Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Pedagogia vortareto esperanta-pola
Subtitolo:Mały słownik pedagogiczny esperancko-polski
Verkinto(j): CZERWIŃSKI, Witold
Kategorio:Studlaboraĵoj
Lingvo(j): Esperanto; pola;
Priskribo:Studfina laboraĵo de la aŭtoro, verkita post la fino de la UAM-ILEI metodika Semnario, okazigita en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando
Enkonduko:
La celo de ĉi tiu laboraĵo estas alproksimigi la vorttrezoron ligitan kun vaste komprenata instruado al la polaj instruantoj de Esperanto. Iom post iom pligrandiĝas la nombro de profesiaj instruistoj, instruemuloj kaj kursgvidantoj kiuj partoprenas en diversaj renkontiĝoj kaj volas interŝanĝi spertojn pri la novaj instrumetodoj, uzataj helpiloj kaj noveldonitaj libroj. Ili ja ne interparolas pri ĉi tiuj temoj kun la gelernantoj dum la ĉiutaga instruado. Ofteco de internaciaj renkontiĝoj kaj pli facila renkontado de alilandanoj en Pollando devigas de la instruantoj pli precizan esprimadon dum la interparolo pri edukaj aferoj. Oni devas rimarki, ke edukaj sistemoj en diversaj landoj multe diferenciĝas. Ekzemple oni havas diversajn nomojn de la notoj, la lernado en lernejoj daŭras ne saman tempon kaj depende de la lando oni diversforme nomas la sciencajn kunlaborantojn de altlernejoj. Ankaŭ tial oni bezonas ne nur scii la elementajn nociojn ligitaj kun edukado, sed pli multe terminoj estas nepre necesaj por bone, klare kaj kompreneble esprimi sin.

Ĉiuj, kiuj pensas serioze pri eventuala finvenkismo de Esperanto devas ankaŭ pensi pri tio, ke ni bezonos multege pli aktivaj instruantoj de la lingvo ol hodiaŭ ni povas rimarki. Ĉiu paŝo al tiu direkto ŝajnas necesa, se ni ne volas, ke la lingvo ne nur ne disvastiĝos sed simple mortos, kion oni observas pli kaj pli kun indiĝenaj lingvoj.
Ĉi tiu vortareto ne pretendas al scienca materialo, des pli, ke ĝi estas la traduko de la jam ekzistanta "Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri lernado kaj laboro" kompilita de doktorino Ilona Koutny (Koutny 2002). Tamen, se iam oni eldonos la polan version de ĉi tiu etvortaro kaj la uzontoj opinios ĝin utila por plifaciligi memperfektiĝon en la regado de la lingvo, tiam la tradukisto estos kontenta.
Eldonloko:UAM, Poznan
Eldonjaro:2005
Paĝnombro:30
Pezo:394 kb
Kreodato:2010-11-21 20:54:17
Lasta redakto:2010-11-21 20:56:40
Montroj:78460
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 33; Viaj elŝutoj: 0

Pedagogia vortareto esperanta-pola  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 33
Kreodato: 2010-11-21 20:54:53

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.