Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Testo pri Esperanto-lingvoscio
Verkinto(j): BAKKER, Hans
Kategorio:Artikoloj; Projektoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:La sube elŝutebla artikolo estas reta re-aperigo de la studo, publikigita en SCIENCA REVUO de Internacia Scienca Asocio Esperantista - BEOGRAD (Jugoslavio) Vol. 25. nr. 2/3 (106/7) 20.5.1974.

Nia redaktejo ricevis la verkon de sinjoro Bakker kaj peton ankaŭ rete konservi kaj publikigi la materialon, kaj eventuale profiti el ĝiaj analizoj, rezultoj.
Temas pri interesa eksperimento kaj enketado rilate la lingvokonojn de Esperanto, faritaj de la aŭtoro antaŭ 45 jaroj.

Krom la ekkono de la studo ŝajnis interesa ideo krei retan eblon por la konsultado kaj provado de la samaj testoj, kiujn la partoprenintoj de la enketo solvis antaŭ pluraj jardekoj.
Kvankam la materialo ne taŭgas por testado de la lingvonivelo de unuopuloj, ĝi donas direktojn pri la averaĝa lingvoscio, vidigas la rilaton inter la rego de Esperanto kaj la investitaj lerno-horoj, kaj tiel ĝi helpas al praktikantaj instruistoj en la planado de kursmaterialoj, programoj, kaj en la pretigo de ekzamenmaterialoj.
La reta republikigo donos ŝancon por tiu preskaŭ duonjarcenta serioza studo resti konsultebla kaj esti orientiga por la fakuloj pri mezurado kaj taksado.
La artikolo ekde nun troveblos en www.edukado.net, dum la originalaj studoj, kalkuloj, testoj kaj labordokumentoj retroveblos en la Biblioteko Hodler, ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Danke al la zorgema konservado de la historia materialo kaj ties nuna revivigo naskiĝis la artikolo de profesoro Jansen, kiu baze de cento da malnovaj, solvitaj testoj analizis la tipajn erarojn, faritajn en nia lingvo kaj aperigis artikolon kun la titolo Pri kelkaj malfacilaĵoj de Esperanto. Baze de la artikolo de Bakker eble aliaj aliajn temojn ekemos analizi.

Dankon al sinjoro Bakker pro la disponigo de la materialo.
Katalin Kováts, edukado.net, reeldoninto de la studo

Ligoj al la supre menciitaj verkoj:
• Rete konsulteblaj kaj solveblaj testoj: http://edukado.net/klerigejo/9
• Artikolo de W. Jansen: http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=204

Por tiuj, kiuj legis la artikolojn kaj solvos la testojn, ni proponas kontribuon al nove farita statistiko kaj petas ilin resendi al ni la resumajn formularojn.
Ilin eblas trovi sube de la paĝo http://www.edukado.net/klerigejo/9 aŭ petu rekte ĉe la redaktejo.
Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:2013
Paĝnombro:22
Pezo:2 MB
Kreodato:2013-01-16 21:03:01
Lasta redakto:2013-01-20 15:34:09
Montroj:22488
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 159; Viaj elŝutoj: 0

Testo pri Esperanto-lingvoscio  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 159
Kreodato: 2013-01-20 15:26:00

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.