Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Amuziĝu per matematiko (Partoj 1 kaj 2)
Verkinto(j): Bardhyl Selimi
Kategorio:Libroj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Amuzaj matematikaj taskoj kaj pensigaĵoj, verkitaj de la nia albana kolego por liaj mezlernejaj klasoj.
La dupartan materialon, entute ĉ. 250 ni publikigas senŝanĝe, kaj esperas ke multaj el la Esperanto-instruistoj mem amuziĝos kaj trovos en la materialo multajn erojn, kiujn ili povos uzi ĉu en sia instrulaboro, ĉu dum Esperanto-renkontiĝoj.

Jen kelkaj frazoj el la antaŭparolo de la aŭtoro:

"Mia pli ol 40 jara sperto de instruado de matematiko estas konfirminta ke la
gelernantoj ĝenerale, sed ankaŭ tiuj je notindaj scimankoj en matematiko aŭ ne
interesataj pri ĝi, altiriĝas kiel per magneto de ĉiu problemo je distra karaktero sed je matematika enhavo.
Kial do?
Unue, mi opinias ke tiaj problemoj ne postulas la scipovon kaj la aplikeblon de
la malfacilaj kaj severaj matematikaj teorioj, sed nur iom da logiko kiun posedas ĉiuj
homoj kaj eble simplajn sciojn pri la subjekto kiujn ili estas lernintaj en la elementa lernejo, pro kio ili sentas sin relative certaj. Plue, la problemoj priparolataj havas kutime praktikan karakteron, do prezentas ian intereson por la ĉiutaga vivo.
Aliflanke, por la instruisto estas tre grava la traktado de tiaj problemoj ĉar
tiamaniere li povas veki la intereson pri matematiko ĉe la lernantoj, sed ankaŭ ĉi
lastaj edukiĝas per la rezonada pensmaniero.
"
Eldonloko:Tiranë
Eldonjaro:2009
Paĝnombro:245
Pezo:cx. 3400 + 3100 KB
Kreodato:2013-04-16 23:29:25
Lasta redakto:2013-04-16 23:33:32
Montroj:25488
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 267; Viaj elŝutoj: 0

Amuziĝu per matematiko - Parto 1  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 97
Kreodato: 2013-04-28 21:01:25

Amuziĝu per matematiko - Parto 2  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 105
Kreodato: 2013-04-16 23:31:48

Amuziĝu per matematiko - Parto 1  PDF .pdf - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 65
Kreodato: 2013-04-16 23:30:47

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

4.
nancy je 2013-04-21 16:29:21

Mi jhus faris la unuan ludon, kaj trovas grandan eraron : ne "subtrahu", sed aldonu !!!
Nancy

3.
Monika je 2013-04-21 08:31:15   

Malgraŭ la menciitaj eraretoj, ĝi estas interesa kaj tre riĉa materialo! Dankon!

2.
bardhyl45 je 2013-04-17 19:15:24

La opinio de GrizaLeono rilate la libron pri la amuza matematiko estas prava. Estas bonvenigaj tiaj rimarkoj kune kun la pliĝustiĝoj por ke la materiualo estus enorde ankaŭ lingve. Dankon, la aŭtoro

1.
GrizaLeono je 2013-04-17 17:03:10   

La baza ideo malantaŭ la verko certe estas valora kaj interesa.
La verko tamen bezonas revizion por eligi tajperarojn kaj kelkajn lingvajn erarojn.
Laŭ mi la uzo de la prepozicio "po" estas erara. Mi jam vidis du u-vortojn, kie mi atendas i-vortojn. Ie estas "pesi" anstataŭ "pezi", k.t.p.
Ĝenerale tiuj eraroj ne malhelpas la komprenon, sed por lernantoj ili estas ne bonaj ekzemploj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.