Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:LA EŬROPAJ EKZAMENOJ KAJ ESPERANTO
Verkinto(j): CORSETTI, Renato (enhavo)
VEUTHEY, Francisco (grafiko)
kaj aliaj
Kategorio:Afiŝoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:En la 4a internacia ALTE konferenco, okazinta inter la 7a kaj 9a de julio 2011 en Krakovo, Pollando, UEA kaj la KER-ekzamenoj estos reprezentataj de Ilona Koutny kaj Renato Corsetti.
La programo de la konferenco estas elŝutebla el la ALTE-paĝaro. En ĝia 37a paĝo legeblas informoj pri la afiŝa prezento. http://www.alte.org/2011/documents/alte-krakow-2011-programme.pdf

En la konferenco la agadon kaj rezultojn de UEA ni prezentis la anglalingvan version de la ĉi-sube elŝutebla Esperanto-lingva afiŝo, kiun UEA pretigis por enmovada uzo post la ALTE-konfreso.
Eldonloko:UEA
Eldonjaro:2011
Paĝnombro:1
Kreodato:2011-09-10 12:42:57
Lasta redakto:2011-09-14 08:54:31
Montroj:47187
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 71; Viaj elŝutoj: 0

ALTE_AFIŜO_EO-VERSIO  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 71
Kreodato: 2011-09-10 12:48:05

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 3.5; | Aldoni propran opinion

5.
Lu je 2011-09-14 08:42:29   

En la priskribo legeblas: "La programo de la konferenco estas elŝutebla el la ALTE-paĝaro. En ĝia 37a paĝo legeblas la mallonga prezento de UEA." Do mi atendis, ke sur paĝo 37 oni prezentas la asocion UEA. Fakte tie oni prezentas la prelegon "The impact of the European Language Framework on the teaching and assessment of Esperanto" de Renato Corsetti (universitato de Romo) kaj Ilona Koutny (universitato de Poznano).

Eble: okazonta inter la 7a kaj 9a de julio > okazinta ... Kaj eble aldonu ankaŭ tie la jaron 2011.

Ĉe la afiŝo-nomoj eble: The impact of het european... > of the ...

ALTE-konfreso > kongreso (tiun frazon bedaŭrinde mi ne bone komprenis)

La afiŝo estas laŭ mi entute bela. Mi ne scias, ĉu multaj rigardantoj divenas, ke temu pri la turo de Babelo. Ne tute facile bilde prezenti Esperanton, bedaŭrinde. Kapablo, kiun Esperantujo ĝis nun ne tro flegas.

4.
Katalin je 2011-09-13 12:16:44   

Al GiTa: la afiŝo devis komuniki multajn informojn, do tekston. Por bone videbligi tion, ankaŭ laŭ mi necesis malhela fono.
Kaj jes ja, sen Esperanto, pro la lingva kaoso, la mondo estas en malhelo. Mi komprenis ĝuste male ol vi la mesaĝon de la bilda realigo: ni estas la lumo en la malhelo.
Cetere la afiŝo estas tre bela, kaj multaj kiuj vidis ĝin dum UK aŭ Itala Kongreso estis impresitaj de la arta kaj bonega kvalito.

3.
GiTa je 2011-09-13 12:00:05   

Mi ne ŝatas la malhelan bildon. Oni povus pensi, ke Esperanto disfalas en ruinojn.

2.
ajaku_2000 je 2011-09-13 10:41:25   

Temas pri babela turo kaj ne pri la piza. Se mi tradukus la tekston serben, ĉu oni farus ankaŭ serban version de la afiŝo? Se jes, mi petas informi min.

1.
Dimitrije je 2011-09-13 10:04:37

Pro kio Turo de Piza? Ili ne staras vertikale kaj tio provokas malbelaj pensoj. :(

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.