Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo ↑ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
81

Moderna informado pri Esperanto en la kunteksto de la filmo „ESPERANTO ESTAS...“

La laboraĵo prezentas informadon pri Esperanto kiel pluekspluatindan fenomenon, ĉefe en la kampo de aŭdio-videaj materialoj. La kreado (kaj posta uzo) de la filmo „Esperanto estas...“ pruvis, ke eblas atingi relative vastan publikon tra la mondo pere de moderna, alloga film-materialo pri Esperanto. La centmiloj da spektoj pruvas allogecon de tiamaniera prezento de la temo, ĉefe pere de interreto. Aperigo de filmoj en interreto (ĉefe en la popularega film-retejo YouTube) – ĉu kun informa/propaganda, aŭ instrua, aŭ ankaŭ kultura enhavo ebligas kiel eble plej vastan publikon por la prezentata temo.

Alia

BALÁŽ, Peter2011PL - Pollando2011-09-29 08:38:48
82

Modeligo de la lingva materialo en la fremdlingva instruado kaj en interlingvistiko

Antaŭ ol oni volas komenci instrui iun ajn fremdan lingvon, oni devas unue elekti kaj segmenti la lingvan materialon (antaŭ ĉio la gramatikon kaj leksikon). La esenco de tiu fazo konsistas en la decido, kiugrade limigi materialon de la instruata lingvo, kaj kia estu la sinsekvo de la aperantaj en ĝi malfacilaĵoj. Problemo de la elekto de la instrumaterialo koncernas en lingvodidaktiko eblecon de evito de tiaj eroj el la sfero de gramatiko kaj leksiko, kiujn oni povas preterlasi por akiri deziratan kompetencnivelon. Lingvoprojektoj kiel Basic English, Français Fundamental aŭ Wede liveras al ni utilajn indikojn por segmenti instrumaterialon en la fremdlingva instruado.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SAKAGUCHI, Alicja1981HU - Hungarujo2010-11-15 13:05:23
83

Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?

Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

DONNAY, Françoise1988BE - Belgujo2011-07-16 20:42:45
84

Metodika analizo de koresponda Esperanto-kurso por Niĝerianoj

La diplomlaboraĵo estas detala metodika analizo de serioza kaj oferema lingvopedagogia laboro de la aŭtorino. Jam dum unu jardeko ŝi gvidas korespondan Esperanto-kurson al kelkcent gimnaziaj lernantoj kaj universitataj studentoj en Niĝerio (Afriko). La aŭtorino analizas la esperantajn kaj anglalingvajn kursmaterialojn, aplikatajn resp. adaptitajn; krome ŝi aldonas suplementan materialon, kompilitan de ŝi mem: taskofoliojn, gramatikajn resumojn, priskribon de sonmaterialo, k.s.. la analizon ŝi faras kun faka aŭutentiko kaj pretendemo. Valora trajto de la laboraĵo estas, ke la aŭtorino prezentas la tipajn erarojn de la lingvolernantoj, kaj klopodas trovi solvon kontraŭ ili en la instrupraktiko. La amplekso de la laboraĵo estas 108 paĝoj, kies triono estas la analizo mem kaj bibliografio (34 +2p), kaj du trionojn (72p) okupas la tasko-folioj de la kurso. La lingvaĵo de la laboraĵo estas korekta, nur du riproĉetojn oni povas havi, nome majuskloj kaj minuskloj ĉe la nomo de lingvoj kaj popoloj ne estas konsekvence uzataj, krome la vortorda loko de kelkaj adverboj kaj konjunkcioj iom ĝenas en la kompreno. Tre impona estas la pedagoga destino de la aŭtorino: krom la faka helpo ŝi multe prizorgas siajn kursanojn: senpage ŝi disponigas al ili librojn, vortarojn, sonkasedojn, eĉ afrankitajn respondkovertojn ŝi sendadas al ili. La disertacio eĉ kiel kurturfona legaĵo estas inetresa.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

FARAKUOYE, Helga1994HU - Hungarujo2010-10-21 07:16:07
85

Merkat-esploro kaj konkurene-analizado en la tereno de korespondaj Esperanto-kursoj, kun aparta atento al la agado de Lingvo-Studo

Dum la reĝimŝanĝo oni neniigis la devigan lernadon de la rusa lingvo, kaj en la socio estis vasta deziro studi fremdajn lingvojn. Pri koresponda E-instruado okupiĝis pluraj instancoj en la orient-eŭropaj landoj, ekz. en Hungario specialiĝis je tio 3 firmaoj. La verko priskribas la diversajn kursojn, analizas la agadon de enlandaj konkurencaj instancoj laŭ reklamiloj, celgrupojn instrumetodoj, servoj kaj prezoj, ktp. Estas kompilita marko-mapo kaj estas faritaj konkludoj pri la necesa estonta strategio, agaddirekto kaj aplikendaj reklammanieroj. La studo multe kontribuis al tio, ke la korespondaj E-kursoj ĉe Lingvo-Studio povis vivteni 2 homojn dum 2-3 jaroj..... (la verkinto)

Internacia lingvo kaj ekonomio

SZILVASI, Laszlo1989HU - Hungarujo2011-11-26 07:41:11
86

Membroj de esperantistaj kuboj en Lodzo

La aŭtoro esploris la agadon (dokumente, observe kaj enkete) de 5 Lodzaj Esperanto-kluboj. Interesis lin ĉefe motivoj entrepreni la lernadon de la lingvo Esperanto kaj membriĝi al la koncerna esperantista klubo. Lian atenton turnis ankaŭ la realigo de individuaj, personoj bezonoj de la klubanoj.

Alia

ZARZECKI, Eugeniusz1966PL - Pollando2011-07-02 07:00:34
87

Literumkontrolilo por Esperanto

Tiu ĉi disertaĵo donas koncizan trarigardon de literumkontrola programaro kaj priskribas la procezon de konstruado de literumkontrolilo por la lingvo Esperanto kaj ties implementon forme de vortaro (t.e. afiksa dosiero kaj vortlisto) por la literumkontrolilo Hunspell. La vortlisto estas adaptaĵo de vortradikoj venantaj de la renoma Esperanto-vortaro PIV. Rekono de morfologie kompleksaj vortoj, kiuj estas oftaj en Esperanto pro ties aglutina ĥaraktero, estas ebla pro la afiksa dosiero kiu konstruiĝis surbaze de preta morfemstrukturigo de vortderivaĵoj aperantaj en la sama fonto. Reguloj ekestintaj en tiu procezo estas plibonigitaj per semantika klasado de ĉiuj engaĝitaj radikoj, por kio kreiĝis sistemo bazita sur tekstara analizo kaj kelkaj fakvortaroj, kombine kun scioj pri akceptemo de ĉiu afikso al radikoj el diversaj semantikaj klasoj, akiritaj de la gramatika manlibro PMEG. La rezultinta literumkontrolilo estas funkcianta koncept-pruvo, plibonigota kaj integrota en la gramatikkontrolilan projekton de la organizo E@I.

Informadiko kaj Esperanto

BLAHUŠ, Marek2008CZ - Ĉeĥujo2010-10-17 18:51:46
88

Lingvoŝanĝiĝo en planlingvo, per la ekzemplo de Esperanto

La disertacio detale esploras, ĉu aŭ kiaj fenomenoj de lingvo-ŝanĝiĝo aperis ĝis nun en Esperanto. La abundo da rezultoj montras, ke la lingvo evoluis grandparte en la kadro de la origina bazo, sed ke tamen en kelkaj punktoj ankaŭ deviantaj, sistem-ŝanĝantaj evoluoj okazis kaj estis akceptitaj. (la verkinto)

Interlingvistiko

PHILIPPE, Benoît1991DE - Germanujo2011-11-20 07:06:57
89

Lingvoprojektoj, planlingvoj, artefaritaj lingvoj, kun speciala atento al koncernaĵoj de Esperanto en Hungarujo

La verko mallonge revuas Ideojn pri ideala lingvo kaj oportuna transnacia lingvo aperadis tra la historio, la motivojn krei lingvoprojektojn, historion de dulingvoco kaj plurlingvo en la mondo. Prezentas tipologion de planlingvoj. Aparta ĉapitro prezentas lingvopprojektojn kreitajn en Hungarujo. Ĝi skizas la historion de Esperanto en la mondo kaj speciale en Hungarujo, tuŝas rolon de la gazetaro, kursoj, instruado, kongresoj, prezentas la lingvan situacion de Eŭropa Unio.

Interlingvistiko

LAKATOS, Lívia2004HU - Hungarujo2010-10-21 06:43:41
90

Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj).

La disertacio, bazita sur analizo de ĉ. 10 mil paĝoj da tekstoj en Esperanto, montras ligojn inter la E-kulturo kaj E-lingvo; estas traktitaj premisoj por la kultura/estetika/emocia ingrediencoj en E-lingvaĵoj, specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj kaj ilia reflektiĝo en la lingv(aĵ)o, analizita lingva personeco de t.n. tipa esperantisto, vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto kiel la plej ampleksa specimeno de uzado de la lingvo por estetikaj/emociaj celoj, k.a.

Esperantologio
Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MELNIKOV, Aleksandro S.2004RU - Rusujo2010-10-11 15:25:15
1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.