Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Komparo de Esperanto-lernolibroj
Subtitolo:finlaboraĵ de instruista trejnkurso
Verkinto(j): Xosé Conde
Kategorio:Studlaboraĵoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:La valoran analizon de lerniloj la aŭtor pretigis kiel studfinan laboraĵon fine de la Instruista trejnado en Poznan, organizita de UAM, Ilei kaj edukako.net.

Jen la enkonduko:

1. Enkonduko
1.1. Nuntempa situacio de esperantaj lernolibroj
Verki taŭgan lernolibron, eldoni ĝin, distribui ĝin kaj disvendi estas ja grandioza laboro kiu povas malsukcesi je iu ajn momento. Krome, la merkato de libroj por lerni Esperanton ne estas tre granda. Ne multaj homoj aĉetas ilin aŭ simple ili ne disponeblas kiam esperantistoj bezonas. Ĉi tiu laboraĵo ne pritraktas tiujn grandajn problemojn, sed koncentriĝas sur unu sola punkto: la taŭgeco de lernolibroj de Esperanto.
Se oni rigardas la historion de la lingvo, oni konstatas ke ne multaj taŭgaj lernolibroj eldoniĝis. Tro multajn fojojn homoj solaj, kun nur siaj volonteco kaj peno, investis eble milojn da horoj por verki lernolibron. Tiu tasko, ja heroa, tro ofte ne kontribuis al la evoluo de la instruado de la lingvo. Eble la plej grava kaŭzo de tiu fakto estas la ne sufiĉe bona prepariĝo de la verkistoj de lernolibroj. Malgraŭ tio, oni trovas belajn esceptojn, verkistojn kiuj bone konis la plej freŝajn pedagogiajn teoriojn kaj integrigis ilin en siajn lernolibrojn. Bedaŭrinde, tio estas escepto en nia historio, kaj eĉ pli bedaŭrinde, nuntempe nur tre malmultaj verkistoj konas la plej modernajn pedagogiajn teoriojn.
La rezulto estas ke la esperantistaro preskaŭ ne disponas taŭgajn lernolibrojn por lerni aŭ por instrui Esperanton. Kompreneble, oni devas unue difini “taŭgecon de lernolibro”: tion precize intencas fari ĉi tiu laboraĵo.
1.2. Celoj de la laboraĵo
Kelkaj el pli konkretaj celoj de la laboraĵo estas jenaj:
• Klasifiki la plej uzitajn aŭ troveblajn (en Eŭropo) lernolibrojn de Esperanto laŭ metodfamilioj.
• Analizi iliajn trajtojn kaj kompari ilin kun tiuj de nuntempaj fremdlingvaj lernolibroj.
• Alporti kriteriojn por analizi kaj taksi taŭgecon de lernolibro laŭ nuntempa vidpunkto.
• Instigi aŭtorojn por verki modernajn, taŭgajn lernolibrojn de Esperanto.
-------------
La aŭtoro bone suckesis plenumi siajn planojn kaj donas valoran kaj modernan komparon de la Esperanto-lerniloj, indikante helpon kiel kaj kiujn lernilojn elekti por efika kaj bona instruado.

Nia redaktejo gratulas Xose kaj dankas pro la ebligo apergi la studon en nia paxro.

Legu pli en la sube elŝutebla laboraĵo!
Eldonloko:UAM-Poznan - edukado.net
Eldonjaro:2010
Paĝnombro:61
Pezo:1 MB
Kreodato:2011-07-20 09:58:23
Lasta redakto:2011-10-05 22:02:20
Montroj:59640
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 221; Viaj elŝutoj: 0

komparo de Eo-lernolibroj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 221
Kreodato: 2011-07-20 09:59:07

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

6.
MaggyMaggy je 2021-07-05 12:35:38   

Ĝi estas ege bona materialo por elekti kelkajn lernolibrojn. Dankon al ĉiuj kiuj laboris pri ĝi!

5.
Vojacek je 2011-08-06 10:24:33   

Mi vidas valoron de la verko precipe en du punktoj: Unue elekto de lernolibroj kaj ilia listo, sur kiuj estas montrita metodo de taksado kaj due la metodo mem de la taksado, kiu donas eblecon de taksado de aliaj lernolibroj, kiujn la aŭtoro ne konis kaj eĉ ne povis koni, ĉar ili estas multaj, verŝajne po kelkaj en ĉiu lando. Ankaŭ en Ĉeĥio estas kelkaj, kiujn ni tiamaniere povos kompari. Dankon.

4.
pnascentes je 2011-07-25 14:55:03   

Karega Joĉjo, certe al vi plaĉos koni mian opinion ĵus senditan al la suba retejo. Kvazaŭ preskaŭ nevideblajn larmojn tamen vidantajn sur via vizaĝo mi povas diveni. Ilian purecon omaĝas la homaro, kiu gajnis povan ilon por lerni kaj instrui ne nur Esperanton, sed ankaŭ la universalajn valorojn sur kiu kuŝas la Lingvo Internacia.
Frate,
Paulo Nascentes

3.
pnascentes je 2011-07-25 14:40:01   

Enhavriĉa studo, vere utila al lingvoinstruistoj, kun difinitaj metodologio kaj kriterioj taŭgaj por komparo kaj taksado de malsamaj lernolibroj devenantaj el malsamaj pedagogiaj kaj lingvaj konceptoj pri instruado kaj lernado de Esperanto kiel 'fremda' lingvo. Gratulon kaj al la aŭtoro de ĉi tiu bona studo kaj disertaĵo kaj ankaŭ al la aŭtoroj de la analizitaj lerniloj, necesaj ŝtupoj de senfina ŝtuparo, certe perfektiĝanta/onta. Ju pli da poentoj ricevis lernolibro, des pli da respondeco falas sur la ŝultro de la plej poent-ricevantaj aŭtoroj, nome Stefan MacGill kaj Josias Braboza. Esperanto-instruistoj ne rajtas malkoni tiun mirindan sciencan esploron.

2.
Barboza je 2011-07-25 11:15:58   

Sinjoro Xose Conde, la esperanta komunumo dankas al vi pro la ekzisto de tia kompleta analizo de la Esperanto lernolibroj. Jam longe mankis al ni Esperanto-instruistoj aliron al elektebleco de instrumaterialo. Nun ni jam povas pli konscie elekti, danke al via giganta laboraĵo. Mi dankas ankaŭ al Katalin Kovats pro la ekzisto de Edukado.net por diskonigi tiajn utilajn informojn. Josias Barboza, Braziljo

1.
reza je 2011-07-20 14:46:34   

Mi ege dankas pro tiu tre valora kaj unika materialo, kiu aparte donas shancon al instruistoj de Esperanto esplori diversajn materialojn kaj decidi kion elekti.
Estas klara ke tiu laboro estis giganta kaj prenis multe da tempo.
Kore,
Reza Kheirkhah (Tajvano)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.