Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Printempo kun Esperanto
Subtitolo:raporto el pola lernejo
Verkinto(j): Zięba-Szmaglińska, Małgorzata
Kategorio:Raportoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Multaj lernejoj festas la Unuan Tagon de Printempo. En elementa lernejo en nordpola urbo Gdańsk oni festis Printempon kun Esperanto.
ENKONDUKO:
En Elementa Lernejo n-ro 50 en Gdańsk estas jam multjara tradicio festi la Unuan Tagon de Printempo kadre de projekto Printempo en Eŭropo. Ĉi-jare la instruistino de la germana lingvo, Małgorzata Zięba-Szmaglińska, kiu gvidas ankaŭ postlecionan Esperanto-rondon, preparis kun siaj klasoj riĉan programon, titolitan "Printempo kun Esperanto". La programon spektis super 200 gelernantoj, ĉefe en la aĝo de 10-13 jaroj, multaj instruistinoj (kaj la ununura instruisto-viro), kaj ambaŭ lernejestrinoj.

Ne hazarde la festo okazis ne la 21-an, sed la 23-an de marto. La Unua Tago de Printempo estis kunligita kun la Tago de Pola-Hungara Amikeco. La lerneja Esperanto-Rondo jam la duan jaron kunlaboras kun hungara klaso el Miskolc, sed ne nur. Ekde kelkaj monatoj gelernantoj korespondas en Esperanto kun ĉeĥaj infanoj el Ratíškovice. Lastatempe estis faritaj paŝoj por ekigi kunlaboron ankaŭ kun germana klaso el Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo.
Eldonloko:ĉe edukado.net
Eldonjaro:2011
Paĝnombro:4
Kreodato:2011-05-01 23:29:42
Lasta redakto:2011-05-02 15:24:12
Montroj:64081
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 44; Viaj elŝutoj: 0

Raporto el pollando  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 44
Kreodato: 2011-05-01 23:30:58

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.