Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Artifikoj por eviti konsulton al vortaro
Verkinto(j): TENORJO, Joseo
Kategorio:Artikoloj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Vi, diligentaj legemuloj, kiuj konsultas vortaron ĉiutage kaj konscias pri ĝia valoro por ellernado de lingvo, certe volas vipbati min. Trankviliĝu kaj lasu min kompletigi la titolon de mia artikolo. “...dum legado”. Ĝuste tio: dum legado oni kiel eble evitu konsulton al vortaro. Komencantaj legantoj en fremda lingvo, duoble suferas: se ili multe iras al vortaro, rapide perdas la intereson pri la legata teksto; male, se ili pro pigremo aŭ alia motivo ne iras al vortaro, la teksto restas parte nekomprenebla kaj ili same rezignas plu legi.
Oftaj konsultoj al vortaro dum legado, krom devojigi la atenton de la leganto, estigas en li damaĝan kutimon, nome legi laŭvorte anstataŭ laŭ la kunteksto. Nepras memorigi, ke legado ne estas problemo nur por lernantoj de fremdaj lingvoj.
Foje okazas, ke lernantoj ne havas kutimon konstante legi en sia propra gepatra lingvo. Espereble tiuj ĉi paŝoj por pli efika legado iel helpos al vi, estimataj komencantaj legantoj.


La artikolo aperis en BRAZILEI, n-ro 4/2007. Republikigita ĉe edukado.net kun la permeso de Joseo Tenorjo
Paĝnombro:4
Kreodato:2010-09-29 11:35:50
Lasta redakto:2010-09-30 19:14:05
Montroj:74750
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 23; Viaj elŝutoj: 0

ARTIFIKOJ POR EVITI KONSULTON AL VORTARO  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 23
Kreodato: 2010-09-29 11:36:16

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.