Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Interkulturaj diferencoj kaj iliaj rilatoj al instruado
Subtitolo:Studfina laboraĵo por la unujara Instruista Trejnado de UAM-ILEI-UEA-edukado.net
Verkinto(j): MACIOSZEK, Gisela
Kategorio:Studlaboraĵoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Konkludo:
En Esperantujo estas longdaŭra tradicio ne atentigi pri kaj neglekti kulturajn diferencojn. Ofte oni povas observi la pensadon, ke per uzi la internacian lingvon interkulturaj problemoj aŭtomate malaperas. Nei aŭ minimumi kulturajn diferencojn estas etnocentra pensmaniero, kio ne taŭgas por la mondvasta Esperanta komunumo.
Diversaj modeloj kaj dimensioj de kulturaj diferencoj estas priskribitaj, speciale tiujn, kiuj gravas en la rilato inter instruistoj kaj lernantoj.
La laboraĵo provas montri la grandan defion por Esperanto instruistoj fariĝi spertuloj en la diverseco de kulturoj. Ili havas la ŝancon aŭtentike klarigi diversajn interkulturajn diferencojn al siaj studentoj flanke de la malabunda kulturo de Esperanto. Per tio ili povus esti modeloj por interkultura kompetenco.
Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:2011
Paĝnombro:29
Pezo:410 KB
Kreodato:2011-09-29 16:32:52
Lasta redakto:2011-09-30 06:06:19
Montroj:48363
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 58; Viaj elŝutoj: 0

Interkulturo_Macioszek  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 58
Kreodato: 2011-09-29 20:52:20

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 2; | Aldoni propran opinion

1.
HansPeter je 2011-10-04 01:13:14   

La aŭtorino teorie pli malpli taŭge pritraktas la diversajn kondutmanierojn de individuoj laŭ personeco kaj kulturo amplekse uzante publikigojn de aliaj aŭtoroj.

En la enkonduko la aŭtorino bedaŭras, ke esperantistoj ne interesiĝas pri interkulturaj temoj. Sendepende de la korekteco de tiu aserto en scienca laboro estas nekutime pritrakti iujn faktojn laŭ persona emocio, prefere oni faru tion neŭtrale.

En la komento de la eldiro de d-ro Robb KRASNAK mankas la antaŭa konversacio, kiu kondukis al lia pritakso rilate la negativecon. Tiel la leganto ne havas eblecon mem pritaksi, ĉu vere temas pri la neglekto de interkulturaj diferencoj aŭ ĉu la kaŭzo estas serĉenda aliterene. La priskribita situacio povas same okazi ene de la sama kulturo depende de karaktero, aĝo kaj klereco de la individuo. Same estas rilate titoligo de persono kiel „frenezulo“. En la laboraĵo tro malmultas konkreta(j) ekzemplo(j), el kiuj konkludeblas la interkulturaj diferencoj kaŭzo de la miskomprenoj.

Entute mankas sufiĉe da (kompletaj) ekzemploj por la listigitaj kategorioj kiel i.a. tiu, en kiu Clinton brakumas la edzinon de la japania reĝo. Eĉ en tiu ekzemplo mankas klarigo, kia estus korekta konduto el la vidpunkto de la japana kulturo. Dezirindus krome propono kiel korekte konduti ĉikaze interkulture.

Mankas ankaŭ konkreta listigo de kunordigo de laŭkulturaj kondutmanieroj laŭ etnaj regionoj kaj proponoj por la solvo de la interkultura konduto inter esperantistoj diversetnaj.

La laboraĵo ŝajnigas, ke la problemo de interkultura miskonduto estas specifa inter esperantistoj neglektante, ke la sama problemo ekzistas ankaŭ rilate la lernadon de etnolingvoj, kvankam en etnolingvaj kursoj estas pli da ebleco koncentriĝi al la kulturo de la etna grupo de la lernata lingvo. Ĉar Esperanto estas lingvo tuŝanta ĉiujn etnokulturojn, la instruado de kulturaj diversecoj estas des pli ampleksa kaj des pli malfacile realigebla enkadre de lingvoinstrua kurso.

Laŭ mia persona plurjardeka sperto en la esperanta komunumo la problemo de la interkultura kondutnekompetenteco en la laboraĵo estas troigita kaj malprave ĝeneraligita kaj tiel ne korekte respegulas la realecon.

Kvankam interkultura konduto estas eksterlingva temo, kiu devus esti instruata sendepende de Esperanto-kursoj, la laboraĵo stimulas okupiĝi pri la demando, ĉu necesas aŭ indas kompletigi lingvokursojn de Esperanto per informado pri diverskulturaj kondutmanieroj kaj per proponoj rilate interkulturan konduton en la interetna komunikado.

Aldone menciindas, ke stilo kaj ortografio de la laboraĵo estas iom prilaborendaj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.