Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:GVIDILO por KURSGVIDANTOJ
Subtitolo:Skizo de skribota libro
Verkinto(j): MacGILL, Stefan
Kategorio:Oficialaj dokumentoj; Projektoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:La aŭtoro, Stefan MacGill disponigas la planon de sia nove verkota libro, kun la celo diskutigi ĝian enhavon dum la ILEI-konferenco kaj dum UK kaj eventuale en la retejo de edukado.net ĉe la opinioj.

Celo de la Gvidilo
Prospera estonto de nia lingvo troveblas nur se ni kapablas efike kaj celtrafe konsciigi multe pli da homoj pri ĝia utilo kaj valoro. Farinte tion, nia dua tasko estas moderne kaj instige instrui la lingvon. Por tio ni feliĉe havas kadron da profesiaj instruistoj, inter ili instruistoj de lingvoj. Sed ofte okazas, ke aliprofesiaj esperantistoj – eble eĉ sen pedagogia trejnado – deziras aŭ havas eblecon gvidi kursojn aŭ eĉ kontraŭdezire trovas sin en situacio en kiu ili devas tamen prizorgi kursgvidadon. La nuna gvidilo celas helpi al tiaj personoj.
Helpiloj en la Gvidilo
Nia gvidilo plurloke referencas al la libro Manlibro pri la Instruado de Esperanto (E@I, ILEI, 2005, 2009) kiu prezentas la temaron pli detale. Tiuj referencoj estas markitaj per la siglo MANL.
Nia gvidilo proponas nur kelkajn komencajn paŝojn, kaj en la lasta sekcio proponas fontojn por pliaj helpiloj kaj plia studado.

Bonvolu legi kaj lasi komenton.
Eldonloko:rete
Eldonjaro:2013
Paĝnombro:8
Kreodato:2013-07-08 20:21:00
Lasta redakto:2015-04-08 18:44:28
Montroj:30802
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 153; Viaj elŝutoj: 0

GVIDILO por KURSGVIDANTOJ - Nova versio  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 104
Kreodato: 2013-07-11 17:01:18

GVIDILO por KURSGVIDANTOJ  PDF .pdf - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 49
Kreodato: 2013-07-08 20:21:40

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
sukceso je 2015-04-05 07:27:47   

Gvidlibro por kursgvidantoj de Stefan MacGIIl estas tre utila por la kursgvidantoj, kiuj ne estas instruistoj de lingvoj. Sama enhavo de Gvidlibro gvidas nin pri la sukceso en nia celo- instrui en la la fakaj kursoj aplike de Esperanto.
Enhavo de Gvidlibro estas tre simpla, komprenebla kaj atingebla por ĉiojn nin moderne kaj instige instrui diversaj kursfakoj,aplike de Esperanto.
Por mi, kiel profesia bakalauro, praktike en la turismo kaj diplomita instruistino pri turismo kaj geografio, nekredeble utila estas Gvidlibro por kursgvidantoj de Stefan MacGill.
Dankon al s-ro Stefan MacGill!!
Se, aperos por nin instruistoj de la fakaj kursoj, aplike de Esperanto, aliaj utilaj publikaĵoj, instruaĵoj estos atendotaj kaj bonvenontaj.

1.
pnascentes je 2013-07-09 21:25:59   

Tre utila kaj oportuna estas la celo de tiu 'Gvidilo por Kursgvidantoj'. Pli ol tio, laŭdinda estas le emo prezenti la materialon al instruistoj kaj profesoroj por eventualaj plibonigoj. Vere praktikaj sugestoj abundas pri instruvojoj detale komentitaj. Fine de nia sesmonata instruperiodo en Universitato de Braziljo, UnB, venas tempo pritaksi la rezultojn, atingojn kaj problemojn por replanado cele al la venonta periodo. Sufiĉe profita al la studentoj kaj de la baza kaj de la dua nivelo montriĝis la instrumaterialo: 'Esperanto por lernejaj klasoj' de Josias Barboza. Resume: En momento tre konvena aperas tiu grava laboro de Stefan MacGill.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.