tri Esperanto-lernolibroj

La aŭtoro analizas el metodika vidpunkto la taŭgecon de tri plej ofte uzataj polaj lernolibroj de Esperanto.. Surbaze de la analizo, li entreprenas verkon de modela lernolibro de Espernao por poloj, konforma al la nunaj atingoj de metodiko instrui fremdajn lingvojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MALEWICZ, Edward1975PL - Pollando2010-11-29 22:15:38
53

Principoj de konstruado kaj funkcia evoluo de internacia planlingvo en la moderna interlingvistiko.

Estis traktitaj postmilitaj teorioj koncerne internacian lingvon: kia ĝi devas esti strukture kaj funkcie kun emfazo je Esperanto (kiuj postuloj de la teoriistoj realiĝis en ĉi-lingvo kaj kion tio sekvigis).

Interlingvistiko

MELNIKOV, Aleksandro S.1990BY - Belorusujo2010-10-11 15:26:21
54

Principoj de kompilado de la Granda Rusa-Esperanto Vortaro.

En la enkonduka parto de la verko estas priskribataj rusa-Esperantaj kaj Esperanta-rusaj vortaroj, eldonitaj de 1887 ĝis nuntempo, kaj ankaŭ gravaj Esperanta-Esperantaj kaj eksterlandaj dulingvaj Esperantaj vortaroj. En la ĉefa parto de la verko estas pritraktataj tiaj problemoj de kompilado de la Granda Rusa-Esperanta Vortaro, kiel kompilo de vortlisto, principoj de organizo de la vortartikolo kaj dislokigo de vortoj en la vortaro, tradukaj problemoj, prigramatika artikolo kaj gramatikaj indicoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SEVCENKO, Elena1987RU - Rusujo2011-06-20 06:41:23
55

Principoj de Genezo kaj Evoluo de Frazeologio en Esperanto kaj en Etnaj Lingvoj.

Ĉapitro I: Historio kaj Teorio de la problemo: kompara frazeologio kaj planlingvoj (PL); specifaĵoj de frazeologio en PL; metaforeco en PL; idiomeco kaj frazeologio; fundamentaĵoj de Esperanta frazeologio; ĉefaj prifrazeologiaj verkoj; frazeologio de Esperanto, ktp. Ĉapitro II: Proverbaro Esperanta- frazeologia bazo de Esperanto-historio; strukturo de proverbaro; komponantaro de frazeologiaj unuoj; sintaksaj modeloj; semantiko; sinonimio kaj varieco ; antonomio; deveno de unuoj; krea laboratorio de L. Zamenhof, ktp; Ĉapitro III: Frazeologio post-zamenhofa: originoj kaj fontoj; gramatika aspekto de frazeologiaĵoj; frazeologia derivado; polisemio; ĉefaj procedoj en Esperanto-frazeologio, ktp. Konkludo Bibliografio Aldono: Rusa-Esperanta vortareto de frazeologiaj ekvivalentoj.(La aŭtoro)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MYASNIKOV, Leonid1989RU - Rusujo2011-11-08 14:34:44
56

Prilaboro kaj analizo de la manuskripto - pri teorio de planlingvo - de Rasmus Rask: "Optegnelser til en Parigraphie"

Interlingvistiko

KRISTENSEN, Leif1978HU - Hungarujo2011-01-04 23:24:50
57

Pridiskuto de la polemiko pri la pasivaj participoj de Esperanto.

La verkinto historias la polemikon pri la participoj, kritikas ĉiun el tiuj vidpunktoj, kaj proponas specifan analizon por la Esperanta verbo, en kiu la participoj kondutas absolute egale al la finitivaj verboformoj. Por tion sukcesi, li ŝanĝas la orientiĝon de la verbotempo: ne la momento de la dialogo fiksas la momenton de la okazaĵo (kaj sekve la tempon de la verbo) , sed la momento de la okazaĵo,(sekve la tempo de la verbo), fiksas la momenton de la dialogo. La rezulto estas ekstrema: malaperas la neceso distingi absolutajn kaj relativajn verboformojn, finitivajn kaj infinitivajn verboformojn, kaj ĉiu verboformo obeas al la samaj reguloj.

Esperantologio

MATTOS, Geraldo1986BR - Brazilo2010-12-02 09:33:15
58

Pri sudmaraj lingvoj

Ne temas pri verko rilate al Esperanto, sed pri ĝenerala lingvistika verko skribata en Esperanto.

Interlingvistiko

ASAI, Erin1984JP - Japanujo2011-07-16 20:43:48
59

Pri Revoluciuloj kaj Teknologiemuloj: Perado, Spaco kaj Tempo inter Esperanto-Parolantoj

Surbaze de longdaŭra etnografia kampolaboro inter Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj –plejparte, sed ne nur, en Parizo – mia disertacio demandas: kiel povas la Esperanto-komunumo kaj movado praktike ekzisti, se Esperanto-parolantoj estas ĉie en la mondo kaj, kelkfoje, ne kunhavas multajn komunajn interesojn krom la lingvo, kiun ili parolas? Kreita en la fino de la deknaŭa jarcento kaj historie subtenata kaj de intelektuloj kaj de maldekstraj aktivuloj ekde ĝia kreado, Esperanto nuntempe ankaŭ interesigas junulojn per sia interreta uzo. Iĝante pli ol lingvo, Esperanto kreigis ampleksan kaj geografie dispelitan parolkomunumon, lingvon-bazitan socian movadon, kaj diversajn kosmopolitajn principojn kaj specojn de sociumado ligitajn al ĉi tiu lingvo. Mi celas kontribui al debatoj pri kosmopolitismo, tutmondiĝo, internacia komunikado, internacia cirkulado kaj vojaĝado kaj esperoj pri estonteco, samkiel pri politika, interreta kaj lingva aktivismo, per analizo de perspektivoj de Esperantoparolantoj kaj esperantistoj. Emfazante la kontrastajn ideojn, kiuj asertas Esperanton kiel 'afero de la pasinteco' kaj 'la lingvo de la estonteco', mi studas la manierojn, kiujn la lingvo estas uzata nuntempe, pere de ĉiutagaj praktikoj, kiel peranto inter homoj de malsamaj naciecoj kaj lingvaj fonoj. Francio, ĉefe Parizo, estas loko kie miaj esplordemandoj koincidas kun naciaj debatoj pri politiko kaj lingvoj. Tio kreas fruktodonan medion por analizi kiel Esperanto estas ofte rigardata pere de engaĝiĝoj kun tradiciaj sociaj movadoj kaj politikaj agadkaŭzoj (kiel komunismo, anarkiismo kaj pacismo) aŭ, alimaniere, kiel intelekta ludo kaj ilo por konstrui sociumecajn retojn kiuj transiras la limojn de la franca teritorio. El ĉi tiuj diskutoj, mia ĉefa argumento estas, ke la efemera naturo de la materialiĝoj de la Esperanto-komunumo estas tiu kiu igas engaĝiĝojn kun ĉi tiu lingvo aparte allogan kaj produktivan por siaj parolantoj kaj subtenantoj.

Esperantologio
Historio de Esperanto-Movado
Interlingvistiko
Internacia lingvo kaj socipolitiko

FIANS, Guilherme2019GB - Britujo2022-09-28 08:34:30
60

Pri leksikologio de planlingvoj: Vortarkolekto de "Verboj pri homa antaŭenmovado" en Esperanto.

Esperantologio

NITSCH, Gandolf1989AT - Aŭstrujo2011-11-08 14:53:07
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.