Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Parolu kun mi!
Subtitolo:Glumarkoj
Verkinto(j): Konsilio de Eŭropo
HUBER, Frank (grafiko de la E-versio)
Kategorio:Afiŝoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Kadre de la kampanjo Eŭropa Tago de Lingvoj (26a de septembro) la Konsilio de Eŭropo produktis glumarkojn en diversaj lingvoj. Ili estas publikigitaj en la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo. http://edl.ecml.at/

En printempo 2010 nia kolego, Frank Huber kontaktis la respondeculojn kaj akiris por edukado.net la permeson krei la Esperanto-version de la glumarko kaj tiun disvastigi pere de nia paĝaro.
La permeson pri tio vi povas vidi ĉi-sube.

Ni sukcesis atingi ke nian version ankaŭ la Konsilio de Eŭropo aldonis al sia kolekto.
Vidu ĝin sube de la nacilingvaj versioj.

Bv. presi la dokumenton kaj produkti, uzi dum viaj aranĝoj kaj eventoj, okazigitaj dediĉe la al Eŭropa Tago de Lingvoj. Dankon.

Vidu la interagan ludon kaj provu mem, poste ludu kun viaj kursanoj:
Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:2011
Pezo:7 MB
Kreodato:2011-09-11 17:46:15
Lasta redakto:2011-09-24 11:40:58
Montroj:36580
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 195; Viaj elŝutoj: 0

ETD-glumarkoj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 131
Kreodato: 2011-09-11 17:48:01

ETD-Permeso  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 64
Kreodato: 2011-09-11 17:51:22

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 4.86; | Aldoni propran opinion

8.
fringilla13 je 2011-09-13 10:19:10   

Dankon, tre utila helpilo por lerneja instruhoro. Sed en la pollingva glumarko estas eraro. La lasta litero devas esti ne a, sed ą. Estas granda difierenco: a = [a], ą = [nazalita o, kiel en la franca vorto mont].
Mi korektis la eraron kaj aldonis la korektitan glumarkon en forumo (Temoj / Instruu vian lingvon / Pola lingvo), ĉar ĉi tie ne eblas tion fari.

7.
Ronaldeto je 2011-09-12 19:43:31   

Bona afero por varbado ankaŭ. Se oni povus mendi ĝin rekte kiel glumarko, eble estus pli bona.

6.
Katalin je 2011-09-12 10:21:14   

Jen mi trovis la ligon, dankon, Monik:
http://edl.ecml.at/Portals/33/game/talktome.html

5.
Monik je 2011-09-12 10:12:41   

Pri la ludo : http://edl.ecml.at/Portals/33/game/talktome.html
Elektu : Eŭropa tago de la Lingvoj/ Journee europeenne des Langues/ European day of Languages
selektu : Ludoj "Parle-moi"/ "Speak to me"
Sekvu la informojn
en Klasĉambro vi bezonas : TBI
Tableau Blanc Interactif
La infanoj tre ĝojas tion fari,
same la instruistoj !

4.
kolombisto je 2011-09-12 10:08:48   

Mi tre dankas por la eblo legi la permesilon kaj uzi la simbolon (esp) mi printos kelkajn koloran ekzempleron kaj faros el gxi fleksiajn ekz. kaj elgluos ilin. Mi dankas al cxiuj teamanoj la zorgeman laboron kaj pro eminenta funkciigita pagxaro

3.
Katalin je 2011-09-12 09:07:46

Monik, kiel vi uzis la simbolojn? Kiu kaj kia estis via ludo?
Eble vi povas doni ideojn al la kolegoj.
Antaŭdankon, Katalin

2.
mariezou je 2011-09-12 07:44:28   

Dankon! Mi tuj klebos plastizitajn ekzemplerojn sur mian veturilon kaj sur la tabulon antaŭ nia malgranda urbodomo.

1.
Monik je 2011-09-12 07:35:04   

DANKON !
de pluraj jaroj mi uzis la ludon en lernejo sed mankis la esperanta versio !

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.